-ad-
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 11 Dec. 2012.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
| Postafiksoj en Esperanto | ||
|---|---|---|
| Tipo | Oficialaj | Neoficialaj |
| Verbaj | -ant-, -int-, -ont- -at-, -it-, -ot- |
-unt-, -ut- |
| Seksaj | -in- | -iĉ- |
| Aliaj | -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-, -ĉj-, |
-ac-, -al- |
La esperantlingva postafikso "-ad-" aldonatas al vortradikoj por indiki pri daŭra aŭ ripeta ago. La koncerna vortradiko en sia verba formo do jam devas havi agan signifon, kies daŭro per aldono de la postafikso iĝas pli longtempa aŭ iĝas ripeta, plurfoja.
Ekzemploj [redakti]
- "Uzado" fontas el la verbo "uzi" kaj la substantivo "uzo" kaj havas la signifon de longtempa aŭ regula uzo.
- "Vizitadi" fontas el la verbi "viziti" kaj signifas "ofte aŭ regule viziti".
- "Marteladi" fontas el la substantivo "martelo" (ilo) kaj ties verbigo "marteli" (labori per martelo) kaj signifas "longtempe aŭ regule labori per martelo".
- "Malfruadi" fontas el la substantivo "malfruo" (eco) kaj ties verbigo "malfrui" (fari ion malfrue) kaj signifas "ofte aŭ regule fari ion malfrue".

