Švábovce
Švábovce, hungare Svábfalva [ŝvAbfalva], germane Schwabsdorf [ŝvabsdorf] estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
| Švábovce | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Vilaĝo | |
| Lando | Slovakio | |
| Ŝtato | Slovakio | |
| Regiono | Prešov | |
| Distrikto | Poprad | |
| Poŝtkodo | 059 12 | |
| Aŭtokodo | PP | |
| Telefona antaŭkodo | ++421-52-.... | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 1221 (en 2010) | |
| Geografio | ||
|
|
49°01′45″N 20°21′30″O / 49.02917°N, 20.35833°OKoordinatoj: 49°01′45″N 20°21′30″O / 49.02917°N, 20.35833°O | |
| Alto | 676 m s.m. | |
| Areo | 9 km² | |
| Horzono | UTC+1 (en somero +2) | |
Enhavo |
[redakti] Geografio
Švábovce situas laŭ ĉefvojo Spišská Nová Ves-Poprad (urbo) (aŭtovojo kaj fervojo estas proksime). La lasta urbo troviĝas je 5 km-oj.
[redakti] Historio
La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1268 en latina formo "villa Sweui". En 1635 oni komputis tie 30 domojn. En 1787 272 vilaĝanoj loĝis en 44 domoj, en 1828 305 vilaĝanoj loĝis en 42 domoj. En la 1870-aj jaroj oni minadis manganon. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Svabócz, poste ĝi ricevis pli hungarecan nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Svábfalva 325 homoj, (slovakoj en majoritato, ciganoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Szepesszombat, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Švábovce 994 homoj, (906 slovakoj, 71 ciganoj).
[redakti] Vidindaĵoj
- romkatolika gotika preĝejo omaĝe al Sankta Filipo kaj Sankta Jakobo el la 14-a jarcento
- luterana klasikisma preĝejo de 1806
[redakti] Eksteraj ligiloj
[redakti] Fontoj
- Hungara Vikipedio