1-a de majo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
majo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 1-a de majo estas la 121-a tago de la jaro (la 122-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 244 tagoj restas.
Je la 1-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
- 305: Romia imperiestro Diokleciano abdikis kaj ekloĝis en palaco en Split. Abdikis ankaŭ imperiestro Maksimiano.
- 381: Imperiestro Teodosio malfermas la unuan koncilion de Konstantinopolo
- 1187: Krucmilitoj: venko de ajubidoj kun templanoj kaj Malta Ordeno en batalo ĉe la fonto Cresson (apud Nazareto)
- 1351: Zuriko aliĝis al la Svisa Ĵurkomunumo.
- 1356: Germana-romia imperiestro Karolo la 4-a kaj reĝo de Pollando Kazimiro la 3-a subskribis pakton de Prago, estanta renovigo de packontrakto de Namysłów el 1348, kiuj celis ne apogi Ordenon de germanaj kavaliroj flanke de la imperiestro
- 1402: Franca esploristo Johano de Béthencourt en la hispana servo fornavigis de La Rochelle por konkero de Kanariaj Insuloj
- 1464: Angla reĝo Eduardo la 4-a nuptis Elizabeth Woodville
- 1519: Itala ermito Francisko de Paola estis kanonizita de papo Leono la 10-a
- 1648: Dum la 6-a milito inter Venecia respubliko kaj Otomana Imperio turka armeo komencis sieĝon de Candia sur Kreto
- 1707: Akto de Unio inter Anglio kaj Skotlando ekvalidis kreante Brition
- 1751: Pollando: incendio de Nowogródek
- 1753: Sveda sciencisto Karolo Lineo publikigis verkon Species Plantarum, enhavanta priskribon de lia sistemo klasifiki plantojn
- 1776: Adam Weishaupt fondis sekretan societon - Iluminatoj
- 1786: En Vieno okazis premiero de la opero La geedziĝo de Figaro
- 1853: Konstitucio de Argentino estis voĉdonita
- 1863: Usona Enlanda Milito: Kongreso de Konfederaciitaj ŝtatoj de Usono akceptis novan flagon
- 1864: Katolika Eklezio malpermesas la legadon de libroj pri spiritismo.
- 1865: Milito de la Trilanda Alianco: Brazil, Argentino kaj Urugvajo aliancis por renversi paragvajan diktatoron Francisco Solano López
- 1886: Eko de ĝenerala striko en Usono, kiu atingis okhoran labortagon, festata tutmonde kiel Tago de la Laboro, precipe en socialismaj landoj.
- 1895: Pollando: lumturo en Krynica Morska ekfunkciis
- 1898: Hispana-usona milito: usona ŝiparo venkis en batalo de Manila Golfo
- 1919: Pollando iĝis membro de Universala Poŝta Unio
- 1921: En Jafo dum araba-juda tumulto 95 personoj pereis kaj 219 vundiĝis
- 1922: Aeroflot funkciigis sian unuan internacian ligon laŭ itinero Moskvo-Königsberg
- 1925: Kipro oficiale ricevis statuson de brita kolonio
- 1930: Oni oficiale akceptis kaj anoncis nomon de Plutono, nun nanoplanedo
- 1931: Usona prezidento Herbert C. Hoover malfermis Empire State Building en Novjorko
- 1934: Regantaj aŭstrofaŝistoj de kanceliero Engelbert Dollfuß proklamis aŭtoritatecan konstitucion
- 1941: Premiero de la usona filmo Civitano Kane
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Eksterordinara Ekstermiga Agado: gestapo arestis en Sosnowiec 94 reprezentantoj de polaj intelektuloj; ĝis tiu ĉi tago germanoj forveturigis de Lodzo al Nazia Germanio krudajn materialojn, kies valoro estis 500 milionoj da markoj; germanoj komencis eldoni en Varsovio du revuojn por poloj: "Fala" (Ondo) kaj "7 Dni" (7 Tagoj)
- Nuligo de la 12-a Somera Olimpiko en Helsinko pro la milito
