Șandra (Timiș)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Șandra
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Timiș
Alinome Sándorháza (hungare)
Iama hungara departemento Torontál
Situo 45° 56′ N, 20° 54′ O (mapo)45.92583333333320.893888888889Koordinatoj: 45° 56′ N, 20° 54′ O (mapo)
Șandra (Timiș) (Rumanio)
Șandra (Timiș) (Rumanio)
DMS
Alto super maro 87 m
Poŝtkodo 307065
Loĝantaro
– komunumo 2.909 (en 2009)
– vilaĝo 2.217 (en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 155939
vdr

Șandra [ŝandra] (hungare:Sándorháza, germane:Alexanderhausen) estas vilaĝo kaj komunuma sidejo en Rumanio sudoriente de Sânnicolau Mare. En 1910 ĝi havis 1791 loĝantojn (gernanoj, hungaroj, rumanoj); en 1992 2139 (rumanoj). Ĝia unua mencio skriba estas el 1808. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Torontál vármegye)[1][2].

Administre ĝi ĝis 2004 apartenis al la komunumo Biled. En 2004 ĝi fariĝis, per la leĝo n-ro 54/2004, aparta komunumo, al kiu apartenas ankaŭ Uihei.

En la censo de 2002 la 2.217 loĝantoj de la vilaĝo deklaris jenajn etnecojn[3] kaj preferatajn lingvojn[4]:

Etneco Nombro Elcentaĵoj
rumanoj 2129 96,0 %
germanoj 48 2,2 %
hungaroj 18 0,8 %
romaoj 10 0,5 %
Lingvo Nombro Elcentaĵoj
rumana 2150 97,0 %
germana 39 1,8 %
hungara 17 0,8 %

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
  2. Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
  3. Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2013-12-28.
  4. Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2013-12-28.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]