.biz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
.biz
Fondita en 2001
Speco Ĝenerala domajno de plej alta nivelo
Statuso Aktiva
Administranto Neulevel (90 % apartenas al NeuStar)
Oficiala destino por negocaj organizaĵoj
Reala uzado diversaj uzantoj
Limigoj Estas registrataj nur bonkonsciencaj negocaj kompanioj
Strukturo Estas registrataj domajnoj de dua nivelo
Dokumentoj Registrada konvencio de ICANN (angle)
Reguloj pri disputoj UDRP, STOP (angle), RDRP (angle)
Retpaĝaro www.neustarregistry.biz (angle)
WHOIS-servilo whois.biz
DNSSEC jes
vdr

.biz estas ĝenerala domajno de plej alta nivelo por negocaj strukturoj.

La domajno estis kreita en 2001 cele iom malŝarĝi la domajnon de plej alta nivelo .com. Estas administrata de la kompanio Neulevel (prononcata njulevel). Domajnaj nomoj sub .biz povas esti de 3 ĝis 63 signoj.

"BIZ" estas nomita laŭ la angla vorto business (afero, negoco), prononcata biznes. La apero de la domajna zono .biz estas provo solvi la problemon de deficito de domajnoj estiĝintan rezulte de trosaturiteco de la zonoj .com, .net kaj .org.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]