(7474) 1992 TC

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
(7474) 1992 TC
asteroido
Oficiala nomo (7474) 1992 TC
Aliaj nomoj 1992 TC
Historio
Malkovrinto Robert H. McNaught
Dato de malkovro
Loko de malkovro
1-a de oktobro 1992
Coonabarabran (Aŭstralio)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
234,203 Gm (1,566 AU)
165,761 Gm (1,108 AU)
302,645 Gm (2,023 AU)
Discentreco 0,292
Meza anomaliangulo 176,578°
Klinangulo 7,088°
Periodo 715,482 tagoj (1,959 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
88,669°
Argum. de periapsido 275,532°
Terdistanco
- Minimuma

24,976 Gm (0,1670 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 0,8 km
Rotacia periodo ~0,23 tago (~5,54 horoj)
Observaj ecoj
Spektroklaso X
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 18
v  d  r
Information icon.svg

(7474) 1992 TC estas tre malgranda amora asteroido, malkovrita la 1-a de oktobro 1992 de la aŭstralia astronomo Robert H. McNaught elde la Observatorio de Siding Spring, apud Coonabarabran en Novsudkimrio (Aŭstralio).

Ĝi estas marsrenkonta kaj terrenkonta asteroido, ĝia orbito tanĝas sed ne trairas tiun de Tero.

- La 26-an de septembro 1992 ĝi pasis al 0,1688 AU (25,251 milionoj da km) de Tero
- La 3-an de oktobro 2155 ĝi pasos al 0,1670 AU (24,976 milionoj da km) de nia planedo.

Ĝi pasas pli proksime de Marso : la 11-an de aŭgusto 2031 ĝi pasos je 0,08506 AU (12,725 milionoj da km) de tiu-ĉi planedo.

Ĝi estas unu el la maloftaj asteroidoj, kiuj povus esti facile atingitaj per kosmosondilo elde Tero, pli facile ol Luno. Ĝia spektra tipo, proksime de la tipo "M", indikas asteroidon riĉan je fero kaj nikelo, kiu povos en la estoneco, iĝi fonto de kruda materialo en la kosmo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Listo de asteroidoj (7001 - 8000) Poste:
(7473) 1992 EC4 (7474) 1992 TC 7475 Kaizuka