Žehušice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Žehušice
kampurbo
Zámek v Žehušicích.jpg
Empira kastelo en Žehušice
Znak obce Žehušice.gif
Blazono
Oficiala nomo: Žehušice
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Kutná Hora
Administra municipo Čáslav
Historia regiono Bohemio
Situo Žehušice
 - alteco 438 m s. m.
 - koordinatoj 49°58′04″N 15°24′26″E  /  49.96778°N, 15.40722°O / 49.96778; 15.40722 (Žehušice)
Areo 8,95 km² (895 ha)
Loĝantaro 573 (2005)
Denseco 64,02 loĝ./km²
Barita arbaro Barita arbaro Žehušice
Unua skribmencio 1350
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 285 75
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ0205
NUTS 5 CZ0205 534650
Katastraj teritorioj 2
Partoj de kampurbo 2
Bazaj sidejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Žehušice
Retpaĝo: www.zehusice.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio
Baroka preĝejo de Sankta Marko kun kadavrejo en maŭra stilo
Monumento al batalo apud Chotusice
Natura memorindaĵo roketo de Žehušice
Memorinda kverko apud Žehušice

Kampurbo Žehušice situas en Ĉeĥio, Mezbohemia regiono, distrikto Kutná Hora, en milde ondoforma pejzaĝo 8 km oriente de la urbo Kutná Hora, 9 km nordoriente de la urbo Čáslav. La plej grava vidindaĵo en Žehušice estas barita arbaro, en kiu oni bredas populacion de blanka cervobestaro de orienta deveno kaj de unika valoro.

Ekde la 10-a de oktobro 2006 estis al la municipo redonita statuso de kampurbo.

Kampurbaj partoj[redakti | redakti fonton]

Al la kampurbo apartenas urbopartoj:

  • Žehušice
  • Bojmany

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Barita arbaro[redakti | redakti fonton]

Barita arbaro en nuna formo estis aranĝita de grafo Thun en la jaro 1867 sur loko de estinta fišlago Kravinec inter vilaĝoj Žehušice kaj Bojmany. En arbaro estas multaj raraj specioj de kverkoj, fagoj, aceroj, liliodendroj, platanoj, poploj, salikoj kaj koniferoj. Nuntempe en la barita arbaro vivas ĉirkaŭ 130 blankaj cervoj kaj kun ili oni bredas ĉi tie nigran mutacion de damao makulita (Dama dama) Baritan arbaron oni povas en turisma sezono de la 15-a aprilo ĝis 15-a oktobro viziti kun ĉiĉerono. La trarigardo estas nur unu tage, komenciĝas je la 10-a horo kaj daŭras proksimume unu horon. En la arbaro estas ankaŭ instrua pado.

Kastelo kaj parko[redakti | redakti fonton]

La kastelo estis origine konstruigita de grafo Hohenstein en la jaro 1679 en baroka stilo. En la jaro 1826 rekonstruigis ĝin grafo Thun en empira stilo. Al la kastelo apartenas antaŭkastelejo, kie estis loĝejoj de administratoro, pordisto kaj ĉambroj por servistaro. Post la dua mondmilito en la kastelo estis lernejo kaj post la jaro 1989 ĝi estis redonita al ĝiaj originaj posedantoj. La kastelo ne estas publike alirebla. Al la kastelo apartenas parko kun multaj raraj arbospecioj, kiu estas alirebla dum la tuta jaro.

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Marko, malfrubaroka, konstruita en la jaro 1760, riparita en la jaroj 1800 kaj 1932. Ĝi estas ununava kun ortangule fermita presbiterejo, kun kvadrataj sakristio kaj oratorio sur ambaŭ flankoj. La ĉefa frontono estas plata, triaksa, kronita per gablo. La presbiterejo estas volbita per plataĵo kun stuka spegulo kaj pentrista kasetado. En supro estas pentraĵo de Kronado de Sankta Maria. La navo estas plate plafonita, la ĥorejo estas masonita. La vandoj en navo kaj presbiterejo estas dividitaj per pilastroj kun riĉa ornamaĵo. Sakristio kaj oratorio estas volbitaj per malaltaj plataĵoj kun stukaj speguloj.

Ekipaĵo: La ĉefaltaro estas pentrita arkitekturaĵo, bildo de Sankta Marko estas el la jaro 1760. Flankaj altaroj estas el tempo ĉirkaŭ la jaro 1800, bildo de Vizito de Sankta Maria estas de Z. Rudl el la jaro 1910. La predikejon el la 2-a duono de 18-a jarcento ornamas reliefo Predikado sur la Monto. Ok ŝtonaj figuraj tomboŝtonoj estas enmasonitaj sur vando de la navo kaj sur muro de la tombejo. En angulo de la tombejo estas kampanilo en maŭra stilo, konstruita en jaroj 1770 - 1800. Antaŭ la kampanilo estas statuo de Sankta Floriano. La preĝejon eblas viziti nur dum dimanĉa diservo, la kampanilo ne estas alirebla.

Monumento[redakti | redakti fonton]

Monumento al soldatoj falintaj en la unua mondmilito.

Batalejo[redakti | redakti fonton]

Proksime de la urbeto okazis en la jaro 1742 prusa-aŭstria batalo apud Chotusice. Konfliktis tie habsburga batalestro Karolo Aleksandro de Loreno kaj prusa reĝo Frederiko la 2-a

Roketo de Žehušice[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas protektata teritorio apud rivereto Brslenka maldekstre de la ŝoseo Rohozec - Žehušice. Protektataj estas kelkaj malgrandaj subĉielaj minejoj, kiuj estas trovejoj de mezozoikaj fosilioj. Akvoplena minejo estas signifa kaŝejo de akva faŭno.

Maljuna kverko[redakti | redakti fonton]

Memorinda kverko tigofrukta (Quercus robur) kreskas proksimume 1 km nordokcidente de Žehušice. Ĝi estas proksimume 20 m alta, cirkonferenco de la trunko estas ĉirkaŭ 370 cm. Ĝia sanstato estas tre malbona.

Signifa naskiĝinto[redakti | redakti fonton]

Jan Václav Stich naskiĝis en la jaro 1746 en Žehušice kiel filo de ĉaristo kaj servutulo de grafo Thun. Li atingis mondan famecon per sia ludado je ĉaskorno sub pseŭdonimo Giovanni Punto. La grafo ebligis al talentita knabo studi ludadon, sed poste Stich devis reveni al Žehušice kaj eĉ krom devo ludi en orkestro li havis devon servi kiel livrejulo. Pro tio Stich fuĝis kaj sub pseŭdonimo famiĝis ĉefe kiel ĉaskorna virtuoso kaj ankaŭ kiel violonisto kaj komponisto. Por honori lin okazas en Žehušice ĉiujare Soleno de ĉaskorno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]