- 1941: Germana polico murdis en Krynica 22 personojn; sur urba stadiono en Poznań germanoj kreis centralon por 11 labortendaroj por judoj, kie laboris ĉ. 1000 personoj; ĉi tage en Varto-Lando loĝis 4 201 200 personoj, el kio 546 000 estis germanoj kaj 3 636 200 poloj; en Lodzo socialistoj eldonis unuan n-ron de konspira revuo "Na Barykadzie" (Sur Barikado); pola registaro en ekzilo atribuis al pola gimnazio kaj liceo en Stokholmo, ekzistantan de oktobro 1940, ŝtatajn rajtojn; dum unuamaja manifestacio en Moskvo sur tribuno eksidis kelke da polaj militkaptitaj oficiroj, kiuj esprimis pretecon kunlabori kun Sovetunio kaj eĉ eniri al Ruĝa Armeo
- 1942: Germanoj murdis en Ryki 150 transportatajn al Dęblin judojn; estro de Varto-Lando petis Heinrich Himmler pri konsento ekstermi polojn senkuraceble malsanaj je ftizo; en Poznań germanoj malpermesis al poloj vendi fiŝojn kaj kankrojn; en Lodzo loĝis 593 556 personoj, en tio 352 554 poloj, 130 690 germanoj kaj 110 32 judoj
- Japanoj aneksis Mandalajon en Birmo
- 1943: Germana polico pafekzekutis en distrikto Kielecki 11 personojn pro kaŝo de partizanoj kaj aliloke 8 polojn; gestapo arstis en Lublin 16 polojn de Konstru-Servo, kiuj dum marŝo kantis patriotajn kantojn; Volinia masakro: ukrainoj murdis en Dąbrowa kaj ĉirkaŭaĵoj 23 polojn; taĉmentode Pola Enlanda Armeo konkeris por 4 horoj ĝendarmejon en urbeto Sztabin (distrikto Augustowski) kaj detruis komunuman oficejon
- 1944: Gestapo kaj SS pendumis en distrikto Częstochowski 10 personojn de malliberejo en Lubliniec kaj germana polico pafmortigis en Sudzianki 5 virojn; taĉmentode Popola Gvardio bruligis ponton inter Chełm kaj Hrubieszów; germana koncentrejo KL Warschau iĝis filio de Majdanek
- 1945: En la tuta Pollando oni festis laboristan Tagon de la Laboro kiel ŝtatan feston; ĉi tage nombro de damaĝitaj aŭ detruitaj urbaj nemoveblaĵoj estis 295 431, en tio 147 607 kaj de la vilaĝaj 466 942; ĝis tiu ĉi tago el Pollando al Sovetunio forveturis 10 449 ukrainaj familioj nombrantaj 39 864 personojn; nombro de Polaj Aerfortoj en Okcidento estis 14 351 personoj, en tio 2084 oficiroj kaj nombro de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento estsis 194 500 personoj; En Krasnosielsk apud Maków Mazowiecki oni sukcese liberigis 42 membrojn de Pola Enlanda Armeo kaj Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando de la malliberejo de Distrikta Publika Sekurec-Oficejo
- Familio de Joseph Goebbels kun sesopo de infanoj memmortiĝis
- 1949: Gerard Kuiper malkovris Nereidon, Neptunan lunon
- 1955: En Prago oni malkovris la plej grandan en la mondo monumenton al Josef Stalin, konstruitan dum apogeo de la kulto al personeco; detruita en 1962
- 1957: Hungara Televizio ekfunkciis
- 1960: Barato: ŝtatoj Guĝarato kaj Maharaŝtro fondiĝis
- 1960: Super Sovetunio oni pafalterigis spionan aviadilon kun usona piloto majoro Gary Powers, kiu estis malliberigita
- 1961: Fidel Castro oficiale proklamis Kubon socialisma lando
- 1963: Okcidenta parto de Nov-Gvineo aliĝis al Indonezio kiel Okcidenta Nov-Gvineo
- 1964: Oni verkis kaj funkciigis la unuan programlingvon BASIC
- 1967: En Lasvegaso okazis nupto de Elvis Presley kaj Priscilla Beaulieu
- 1971: Usona sistemo Amtrak de pasaĝeraj trajnoj komencis funkcii
- 1977: En Istanbulo dum unuamajaj manifestacioj en bataletoj kun polico 36 personoj pereis
- 1978: Oni kreis kaj sendis la unuan retan spamon
- 1979: La Marŝalaj insuloj proklamas sin respubliko.
