UK 1905

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 1-a UK)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Universala Kongreso
Unua Universala Kongreso de Esperanto, Boulogne-sur-Mer 1905
Unua Universala Kongreso de Esperanto, Boulogne-sur-Mer 1905
Urbo (lando) Bulonjo-ĉe-Maro (Francio)
Datoj 5-a de aŭgusto 1905 -
12-a de aŭgusto 1905
Prezidanto LKK Émile Boirac
Alta protektanto /
Aliĝintoj 688
Menciinde unua kongreso
vdr

1-a Universala Kongreso de Esperanto oni nomas la renkontiĝon en 1905, kiu komencis la serion de Universalaj Kongresoj ĝis la nuntempo. Iniciatinto de la kongreso estis la loka advokato kaj estro de la Esperanto-grupo en Bulonjo-ĉe-Maro, Alfred Michaux. Li anoncis ĝin unuafoje okaze de internacia renkontiĝo en la antaŭa jaro 1904.

La signifo de la kongreso konsistas en tio, ke Zamenhof instalis la unuan Lingvan Komitaton, la kongreso akceptis la Deklaracion pri Esperanto kaj la Fundamenton kaj oni decidis pri estonta kongreso. Ne estiĝis konsento pri internacia Esperanto-asocio.

Fono kaj kronologio de la kongreso[redakti | redakti fonton]

Enciklopedio de Esperanto en 1933 priskribas la kongreson jene (mallongigoj malŝlositaj):

Citaĵo
 [La] I-a UK [okazis] de la 7a ĝis 12-a de aŭgusto 1905, [kaj] ĉeestis 688 Esperantistoj el 20 landoj. - La unua internacia kunveno, kvazaŭ antaŭkongreso okazis [en 1904] en Calais, kie precipe francoj kaj angloj kunvenis. Estis eksperimento, ĉu diverslingvaj Esperantistoj reciproke sin komprenas. Ĉar la provo bonege sukcesis, oni decidis kunvoki pli grandstilan kunvenon por proksima jaro en Bulonjo-ĉe-Maro. Dum la preparoj eksplodis la milito inter Japanujo kaj Rusujo kaj estis danĝero kaj eĉ famo, ke Zamenhof ne povos partopreni. Feliĉe la kaŭzo de la famo estis nur ke lia pli juna frato devis militservi. Jam antaŭ la kongreso en la gazetoj ekestis diskuto pri organizaj demandoj precipe en [la revuo] Lingvo Internacia (1904, p. 271.) en kiu partoprenis krom Zamenhof ankaŭ Capé, Bourlet, Moch. Ankaŭ la fama Deklaracio [pri la esenco de la Esperantismo], pli bone la projekto de ĝi, jam aperis en Lingvo Internacia en julio 1905. Jam antaŭ la kongreso en Parizo okazis internaciaj kunvenoj; ili komenciĝis per neatendita vizito al grupvespero en [la universitato] Sorbonne de gesinjoroj Zamenhof; ĉeestis jam kelkaj eksterlandaj kongresanoj. Proksimajn tagojn okazis disdonado de premioj per Zamenhof por plej talentaj lernantoj en Parizo, internacia Esperanto-koncerto, solena akcepto de Zamenhof kaj de la kongresanoj en urba palaco. La ĉefa karaktero de la kongreso estis la persona interamikiĝo de la propagandistoj, festenoj, koncerto kun deklamo de diversnaciuloj. Dum tia koncerto laŭlitere "malantaŭ la kulisoj" Zamenhof kaj siaj amikoj preparis la finfinan redakton de la Deklaracio ĉiesvoĉe akceptita la sekvantan tagon. Plej gravaj okazintaĵoj: malferma kunsido en la urba teatro, la fama parolado de Zamenhof, unua publika parolado, je kies fino li deklamis la Preĝon sub la Verda Standardo; ( krom la lasta , sesa strofo ) ludado de "Mensogo pro Amo" de [Eugène] Labiche. Proksiman tagon (dimanĉe) katolika diservo (meson faris abato Peltier); naciaj preparaj kunvenoj; tagmeze ekskurso al Wimereux; vespere koncertego; ludado de "Kontraŭvola edziĝo" de Molière, la roloj luditaj de anoj el sep diversaj nacioj. Lunde: laborkunsido, akcepto de Deklaracio, festena kunveno por 300 Esperantistoj, fratiĝo inter katolika kaj protestanta pastroj (Peltier kaj Schneeberger). Vespere balo en kostumoj, naciaj dancoj. Pluraj kunsidoj pritraktis la allason de Esperanto por telegramoj, la internacian organizon la elekton en Lingvan Komitaton. Okazis kritiko kaj klarigoj de Zamenhof pri prononcado, en kiu partoprenis multaj Esperantistoj. Privat parolis pri propagando inter junularo kaj Boirac, la prezidinto, klarigis la plej taŭgan procedon por enkonduki Esperanton en la programon de lernejoj. Sekvis vojaĝo al angla marbordo [apud] Dovero, proksiman tagon solena fermo de la kongreso. Dum la kongreso okazis ankaŭ la inaŭguro de la Esperanta standardo

Teatraĵoj prezentitaj[redakti | redakti fonton]

Kongresa Libro[redakti | redakti fonton]

La Kongresa Libro, verkita de Paul Boulet, aperis kiel memoraĵo kaj estis dediĉita al elpensinto de la lingvo Esperanto kaj ĉiuj gekongresanoj. Ĝi enhavis poezion de Zamenhof (L'Espero, La vojo, Al la fratoj), gvidlibron tra la urbo kaj ĉirkaŭaĵoj kun ilustraĵoj, projekton de Deklaracio kun la teksto, frazlibron (francan-esperantan). Krome eksterpaĝajn diversajn anoncojn, p. 123.

Centjara datreveno[redakti | redakti fonton]

La centjariĝon de la unua UK oni memorfestis okaze de la internacia renkontiĝo Bulonjo 2005, kiu okazis en Bulonjo-ĉe-Maro dum pasko 2005, kaj la 26-an de marto 2005 en la sama teatro la fama unua parolado de L. L. Zamenhof denove estis aldirita.

Centa kongreso[redakti | redakti fonton]

La 100-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en 2015 en Lille (Francio), proksime al Bulonjo-ĉe-Maro, kiu estis loko de kelkaj kongresaj programeroj – solenaĵoj, rememora marŝado kaj koncerto.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]