Študlov (distrikto Vsetín)
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Študlov |
| Študlov | ||
| germane: Studlow | ||
| municipo | ||
|
||
| Oficiala nomo: Študlov | ||
| Ŝtato | ||
|---|---|---|
| Regiono | Regiono Zlín | |
| Distrikto | Distrikto Vsetín | |
| Administra municipo | Valašské Klobouky | |
| Historia regiono | Moravio | |
| Parto de | Valaĥio | |
| Montaro | Blankaj Karpatoj | |
| Rojo | Brumovka | |
| Situo | Študlov | |
| - alteco | 505 m s. m. | |
| - koordinatoj | 49°09′45″N 18°04′59″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.1625 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.1625°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | |
| Areo | 9,43 km² (943 ha) | |
| Loĝantaro | 524 (02.10.2006) | |
| Denseco | 55,57 loĝ./km² | |
| Unua skribmencio | 1422 | |
| Horzono | MET (UTC+1) | |
| - somera tempo | MET (UTC+2) | |
| Poŝtkodo | 756 12 | |
| NUTS 3 | CZ072 | |
| NUTS 4 | CZ0723 | |
| NUTS 5 | CZ0723 544931 | |
| Katastraj teritorioj | 1 | |
| Partoj de vilaĝo | 1 | |
| Bazaj sidejunuoj | 1 | |
| Retpaĝo: www.studlov.cz | ||
Študlov estas negranda vilaĝo, kiu situas en suda terlango de la teritorio de distrikto Vsetín. Ĝi troviĝas flanke de landvojo el Horní Lideč ĝis Valašské Klobouky en valo de rojo Brumovka, kiu estas ĉirkaŭita el tri flankoj per terlangoj de Bílé Karpaty. En la vilaĝo vivas 523 loĝantoj.
Historio [redakti]
La unua skribmencio pri Študlov estas indikata en la jaro 1422. La nomo de vilaĝo estiĝis laŭ ia "Ščudlek" kaj tio estis tiu, kiu en la donita regiono ekloĝis kiel la unua kaj tiu ĉi nomo konserviĝis por la vilaĝo por daŭra tempo. Per historia evoluo la nomo ŝanĝiĝis en la nunan Študlov.
Plua historie dokumentita skribinformo renmemorigas vilaĝon Ščudlov en 1503. Tiam ĝi apartenis al brumova sinjorujo. Proksimume en duono de la 17-a jarcento la devena brumova sinjorujo apartiĝis en tri partojn - Brumov, Haluzice kaj Návojná. Študlov estis donita al parto de Návojná kaj tien ĝi apartenis ĝis 1848. Tiutempe posedanto de sinjorujo de návojná estis kavaliro Wolfgang Manner kaj lia edzino Barbara Šiková. Ilia familio proprumis la sinjorujon ĝis 1945.
Komune kun ĉirkaŭaj vilaĝoj ankaŭ Študlov fariĝadis ofte celo de atakoj de tataroj kaj kurucoj. En 1805 servutuloj ekribelis kontraŭ kreskantaj servutulaj devoj kaj intervenis kontraŭ ili soldataro. Študlov estadis malriĉa agrikultura vilaĝo kaj en la dua duono de la 19-a jarcento granda nombro de loĝantoj pro manko de vivtenado transloĝiĝis trans la maro. En 1830 vivis en Študlov 520 kaj en 1910 poste 589 loĝantoj.
Mondmilitoj [redakti]
Malĝoja rememoro restis je la unua mondmilito. En diversajn batalfrontojn soldatiĝis 132 viroj, el kiuj 13 jam ne plu revenis. Post la estiĝo de Protektorato Bohemio kaj Moravio en la vilaĝo ekloĝis jam la 15-an de marto 1939 germanaj "financuloj" kiel parto de taĉmento, apartenanta al komandantejo en Horní Lideč. La milita batalfronto komence de majo de 1945 iris ekster la vilaĝo, do la fino de milito jam atingis la vilaĝon sen la germanaj soldatoj.