- 1982: Falklanda milito: brita aeratako al ĉefurbo de la insularo Stanlejo
- 1985: Prezidento de Usono Ronald Reagan komerce embargis Nikaragvon
- 1987: Papo Johano Paŭlo la 2-a beatigis filozofinon Edith Stein.
- 1990: Ĉinio nuligis militjuron en Tibeto, enkondukitan marte 1989
- 1991: Okaze de 100-jariĝo de encikliko de Leono la 13-a Rerum Novarum papo Johano Paŭlo la 2-a eldonis enciklikon Centesimus annus
- 1995: Kroata armeo kaj polico eniris okcidentan Slavonion kaj dum kelkaj tagoj konkeris la tutan teritorion mortigante ĉ. 200 serbojn
- 1997: Brita Laborista Partio gajnis parlamentan balotadon
- 2000: Prezidento de Usono Bill Clinton ordonis ĉesigon de superbruado en la sistemo GPS, danke al kio perfekteco de navigado kreskis de 100 al 20 metrojn
- 2003: En tertremo en turka Bingol 176 personoj pereis kaj 520 vundiĝis
- 2004: Pligrandiĝo de Eŭropa Unio per aliĝo de dek pliaj ŝtatoj.
- 2005: En Varsovio fondiĝis sendependa agentejo Frontex por sekurigi eksterajn limojn de la Eŭropa Unio
- 2006: Prezidento Evo Morales dekretis pri naciigo de elterigo de bolivia tergaso
- 2008: En Ĉinio oni malfermis tramaran ponton de golfo Hangzhou
- 2010: Sur Times Square en novjorka Manhatano polico malarmigis bombon en aŭtomobilo; afgandevenan farinton oni arestis en aviadilo flugonta al Eŭropo.
- 2011: Prezidento de Usono Barack Obama informis pri morto de Usama bin Laden, kaŝiĝanta en Abbottabad en Pakistano. La gvidanto de Al-Kaida estis mortigita la 2-an de majo, laŭ pakistana tempo, dum operaco farita de speciala taĉmento Maaelao
- 2011: Vatikanurbo: beatigo de papo Johano Paŭlo la 2-a
Naskiĝoj
- 1218: Rudolfo la 1-a, romia-germana reĝo de la Sankta Romia Imperio (m. 1291)
- 1620: Miklós Zrínyi, hungara poeto, verkisto, militestro (m. 1664)
- 1704: Zsigmond Borosnyai Nagy, hungara reformita teologo, altlerneja instruisto (m. 1744)
- 1785: István Halmágyi, hungara departementestro, taglibristo (n. 1719)
- 1812: Alfonso Maria Ratisbona, franca advokato juddevena, katolika sacerdoto (m. 1884)
- 1819: Herman Melville, usona verkisto (m. 1891)
- 1830: Mother Jones, irlanda socialisma aktivulino (m. 1930)
- 1830: Guido Gezelle, flandra verkisto (m. 1899)
- 1851: Ferenc Váró, hungara pedagogo, verkisto (m. 1924)
- 1852: Santiago Ramón y Cajal, hispana nobelpremiita histologo (m. 1934)
- 1857: Theo van Gogh, nederlanda komercisto (m. 1891)
- 1868: Afonso Arinos, brazila verkisto (m. 1934)
- 1872: Hugo Alfvén, sveda komponisto (m. 1960)
- 1881: Pierre Teilhard de Chardin, franca filozofo, paleontologo, jezuito (m. 1955)
- 1885: Clément Pansaers, belga poeto (m. 1922)
- 1895: Nikolaj Jeĵov, ĉefo de NKVD, respondeculo pri stalinisma teroro (m. 1940)
- 1901: Antal Szerb, hungara verkisto juddevena (m. 1945)
- 1907: Boris Dumbovich, hungara kuracisto (m. 1972)
- 1908: Krystyna Skarbek, brita-pola spionino dum la dua mondmilito (m. 1952)
- 1909: Giannis Ritsos, greka poeto politika
- 1912: Sándor Mika, hungara historiisto (n. 1859)
- 1916: Glenn Ford, kanada-usona kina aktoro (m. 2006)
- 1923: János Jánosi, rumanlingva kaj hungarlingva estetikisto
- 1928: Dénes Károlyi, rumania hungara historiisto
