Uesugi Harunori

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ŭesugi Harunori)
Uesugi Harunori
Persona informo
Naskiĝo 9-an de septembro 1751 (1751-09-09)
en Edo
Morto 2-an de aprilo 1822 (1822-04-02) (70-jaraĝa)
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo samurajo
vdr

UESUGI Harunori (japane: 上杉 治憲; naskiĝis en 1751 en Edo; mortis en 1822) estis japana daimio, la 9-a estro de la Yonezawa-bieno en la nuntempa Yonezawa (Yamagata) kaj Okitama regionoj.

Li estis la dua filo de daimio de la Akizuki-klano, kiu kontrolis parton de la provinco Hyuga. Lia patrino estis nepino de la kvara estro de Yonezawa. Liaj infanaj nomoj estis Matsusaburo (松三郎) kaj Naomatsu (直松). Li estis adoptita de Uesugi Shigesada, daimio de Yonezawa, kaj en 1767 sukcedis al Shigesada. Post retiriĝo li uzis la artistan nomon Yozan (鷹山).

Nuntempe oni plej ofte memoras lin pro liaj financaj reformoj. Li estas ofte citita kiel ekzemplo de bona bienestro. Yonezawa havis ŝuldojn dum ĉirkaŭ cento da jaroj kiam Harunori ekestris ĝin; Shigesada eĉ konsideris redoni la bienon al la ŝoguno. Harunori enkondukis striktajn disciplinaĵojn kaj ordonis mortigon de pluraj konsilantoj, kiuj kontraŭstaris liajn planojn. Fine Yonezawa iĝis prospera kaj ne plu suferis pro la malsato, kiu regis en Japanio dum la Tenmei-erao (1781-1789).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Frederic, Louis (2002). "Japan Encyclopedia." Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press.
  • Gordenker, Alice. "So, what the heck is that? Mistletoe," Japan Times. December 18, 2007.
  • Sansom, George (1963). "A History of Japan: 1615-1867." Stanford, California: Stanford University Press.