1-a SAT-Kongreso 1921

El Vikipedio, la libera enciklopedio
1-a SAT-Kongreso 1921
Loko Prago
Ekde 1-a de aŭgusto 1921
Ĝis 3-a de aŭgusto 1921
Organizanto Sennacieca Asocio Tutmonda
Sekva →
vdr
La fondintoj de SAT, Prago, 1921

La unua kongreso de SAT okazis en Prago inter la 1-a kaj la 3-a de aŭgusto 1921. Tiun nomon ricevas la fonda kunveno de la asocio, okazigita en la sino de la 13-a Universala Kongreso.

Ĝi malakceptis la neŭtralecan starpunkton, kaj akcentis la neceson praktike uzadi Esperanton por laboristaj celoj.

La aranĝon partoprenis 79 personoj el 15 landoj[1]. Henri Barbusse estis la honora prezidanto. Inter la partoprenintoj estis: Lucien Banmer, Konrad Deubler, Robert Guiheneuf, P. Kockeritz, Lanti, kaj L. Revo.

Laŭ decido de ĉi tiu kongreso Liberiga Stelo alinomiĝis Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) kaj ĝia organo Sennacieca Revuo. La gvidadon oni komisiis al la ĝistiama estraro de Liberiga Stelo, kies ĉefaj funkciuloj estis: Banmer, sekretario, Glodeau, kasisto kaj administranto, Lanti, redaktoro kaj gvidanto.

La celon de la asocio oni formulis jene:

La membreco de SAT estas individua; lokajn aŭ landajn sekciojn ĝi ne havas. Karakteriza trajto el la organizformo de SAT estas, ke ĝia gvidinstanco, nun nomata Ĝenerala Konsilantaro, elektata de la tuta membraro, ne reprezentas landojn aŭ naciojn, sed t. n. sektorojn. Por eviti naciisman influadon en la gvidado oni dividis la tersurfacon laŭ arbitraj partoj: sektoroj (nun laŭ meridianaj horzonoj) kaj po unu reprezentanto de ĉiu sektoro konsistigas la konsilantaron. Ĉi tiu elektas inter si la estraron de la asocio, kiun ĝi helpas kaj konsilas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]