Štítnik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Rožňava. Pri samnomata rivero temas artikolo Štítnik (rivero).

Štítnik troviĝas en la plej griza distrikto
Fora panoramo de Štítnik
Preĝejo de Štítnik

Štítnik, hungare Csetnek (ĉetnek) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava.

Situo

Štítnik situas en valo de rojo, laŭ vojo. Plesivec-Magnezitovce. Rožňava troviĝas 13 km-ojn.

Historio

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1243 en formo "Chitnek", kiu ricevis privilegiojn pri bazarado doganprenado en 1320, sekve iĝis kampurbo. Apud la urbeto longe minadis feron manganon kaj antimonon. Ekde la 17-a jarcento korporacioj pri diversaj metioj formiĝis. En 1710 kaj en 1739 pro pestoj mortis 1700 da homoj. En la urbeto en 1803 incendio okazis. En 1910 loĝis en Csetnek 1474 da homoj, (778 slovakoj, 598 hungaroj, 22 germanoj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon la Csetnek/Štítnik apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Rozsnyó, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1942 la judoj deportiĝis. En 2001 loĝis en Štítnik 1523 da homoj, (1401 slovakoj, 76 ciganoj, 25 hungaroj, 16 ĉeĥoj, 2 ukrainoj, po 1 bulgaro kaj ruso).

Vidindaĵoj

Famuloj

Eksteraj ligiloj