0 (jaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Plej multaj kalendaroj ne havas jaron 0. Oni foje supozas, ke ne estas jaro 0 en la gregoria kalendaro ĉar ĝi komenciĝis antaŭ la kreo de numero 0. Sed la franca respublika kalendaro komenciĝis post la invento de 0, kaj ankaŭ ĝi ne havis jaron 0.

La fakto estas ke jaroj havas ordajn numerojn. Tio signifas ke jaro x estas la x-a jaro. La jaro 1 estis la unua jaro de la kristana erao, kaj la jaro 1 a.K. estis la unua (nu, fakte la lasta) jaro de la antaŭkrista epoko.

Simile, la jaro I de la respublika kalendaro estis la unua jaro de la Franca Revolucio; la jaro II estis la dua, k.t.p. Tial ne estis jaro 0.

Por la samaj kialoj ne estas 0-a monato, nek 0-a tago en monato.

Ĉar ne ekzistas 0a jaro (nek 0-a io ajn, krom en komputikoastroscienco), ne estis jaro 0.

Tamen, ekzistas almenaŭ du esceptoj de la supra aserto:

  • La orienta versio de la budhisma kronologio.
Tiu kronologio komencas per la supozata mortojaro de la Budho. En la okcidenta versio (de Barato, Sri-Lanko kaj Birmo), tiu jaro estas jaro 1, kaj la jaro 2500 korespondas al la jaro 1956-1957 laŭ la okcidenta kronologio.
Sed en la orienta versio (de Tajlando, Laoso kaj Kamboĝo, la komenca jaro fakte estas jaro 0, kaj la jubilea jaro 2500 do estis festata en 1957-1958.
  • La internacia normo pri datreprezentado, ISO 8601.
Tiu normo ne numeras la jarojn laŭ la kristana erao, anstataŭe la jaro 1875 estas difinata kiel la jaro de la subskribo de la "Convention du Mètre" (Konvencio de la Metro) en Parizo. Aliaj jaroj estas nombrataj rilate al 1875, do la gregoria jaro 1 A.K., laŭ ISO 8601 estas la jaro 0.

-5 | -4 | -3 | -2 | -1 | 0 | 1 | 2 | 3 | 4 | 5
1-a jarcento a.K. - 1-a jarcento

Vidu ankaŭ