(6369) 1983 UC

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(6369) 1983 UC
asteroido
asteroido
Oficiala nomo (6369) 1983 UC
Aliaj nomoj 1983 UC ; 1969 UT1 ;
1990 TC8
Malkovro
Malkovrinto Zdeňka Vávrová
Dato de malkovro 16-a de oktobro 1983
Loko de malkovro České Budějovice (Ĉeĥio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
342,984 Gm (2,293 AU)
293,806 Gm (1,964 AU)
392,162 Gm (2,621 AU)
Discentreco 0,143
Meza anomaliangulo 120,712°
Klinangulo 5,989°
Periodo 1268,007 tagoj (3,472 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
35,568°
Argum. de periapsido 351,403°
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 5,17 ± 1,24 km
Ĉefa korpo : 4,86 ± 1,17 km
Rotacia periodo 0,1 tago (2,397 horoj)
Geometria albedo 0,138 ± 0,033
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 14,5
vdr

(6369) 1983 UC estas malgranda ne tre hela duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 16-an de oktobro 1983 de la ĉeĥa astronomino Zdeňka Vávrová elde la Observatorio Kleť apud České Budějovice en tiama Ĉeĥoslovakio (nun en Ĉeĥa Respubliko).

Ĝia satelito estis malkovrita la 8-an de aprilo 2013 de P. Pravec, P. Scheirich, P. Kušnirák, K. Hornoch, kaj A. Galád per observoj de lumaj kurboj, anoncita la 5-an de aŭgusto 2015.

Tiu satelito havas diametron de 1,75 ± 0,43 km. Ĝi orbitas kun duona grandakso de ĉirkaŭ 15 km kaj orbita periodo de 1,658 ± 0,0004 tagoj (39,79 horoj, ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (6001 - 7000)Poste:
6368 Richardmenendez(6369) 1983 UC6370 Malpais