Șeica Mică
El Vikipedio
Șeica Mică [ŝejka mikə] (hungare: Kisselyk, germane: Kleinschelken) estas komunumo en Rumanio sudokcidente de Mediaș. En 1910 ĝi havis 1 966 loĝantojn (germanoj, rumanoj); en 1992 1 191 (rumanoj, 7 % da germanoj). Ĝia unua skriba mencio estis en 1318. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Nagy-Küküllő vármegye).
Fonto [redakti]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Eksteraj ligiloj [redakti]
Vidu ankaŭ [redakti]
La similnoma komunumo Șeica Mare situas nur 4 km sud-oriente. La rumanaj nompartoj mică/mare signifas "malgranda"/"granda", same kiel la hungaraj nompartoj kis/nagy; la germana nomo de Șeica Mare, Marktschelken, tamen laŭvorte signifas ne "granda Schelken", sed "bazarejo Schelken".