(5131) 1990 BG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
(5131) 1990 BG
asteroido
Oficiala nomo (5131) 1990 BG
Aliaj nomoj 1990 BG
Historio
Malkovrintoj E. F. Helin kaj B. P. Roman
Dato de malkovro
Loko de malkovro
21-a de januaro 1990
Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
222,314 Gm (1,486 AU)
95,692 Gm (0,6397 AU)
348,936 Gm (2,332 AU)
Discentreco 0,570
Meza anomaliangulo 15,610°
Klinangulo 36,406°
Periodo 661,700 tagoj (1,812 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
110,430°
Argum. de periapsido 135,763°
Terdistanco
- Minimuma

40,961 Gm (0,2738 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro ~ 4,7 km
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 14,1
v  d  r
Information icon.svg

(5131) 1990 BG estas tre malgranda apolona asteroido, malkovrita la 21-an de januaro 1990 de la usonaj geastronomoj Eleanor Francis Helin kaj Brian P. Roman elde la Observatorio de la Monto Palomar, norde de San-Diego (Kalifornio, Usono).

Ĝia discentra kaj tre klinita orbito tanĝas tiujn de Venuso kaj de Marso, ĝi do estas marsrenkonta kaj venusrenkonta asteroido. Ĝi estas formale klasifikata ankaŭ kiel terrenkonta asteroido, sed ĝia granda orbita klineco malhelpas ĝin proksimiĝi al nia planedo.

- La 22-an de julio 1905 ĝi pasis al 0,2772 AU (41,475 milionoj da km) de Tero
- La 28-an de julio 2175 ĝi pasos al 0,2738 AU (40,961 milionoj da km) de nia planedo.

Ĝi estas multe pli danĝera kontraŭ Venuso : la 9-an de novembro 2091, ĝi pasos al 0,006614 AU (989 000 kilometroj) de ĉi-tiu planedo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Listo de asteroidoj (5001 - 6000) Poste:
5130 Ilioneo (5131) 1990 BG 5132 Maynard