- 1929: Vladimir Sándor Blazsek, rumania hungara kemiisto
- 1929: Ralf Dahrendorf, germana-brita politikisto kaj sociologo (m. 2009)
- 1931: Béla Jánky, hungara poeto, ĵurnalisto (m.2009)
- 1932: Sándor Reményi, rumania hungara matematikisto (m. 1998)
- 1935: Enikő Nagy, rumania hungara pentristino
- 1938: Sándor Csép, rumania hungara redaktoro, verkisto (m. 2013)
- 1939: Margit Kotsis-Nagy, hungara skulptistino
- 1945: Jenő Mihály Bartos, rumania hungara pentristo
- 1950: Mihály Károlyi S., rumania hungara verkisto
- 1953: Irén Nagy, rumania hungara poetino kaj novelistino
- 1956: Péter Domokos, rumania hungara grafikisto, artkritikisto
- 1960: László Kelemen, hungara komponisto, muzikfolkloristo
- 1964: Zsigmond Erdős, rumania hungara filmreĝisoro
- 1987: Ábel Visky, rumania hungara filmreĝisoro
Mortoj
- 363: Kiriako el Jerusalemo, episkopo kaj martiro, kristana sanktulo
- 1539: Izabela de Portugalio, reĝino de Hispanio, germana imperiestrino (n. 1503)
- 1555: Marcelo la 2-a, papo (n. 1501)
- 1572: Pio la 5-a, papo (n. 1504)
- 1679: Esaias Reusner, germana liutisto kaj komponisto (n. 1636)
- 1731: Johann Ludwig Bach, germana komponisto (n. 1677)
- 1873: David Livingstone, skota misiisto, Afriko-esploristo (n. 1813)
- 1874: Vilém Blodek, ĉeĥa komponisto (n. 1834)
- 1875: Józsa Kőváry, hungara poeto, verkisto (n. 1817)
- 1876: Domokos Teleki, hungara politikisto (n. 18)
- 1900: Mihály Munkácsy, hungara pentristo (n. 1844)
- 1904: Antonín Dvořák, ĉeĥa komponisto (n. 1841)
- 1907: Gyula Pungur, hungara zoologo (n. 1843)
- 1917: William Knox D'Arcy, brita entreprenisto (n. 1849)
- 1928: Ebenezer Howard, brita esperantisto kaj urba planisto (n. 1850)
- 1945: Joseph Goebbels, ministro de propagando en nazia Germanio (n. 1897)
- 1950: Kálmán Erdélyi, hungara ĵurnalisto (n. 1896)
- 1957: András Szabó, hungara, rumania hungara klasikfilogo, tradukisto (n. 1871)
- 1973: Asger Jorn, dana artisto (n. 1914)
- 1975: Zsigmond Gyallay-Pap, hungara ĵurnalisto (n. 1909)
- 1978: Aram Ĥaĉaturjan, armena komponisto (n. 1903)
- 1979: József Csapó, rumania hungara agronomo (n. 1911)
- 1990: Sergio Franchi, itala aktoro kaj kantisto (n. 1926)
- 1993: Pierre Bérégovoy, franca ĉefministro 1992-93 (n. 1925)
- 1994: Ayrton Senna, brazila stiristo, ĉampiono de Formulo 1 (n. 1960)
- 1999: Maria Becker-Meisberger, germana esperantistino (n. 1925)
- 2008: Anthony Mamo, prezidento de Malto (n. 1909)
- 2009: Delara Darabi, irana artpentristino (n. 1986)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Francio: Festo de konvalo (majfloro)
- Nacia tago sur la Marŝaloj: proklamo de la respubliko (1979)
- La 1-a de majo estas la Tago de la Laboro en multaj landoj, precipe en socialismaj; ekzemple Fête du Travail estas feritago en Francio. Tiu festo estas elektita memore al ĝenerala striko komenciĝinta la 1-an de majo 1884 en Usono. Ĉiujare okazas grandaj surstrataj manifestacioj de laboristaj partioj kaj sindikatoj.
- Reage al tio papo Pio la 12-a en 1955 deklaris la tagon "festo de Sankta Jozefo la laboristo".
Tagoj de semajno
La 1-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.