-uj-

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Postafiksoj en Esperanto
Tipo Oficialaj Neoficialaj
Verbaj -ant-, -int-, -ont-
-at-, -it-, -ot-
-unt-, -ut-
Seksaj -in- -iĉ-
Aliaj -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-,

-ĉj-,
-ebl-, -ec-, -eg-, -ej-, -em-, -end-, -er-, -estr-, -et-,
-id-, -ig-, -iĝ-, -il-, -ind-, -ing-, -ism-, -ist-,
-nj-,
-obl-, -on-, -op-,
-uj-, -ul-, -um-.

-ac-, -al-
-ed-, -esk-, -ez-
-i-, -ik-, -iv-, -iz-
-ol-, -oz-
-uk-, -un-,

-uj- estas sufikso en Esperanto kun la ĝenerala signifo "io destinita por enhavi ion certan". En la praktiko ĝi havas tri pli precizajn signifojn:

  • X-ujo = Objekto celita por enhavi X-on. Ekzemple "monujo" = saketo por enmeti kaj porti monon, ĉefe monerojn kaj eventuale monbiletojn.
  • X-ujo = Arbo/kreskaĵo kies frukto estas X. Ekzemple "pomujo" = "pomarbo" (nuntempe ofte preferata).
  • X-ujo = Lando de X. Se X estas popolano ĝi signifas "lando de tiu popolo". Ekzemple "Svedujo" = "lando de la Svedoj" = "Svedio" (nuntempe ofte preferata). Se X estas reganto-titolo, ĝi signifas "lando regata de X". Ekzemple "grafujo" = "lando regata de grafo" = "graflando". Ankaŭ ekzistas "patrujo", "Esperantujo".

Vorterklaso: sufikso

Statuso: oficiala, fare de Zamenhof en 1887.

Deveno: ?

Similaĵoj en aliaj lingvoj: ?

Nuna signifo kaj uzado: ?

Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) pri la afikso -uj-