Romiaj ciferoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el )
Saltu al: navigado, serĉo

La sistemo de Romiaj ciferoj (aŭ Romanaj ciferoj) aperis ĉirkaŭ la jaro 800 a.K. ĉe etruskoj kaj ĝin uzis ankaŭ latinlingvaj romianoj. Anoj de la eŭropa kulturo ankoraŭ uzas ĝin hodiaŭ por datoj (monatnombroj, jarcentoj), por nomoj de seriaj moŝtuloj (reĝoj, imperiestroj, papoj...), por ĉapitroj en libroj aŭ simple por dekoraj celoj en horloĝo.

Unu I Dek unu XI Tridek XXX
Du II Dek du XII Kvardek XL
Tri III Dek tri XIII Kvindek L
Kvar IV (IIII en horloĝoj) Dek kvar XIV Sesdek LX
Kvin V Dek kvin XV Sepdek LXX
Ses VI Dek ses XVI Okdek LXXX
Sep VII Dek sep XVII Naŭdek XC
Ok VIII Dek ok XVIII Cent C
Naŭ IX Dek naŭ XIX Kvincent D
Dek X Dudek XX Mil M

La regulo por skribi naturalajn nombrojn estas simpla: oni skribas romiajn ciferojn en vico, dume, se la granda cifero staras antaŭ malgranda, ili adiciiĝas (VI = 5+1 = 6), kontraŭkaze - oni subtrahas la malgrandan nombron de la granda (IX = 10-1=9). La dua principo estas uzata nur por eviti kvarfojan ripeton de la sama nombro: oni skribas XL = 50-10 = 40 anstataŭ XXXX = 10+10+10+10 = 40.

Plenumo de aritmetikaj operacioj per romanaj ciferoj estas maloportuna. Romianoj uzis abakon.


Unikodo[redakti | redakti fonton]

En Unikodo, estas specialaj signoj por skribitaj per romiaj ciferoj nombroj 1...12 kaj apartaj signoj L, C, D, M. Ili havas kodojn respektive U+2160 ... U+216F majusklaj kaj U+2170 ... U+217F minusklaj. Tamen, ĉi tio ne malebligas uzon de kutimaj latinaj literoj U+0041 ... U+005A por skribado de la romiaj ciferoj.

Vidu en listo de signoj de Unikodo 2000-23FF.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]