Žihárec
Žihárec, hungare Zsigárd estas vilaĝo en Slovakio, en regiono Nitra, en Distrikto Šaľa.
- Areo: 17 km²
- Loĝantaro: 1630
- Alto super la marnivelo: 111m
- Aŭtokodo: SA...
- Poŝtkodo: 925 83
- Telefonprefikso: 31
[redakti] Situo
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Neded-Šaľa. La lasta troviĝas 10 km-ojn for.
[redakti] Historio
La unua mencio devenis el 1251. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. En 1849 la hungara armeo malvenkis de la aŭstroj. En 1910 loĝis en la vilaĝo 2626 da homoj (2624 hungaroj. Ĝis 1920 la vilaĝo apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Galánta. Poste la vilaĝo apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la komunumo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito multe da hungaroj estis deportitaj al Sudetoj. La restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš.
