Ŭat Benĉamabopit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŭat Benĉamabopit
templo
Ŭat [+]

LandoTajlando
SituoBangkoko
- koordinatoj13° 45′ 58″ N, 100° 30′ 51″ O (mapo)13.766111111111100.51416944444Koordinatoj: 13° 45′ 58″ N, 100° 30′ 51″ O (mapo)

Ŭat Benĉamabopit (Tajlando)
Ŭat Benĉamabopit (Tajlando)
DEC
Ŭat Benĉamabopit
Ŭat Benĉamabopit
Map
Ŭat Benĉamabopit
Vikimedia Komunejo:  Wat Benchamabophit [+]
vdr

Ŭat BenĉamabopitWat Benchamabophit Dusitvanaram (taje วัดเบญจมบพิตรดุสิตวนารามราชวรวิหาร) estas budhisma templo (Ŭat) en la distrikto Dusit de Bankoko, Tajlando. Konata ankaŭ kiel marmora templo, ĝi estas unu el plej belaj temploj de Bankoko kaj ĉefa turisma allogaĵo. Ĝi estas ekzemplo de la bankoka ornamostilo de altaj gabloj, ŝtupecaj tegmentoj kaj prilaboritaj pintoj.[1]

En 2005, la templo estis konsiderita de UNESCO por studo por futura deklaro kiel Monda heredaĵo de Unesko.

Ŭat Benĉamabopit kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Jen kiel oni prezentas Ŭat Benĉamabopit kiel Benĉamabotrip:

Ili vojaĝas suden al Krung-Tep, kie kanaloj
serpentaj disas. -Jen rimarku la Pinglon Aŭroran
de la Pagodo Arun, multekolore fajenca,
la Grandpalacajn Templojn kun mozaika vitraro,
tegitajn per orpanoj. Jen sekve Benĉamabotrip
kun gabloj nubocelaj, tegmentoj fajne pinaklaj.[2]


Bildaro[redakti | redakti fonton]

13° 45′ 58″ N 100° 30′ 51″ O / 13.76611 °N, 100.51417 °O / 13.76611; 100.51417 (mapo)

Bibliografio (anglalingva)[redakti | redakti fonton]

  • Spooner, Andrew; Hana Borrowman, William Baldwin (2011), Footprint Thailand, UK: www.footprintbooks.com, ISBN 978-1-904777-94-6
  • Ridout, Lucy; Paul Gray (2009), The Rough Guide to Thailand's Beaches & Islands, India: Rough Guides, ISBN 978-1-84836-091-4
  • Norwich, John Julius (2001), Great architecture of the world, USA: De Capo Press Inc., ISBN 0-306-81042-5
  • Emmons, Ron (2008), Top 10 Bangkok, New York: DK, ISBN 9780756636494

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Norwich 2001, p. 266
  2. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 115.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]