Šumava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Šumava
ĉeĥe: Šumava, germane: Böhmerwald
montaro
Vido al monto Grosser-Arber (Granda Acero)
Oficiala nomo: Šumava
Landoj Ĉeĥio Ĉeĥio, Germanio Germanio, Aŭstrio Aŭstrio
Regionoj
Historiaj regionoj Bohemio, Bavario
Najbaras kun Bavaria arbaro
Nacia parko Nacia Parko Šumava
Akvejo Vultavo, Danubo
Plej alta punkto
 - situo Großer Arber
 - alteco 1 456 m s. m.
 - koordinatoj 49° 06′ 45″ N 13° 08′ 10″ O / 49.11250 °N, 13.13611 °O / 49.11250; 13.13611 (mapo)
Areo 680,64 km² (68 064 ha)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Topografia mapo de Šumava enkadre de Ĉeĥio, Germanio kaj Aŭstrio
Topografia mapo de Šumava enkadre de Ĉeĥio, Germanio kaj Aŭstrio
Topografia mapo de Šumava enkadre de Ĉeĥio, Germanio kaj Aŭstrio
Vikimedia Komunejo: Šumava
Portalo pri Geografio

Šumava [ŝumava] ĉeĥe, aŭ Böhmerwald [bo:mervalt] germane = "Bohemia Arbaro", estas 120 km longa montaro surlime inter Ĉeĥio, Germanio kaj Aŭstrio. La plej alta monto en Germanio nomiĝas Großer Arber (1456 m), en la ĉeĥa parto la plej alta monto estas Plechý (Plöckenstein, 1378 m).

Foje oni alkalkulas al ĝi alian montaron nord-okcidente de ĝi, 80 km longan, kiu ĉehe nomiĝas Český Les (Bohemia arbaro), germane Oberpfälzer Wald (Supra-Palatinata Arbaro).

En la ĉeĥa parto troviĝas samnoma nacia parko. La Bohemia Arbaro estas populara regiono por sportemuloj kaj naturŝatantoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Bohemia Arbaro etendiĝas pli-malpli de Česká Kubice/Furth im Wald nord-okcidente al Vyšší Brod sud-oriente (ĉ. 120 km). Ĉe ambaŭ finoj estas vojaj ligoj inter la najbaraj landoj: transirejo Česká Kubice/Furth im Wald inter Ĉeĥio kaj Germanio resp. Studánky/Weigetschlag inter Ĉeĥio kaj Aŭstrio. Inter tiuj du lokoj estas nur du vojaj ligoj tra la Bohemia Arbaro: Ĉe Železná Ruda/Bayerisch Eisenstein kaj ĉe Strážný/Philippsreut. Ĉe Česká Kubice kaj Železná Ruda estas ankaŭ fervojoj.

La germana parto apartenas preskaŭ tute al Malsupra Bavario, kun anguleto en Supra Palatinato. La aŭstra parto apartenas al Malsupra Aŭstrio. La ĉeĥa parto dividiĝas inter Sudbohemia regiono (distrikto Prachatice) kaj Regiono Plzeň (distrikto Klatovy).

Meze de la Bohemia Arbaro fontas Řasnice, Varma Vultavo kaj Malvarma Vultavo, kiuj kune formas la riveron Vultavo. Tiu fluas tra la suda parto de la Bohemia Arbaro kaj tie formas la bar-lagon Lipno.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas biciklovojo Arkivigite je 2012-08-06 per la retarkivo Wayback Machine inter Gerlova Huť - Nová Hůrka - Prášily - Srní. Tiu vojo estas parto de biciklovojo nombro 33[rompita ligilo].

Informobroŝuro[rompita ligilo]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]