Žygimantas Kęstutaitis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Žygimantis Kęstutatis
Sigelo de Žygimantis

Žygimantas KęstutatisSigismondo la 1-a (n. proksimume 1365; m. 20-an de marto 1440, Trakai) estis Grandduko de Litovio (1432-1440). Filo de Kęstutis, frato de Vytautas.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dum lukto inter Vytautas kaj Jogaila, li estis kaptita de Jogaila (1382-1384). En la jaro 1384 en Prusio kune kun Vytautas kontraktis kun Ordeno de Germanaj Kavaliroj kontraŭ Jogailo, al kiu li subiĝis en la jaro 1386.

Partoprenis en intertraktadoj kaj subskribo de paktoj kun Ordeno de Germanaj Kavaliroj en la jaroj 1398, 1411, 1422, 1431. Partoprenis en Batalo de Grunwald. Dum regado de Vytautas ne havis politikan influon kaj subtenis fraton.

Post morto de Vitaytas kaj ekreĝo de Švitrigaila, en la jaro 1432, Žygimantas partoprenis en komploto kontraŭ li. Post fugo de Švitrigaila en Polack, Žygimantis estis proklamita kiel grandduko. Li venkis sian kontraŭulon en milito dum 1432-1437. Žygimantas pliigis rajtojn ne nur al katolikaj sed same al ortodoksaj nobeloj, sed ili plejparte ne subtenis lin, ĉar grandduko strebis subigi Grandduklandon de Litovio al Pollando.

Mortigo[redakti | redakti fonton]

Žygimantas estis tre suspektema, eble sciante pri forta opozicio al si, kaj pro tio konstante serĉis komplotanojn, kruele punis ilin, konfiskadis bienojn, mortpunis. Pro tio ekis onidiroj, ke grandduko eĉ volas plene ekstermi nobelaron. Kontraŭ grandduko estis aranĝita komploto kunligita kun Švitrigaila. Grandduko estis mortigita en sia kastelo.

Antaŭe: Grandduko de Litovio Poste: Coat of arms of Lithuania.svg
Švitrigaila 1432–1440 Kazimiro la 4-a