Ŭat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la vorto Ŭat (taje: วัด), kiu signas religian konstruaĵaron en Laoso, Kamboĝo kaj Tajlando. La vorto estas siama kaj kmera, simple transskribita al la esperanta karaktraro, ne esperantlingva. Ĝi ne konfuziĝu kun la fizika unuo nomata ŭato, vatto aŭ vato, kaj ankaŭ ne kun la materialo vato.
Ŭat en Bankoko
la templaro Angkor Ŭat en Kamboĝo

Ŭat (taje วัด, en multaj eŭropaj, latinliteraj lingvoj literumata "Wat") estas komplekso de (origine) religie uzataj konstruaĵoj ĉirkaŭita de muro. La vorto same uzatas en Laoso, Kamboĝo kaj Tajlando.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto Ŭat devenas de la vorto āvāsa (restadejo, loĝejo) el la palia lingvo kaj de la vorto avasatha (vilaĝo, lernejo, domo) el Sanskrito. La traduko budhisma monaĥejo el tri kialoj estas problema: unue Ŭat servas same al monaĥoj kaj nemonaĥoj, due ekzistas ekzemploj tute sen monaĥeja distrikto (kiel la konstruaĵo Ŭat Phra Kaeo en Bankoko), kaj trie inter alie hinduismaj kaj kristanismaj institucioj en tiuj landoj ankaŭ havas la nomon Ŭat, almenaŭ en la ĝenerala lingvouzo. Eble "komunuma centro" estus taŭga traduko, ĉar Ucat ankaŭ servas kiel kunvenejo kaj kiel lernejo por malriĉaj infanoj. En neaziaj lingvoj kutimiĝis la tradukoj "templo" aŭ "templaro".

Funkcio[redakti | redakti fonton]

Praktike en ĉiu laosa, kamboĝa kaj tajlanda vilaĝo, Ŭat estas la centro de la budhisma vivo. Pli grandaj urboj havas multajn Ŭat-centrojn, Bankoko ekzemple pli ol 400, tuta Tajlando 30.678 (laŭ la stato de 1998)[1].

Ŭat Phra That Chang Kham, Nan

Ŭat-centro estas financata de la civitanaro, de pli riĉaj mecenatoj kiel de pli malriĉaj komunumanoj, ĉar dono kaj ricevo de donacoj estas tradicia formo de religia financado en budhismaj socioj. Tajlandaj Ŭat-centroj, kies nomoj komenciĝas per Rat-, Racha-Maha-, ofte enkondukita de la antaŭsilabo Phra, estis donacoj de la tajlanda reĝa familio aŭ gastigas aparte altestimatajn kultajn objektojn.

En malurbaj partoj de Tajlando, Ŭat-centro ofte estas samtempe religia centro kaj elementa lernejo, hospitalo kaj herba saŭno, renkontejo kaj kunvenejo, flegejo por maljunuloj kaj mallongtempa tranoktejo por gastoj. La lokaj monaĥoj aŭ Mae Chi-virinoj, blanke vestitaj nemonaĥinoj, kiuj obeas ok respektive dek budhismajn regulojn pri virteco, servas en unu aŭ pluraj funkcioj de la centro.

Ŭat Tham Krabok 140 kilometrojn de Bankoko ekzemple mondfamas pro sia sukcesa terapiado de drogodependuloj,[2] Ŭat Phra Baht Nam Phu proksime Lopburi estas ĝismorta flegejo por Aidoso-malsanuloj.

Multaj historiaj Ŭat-templaroj estas impresaj vidindaĵoj - unu, aparte fama, el multaj ekzemploj estas la UNESKO-heredaĵo Angkor Ŭat en Kamboĝo.

Ŭatoj kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Jen kiel oni prezentas Ŭaton Benĉamabopit kiel Benĉamabotrip:

Ili vojaĝas suden al Krung-Tep, kie kanaloj
serpentaj disas. -Jen rimarku la Pinglon Aŭroran
de la Pagodo Arun, multekolore fajenca,
la Grandpalacajn Templojn kun mozaika vitraro,
tegitajn per orpanoj. Jen sekve Benĉamabotrip
kun gabloj nubocelaj, tegmentoj fajne pinaklaj.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. el la reta informilo Thailand at a Glance (angle) el la oficejo de la tajlanda ĉefministro
  2. retejo de la centro Ŭat Tham Krabok
  3. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 115.