Žitkovci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Žitkovci
setlejo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 113  (2020) [+]
Loĝdenso 22 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 39′ N, 16° 22′ O (mapo)46.642516.374722Koordinatoj: 46° 39′ N, 16° 22′ O (mapo) [+]
Alto 167 m [+]
Areo 5,07 km² ( 507 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Žitkovci (Slovenio)
Žitkovci (Slovenio)
DEC
Žitkovci
Žitkovci
Situo de Žitkovci

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Žitkovci [+]
vdr

Žitkovci (ĵitkovci), hungare Zsitkóc estas malgranda vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika Regiono Pomurska, en Občina Dobrovnik.

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ la hungara landolimo, laŭ flankovojoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Zala (reĝa departemento), poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. Depost 2007 Slovenio kaj Hungario apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj ne estas gardataj, ili estas trapaseblaj senĝene.