1+1 (televidkanalo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
1+1
bildo
televidstacio
Ĝeneralaj informoj
Landoj Ukrainio
Komenciĝo de elsendoj 3-a de septembro 1995
Posedata de 1+1 media vd
Nombro da sekvantoj
en sociaj retejoj

(stato la 16-a de januaro 2024)

vdr

1+1 (legu "1 plus 1", la oficiala nomo - Studio 1+1) - ukrainia televid-kanalo. La frap-frazo de la kanalo: "Unu plus unu - vi ne estas sola".

La televid-kanalo "1+1" estas unu el la plej popularaj kaj signifaj televid-kanaloj de Ukrainio. Ĝi apartenas al la reto de televidkanaloj CME (angle - Central European Media Enterprizes). La fondinto kaj honora prezidanto de la kanalo - Aleksandr RODNJANSKIJ.

La televid-kanalo estis kreita en aŭgusto 1995; ĝiaj programoj unue aperis en septembro 1995 - komence ili aperadis en la unua tutnacia televidkanalo de Ukrainio. Ekde 1997 la televid-kanalo uzas por siaj programoj la duan tutnacian kanalon. Ĝis la jaro 2004 la studio elsendadis dum 15 horoj diurne, ekde la 30-a de julio 2004 la televid-kanalo ricevis la rajton elsendadi dum 24 horoj diurne.

Teĥnike la programojn de la televidkanalo oni povas spektadi sur 95 elcentoj de la teritorio de Ukrainio. Ekde marto 2006 en la televidaj kablo-retoj de Usono kaj Kanado startis la internacia versio de la televidkanalo - "1+1 International", kiu estas ukrain-lingva televid-kanalo, destinita por ukrainoj-diasporanoj de Usono kaj Kanado.

En la komencaj tempoj la televid-kanalo famiĝis pro elsendado de multaj popularaj kaj furoraj eksterlandaj filmoj ukrain-lingve dublitaj. Nuntempe la studio "1+1" produktas ankaŭ siajn proprajn informajn, distrajn kaj publicajn programojn (multaj el kiuj estas elsendataj ankaŭ eksterlande, ĉefe en Rusio), tamen la konsiderindan parton de la elsendataĵoj konsistigas ankaŭ la ukrainlingve dublitaj filmoj kaj ankaŭ la ruslingvaj televid-serioj (produktitaj en Rusio) kun ukrainlingvaj subtitoloj. La studio aktive partoprenas ankaŭ en filmado de propraj serioj, multaj el kiuj fariĝis famaj en Ukrainio kaj Rusio (tamen pro merkatikaj konsideroj la plimulto de la produktaĵoj de la studio estas ruslingva). Multaj el la produktaĵoj de la televid-kanalo kaj ankaŭ la dezajnistaj atingoj de la studianoj estas premiitaj per multaj enlandaj kaj internaciaj televidaj premioj.

La televid-kanalo ludas ege gravan rolon en la socia vivo de Ukrainio; ĝia novaĵ-programo "TSN" (Televida Servo de Novaĵoj) estas unu el la plej spektataj kaj aŭtoritataj novaĵ-programoj en Ukrainio; ĝiaj prezentistinoj ("vizaĝoj" de la kanalo) Alla MAZUR kaj Ljudmila DOBROVOLSKA estas unuj el la plej facile rekonataj televidistinoj en la lando.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]