Țichindeal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Țichindeal
Vilaĝo
vilaĝo
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Sibiu
Alinome Cikendal (hungare), Ziegenthal (germane)
Komunumo Nocrich
Iama hungara departemento Szeben
Situo 45° 52′ N, 24° 23′ O (mapo)45.86916666666724.390833333333Koordinatoj: 45° 52′ N, 24° 23′ O (mapo)
Țichindeal (Rumanio)
Țichindeal (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 464 m
Poŝtkodo 557169
Loĝantaro 223 (en 2011; 175 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 145195
vdr

Țichindeal [cikindjal] aŭ Cichindeal [ĉikindjal] (hungare: Cikendal, germane: Ziegenthal) estas vilaĝo en Rumanio nordoriente de Sibiu. En 1910 ĝi havis 588 loĝantojn (rumanoj, ciganoj); en 1992 152. Ĝia unua mencio skriba estas el 1350. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Szeben vármegye). Administre ĝi apartenas al la komunumo Nocrich.[1][2]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La germana nomo, de kiu fonetike deriviĝas la rumana kaj hungara, laŭvorte signifas "kapra valo"; sed probable la parto "Ziegen-" devenas de la vorto "sikulo", ĉar sikuloj iam tie gardis la landlimon. En la latina la vilaĝo estis nomata Valle Siculorum (valo de la sikuloj).[3]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
  2. Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
  3. Kurze Geschichte der Marktgemeinde Leschkirch (germane) (HTML). Heimatortsgemeinschaft Leschkirch. Alirita 2015-04-19.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]