-aĵ-

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Sufiksoj en Esperanto
Tipo Oficialaj Neoficialaj
Verbaj -ant-, -int-, -ont-
-at-, -it-, -ot-
-unt-, -ut-
Seksaj -in- -iĉ-, -ip-
Aliaj -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-,

-ĉj-,
-ebl-, -ec-, -eg-, -ej-, -em-, -end-, -er-, -estr-, -et-,
-id-, -ig-, -iĝ-, -il-, -ind-, -ing-, -ism-, -ist-,
-nj-,
-obl-, -on-, -op-,
-uj-, -ul-, -um-.

-ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-,
-e-, -ed-, -el-, -en-, -enz-, -esk-, -ez-,
-i-, -if-, -ik-, -ilion-, -iliard-, -it-, -iv-, -iz-,
-j-,
-nomial-,
-ofon-, -oid-, -ol-, -olog-, -ologi-, -ometr-, -otek-, -oz-
-pj-,
-t-, -tet-, -uk-.

vdr

La esperantlingva sufikso "-aĵ-" aldonatas al vortradikoj por indiki pri konkreta afero. Plej ofte oni uzas la afikson post vortoj kun eca signifo, kaj la rezulta substantivo esprimas objekton aparte karakterizitan per tiu eco (vidu la unuan ekzemplon). Tamen ankaŭ el vortoj kun aga signifo, kies baza formo kutime estas verbo (dua ekzemplo), aŭ el aliaj vortoj (tria ekzemplo) per aldono de la postafikso povas fariĝi konkretigita objekto, aparta kategorio de tio estas objekto, kiu per aldono de -aĵ- fariĝas homa manĝaĵo (kvara ekzemplo).

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

  • "Novaĵo" estas io aparte nova (eco), do afero ĵus aperinta, io ĵus okazinta.
  • "Kreskaĵo" estas io, kio kreskas (ago), en praktika lingvouzo ofte planto, sed ankaŭ povas temi pri iu alia kreskanta vivaĵo.
  • "Lignaĵo" estas iu objekto farita el ligno.
  • La koko per kuirado povas fariĝi koko, do io manĝebla el koka viando, kaj el glacio glacio, do io dolĉa kaj manĝebla el glacieca kremo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]