(5604) 1992 FE
| (5604) 1992 FE | |
| asteroido | |
| Oficiala nomo | (5604) 1992 FE |
| Aliaj nomoj | 1992 FE |
| Historio | |
| Malkovrinto | Robert H. McNaught |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
26-a de marto 1992 Coonabarabran (Aŭstralio) |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
138,663 Gm (0,927 AU) 82,466 Gm (0,5513 AU) 194,859 Gm (1,303 AU) |
| Discentreco | 0,405 |
| Meza anomaliangulo | 101,435° |
| Klinangulo | 4,794° |
| Periodo | 325,949 tagoj (0,8924 jaro) |
| Longitudo de suprenira nodo |
311,934° |
| Argum. de periapsido | 82,482° |
| Terdistanco - Minimuma |
5,026 Gm (0,0336 AU) |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | 0,55 - 0,75 km |
| Rotacia periodo | 0,2224 tago (5,3375 horoj) |
| Geometria albedo | 0,48 |
| Observaj ecoj | |
| Spektroklaso | V |
| Videbla magnitudo | |
| Absoluta magnitudo | 16,4 |
(5604) 1992 FE estas tre malgranda, tre hela atona asteroido, malkovrita la 26-an de marto 1992 de la aŭstralia astronomo Robert H. McNaught elde la Observatorio de Siding Spring, apud Coonabarabran en Novsudkimrio (Aŭstralio).
Ĝia spektra klaso "V" indikas "ŝtonan" asteroidon, entenantan piroksenojn kaj aliaj silikatoj de fero kaj de magnezio, de komponiĝo simila al tiu de 4 Vesto. Verŝajne, ĝi estas elŝirita ero de 4 Vesto.
Ĝi estas venusrenkonta kaj terrenkonta asteroido, kies orbito krucas tiujn de Venuso kaj Tero kun malgranda orbita klinangulo. Ĝi povas proksimiĝi je 5 milionoj da km de Tero : malgraŭ ĝia malgrandeco (inter 550 kaj 750 metroj), ĝi estas klasifikata potence danĝera objekto.
- La 25-an de februaro 1992 ĝi pasis al 0,03537 AU (5,2912 milionoj da km) de Tero
- La 24-an de februaro 2017 ĝi pasos al 0,03360 AU (5,026 milionoj da km) de Tero
- La 27-an de februaro 2156 ĝi pasos al 0,03643 AU (5,449 milionoj da km) de nia planedo.
Ĝi estas danĝera ankaŭ kontraŭ Venuso : la 15-an de aprilo 2015, ĝi pasas al 0,007171 AU (1,073 miliono da km) de tiu-ĉi planedo.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- angle (5604) 1992 FE, el la datumbazo de NEODYS
- angle Slipo de (5604) 1992 FE (de IAU Minor Planet Center)
- angle (5604) 1992 FE: Parametroj kaj simulado (per JAVA) de orbito
| Antaŭe: | Listo de asteroidoj (5001 - 6000) | Poste: | |
|---|---|---|---|
| 5603 Rausudako | (5604) 1992 FE | 5605 Kushida |