Vaki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ŭaki)
Vaki
japane: 和木町
urbo
Urba ofico
Oficiala nomo: 和木町
Ŝtato Japanio Japanio
Gubernio Gubernio Jamaguĉi
Koordinatoj 34° 11′ 0″ N 132° 13′ 0″ O / 34.18333 °N, 132.21667 °O / 34.18333; 132.21667 (mapo)
Areo 10,56 km² (1 056 ha)
Loĝantaro 6 637 (2003)
Horzono UTC+9
Situo de Ŭaki en Japanio
Situo de Ŭaki en Japanio
Situo de Ŭaki en Japanio
Vikimedia Komunejo: Waki, Yamaguchi
Retpaĝo: www.town.waki.lg.jp

La urbo Vaki[1]japane 和木町 (Waki-chō respektive Vaki-ĉo, japane prononcata [ŬAki ĉo]) — apartenas al la gubernio Jamaguĉi de Japanio. Ĝi troveblas marborde en la pleja oriento de la gubernio, kaj kiel la tuta gubernio situas en la plej okcidenta areo de la historia regiono Ĉugoku, la okcidenta parto de la insulo Honŝuo. Ŭaki estas la administra sidejo de la distrikto Kuga. Laŭ la stato de la jaro 2003, en la urbo vivis 6 637 loĝantoj en areo de 10,56 kvadrataj kilometroj, kio signifas loĝdenson de 628,5 personoj po km².

Aktuale[redakti | redakti fonton]

La 22-an de aprilo 2012 la urbo fokusiĝis en la mondaj amaskomunikiloj, ĉar en la urbo eksplodis instalaĵo en fabriko de la kompanio Mitsui Chemicals. Sekve de la incidento unu laboranto mortis kaj dek unu vundiĝis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La japana urbonomo en antaŭaj jaroj ankaŭ estis esperantlingve latinigita per la formo Ŭaki, sed laŭ la seklaro pri la Esperanta litero ŭ de la Akademio de Esperanto la 9-an de aprilo 2023 tio ne plu estas kuraĝigata.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

situo de Vaki (kolorigita intense flave) en la pleja oriento de la gubernio Jamaguĉi