10-a de aprilo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aprilo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 10-a de aprilo estas la 100-a tago de la jaro (la 101-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 265 tagoj restas.
Je la 10-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj
- 847: Leono la 4-a iĝis papo
- 879: Ludoviko la 3-a iĝis reĝo de Okcidentfranka imperio
- 1246: Pollando: Elbląg iĝis urbo
- 1500: Francoj post refoja konkero de Duklando Milano enprizonigis ties dukon Ludoviko Sforza
- 1525: La lasta duko de la Ordeno de germanaj kavaliroj antaŭ ties sekularigo omaĝis en Krakovo al pola reĝo Sigismondo la 1-a; rezulte de tio Prusio iĝis feŭdo de Pollando
- 1633: Londono: bananoj enmerkatiĝis
- 1710: Britio: oni voĉdonis la unuan en la mondo leĝon pri aŭtorrajto kaj kopirajto
- 1741: Pollando: venko de prusa armeo super la aŭstra en batalo de Małujowice (apud Brzeg)
- 1795: Incendio tute detruis domaron de urbo Stopnica (nun vilaĝo apud Busko-Zdrój en Pollando)
- 1796: Itala kampanjo de Napoleono Bonaparte komenciĝis
- 1809: Aŭstra armeo transpaŝis riveron Inn kaj atakis aliancitan kun Francio Bavarion
- 1814: Post jara sieĝo fare de prusa kaj rusa armeoj kapitulacis franca garnizono en fortreso Głogów
- 1814: Napoleonaj Militoj: venko de brita-hispana-portugala armeoj en batalo de Tuluzo
- 1815: Erupcio de indonezia vulkano Tambora igis la venontan jaron 1816 jaro sen somero kaj malsategon en la norda duonglobo
- 1831: Novembra ribelo kontraŭ Rusa Imperio: venko de polaj ribelantoj en batalo de Iganie kaj Domaniewice (apud Siedlce)
- 1845: Pensilvanio: dum incendio en Pitsburgo pli ol mil domoj bruliĝis
- 1854: Bahá'u'lláh, la profeto fondinta de la Bahaa Kredo, foriris el Bagdado (Irako) por ermitiĝi dum du jaroj en la Kurdistano, sur la monto Sar-Galú ĉe la urbo Sulaymáníyyih (Takyiy-i-Mawláná).
- 1861: Usono: Korporaciiĝis la Masaĉuseca Instituto de Teknologio.
- 1864: Maksimiliano iĝis imperiestro de Meksiko
- 1864: Diktatoro de pola januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio Romuald Traugutt estis arestita de rusa polico
- 1866: Amerika Prevento-Societo kontraŭ Krueleco pri Animaloj fondiĝis en Novjorko
- 1872: Franca astronomo Alphonse Louis Nicolas Borrelly malkovris asteroidon Lakeso
- 1872: En kanada provinco Alberta oni fondis fortikaĵon Calgary (de 1894 la urbo Kalgario)
- 1896: Spiridon Louis gajnis la unuan olimpikan maratonon fariĝante nacia heroo de Grekio
- 1909: Pola inventisto Kazimierz Prószyński patentis en Francio aeroskopon, la unuan manan filmilon, funkciigatan per aerpremo
- 1912: Vaporŝipo Titanic fornavigaciante de Southampton preskaŭ akcidentis kun ŝipo New York; parto de pasaĝeroj konsiderinte tion malbona omeno venontan tagon elŝipiĝis en Queenstown (Irlando)
- 1915: En urbodomo de svisa Laŭzano oni subskribis dokumentojn pri translokigo tien de Parizo la sidejon de Internacia Olimpika Komitato kaj establo por ĝi arkivan bazon
- 1919: Okupata de germanoj Grodno (de septembro 1915) estis transprenita de pola administrado
- 1919: La meksika revoluciulo Emiliano Zapata allogita de la prezidanto Venustiano Carranza al ties bieno estis mortpafita de trupanoj. Lia kadavro estis ekspoziciita en Cuautla antaŭ la entombigo.
- 1921: Pola marŝalo Józef Piłsudski distingis urbon Płock per Batal-Kruco pro heroa defendo dum pola-bolŝevika milito
- 1925: Caricin estis alinomita al Stalingrado
- 1925: Francis Scott Key Fitzgerald eldonis usonan romanon La Grandioza Gatsby
- 1932: Paul von Hindenburg refoje iĝis prezidento de Germanio
- 1933: Post Franz von Papen ĉefministro de Prusio (kiel poste montriĝis – la lasta) iĝis Hermann Göring
- 1938: Édouard Daladier iĝis ĉefministro de Francio
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Gestapo deportis de distriktoj Rypin kaj Lipno ĉ. 200 polajn katolikajn pastrojn al koncentrejoj en Stutthhoff (ene de Libera Urbo Dancigo) kaj Sachsenhausen; germanoj pafmortigis en Lublin 10 personojn; al koncentrejo Ravensbrück alvenis transporto kun 57 polinojn; de oficira militkaptitejo Hohenstein fuĝis 10 poloj (oni kaptis ĉiujn)
- Islando rompis union kun Danio post ĝia anekso fare de Germanio; Taktika venko de brita ŝiparo en la unua mara batalo apud Narvik
- 1941: Germana polico pafmortigis en Skrzyszów 12 personojn
- Sendependa ŝtato Kroatio proklamis sendependecon
- 1942: Germana polico transportis 13 polinojn de malliberejo en Tomaszów Mazowiecki al koncentrejo Ravensbrück; germanaj regopovoj de Poznań denove konstatis, ke falo de laborproduktiveco de poloj rezultas de malgranda livero de nutraĵo kaj vestoj kaj krome de konscia sabotado
- 1943: Sabotad-flankataka taĉmento de Pola Enlanda Armeo okazigis bomban atencon en ĉefa stacidomo en Berlino - 14 personoj pereis kaj 60 vundiĝis; profesoro de Libera Pola Universitato Jan Hipolit sinmortigis en malliberejo de gestapo
- 1944: Rudolf Vrba kaj Alfred Wetzler sukcese eskapis de germana koncentrejo Aŭŝvico al Slovakio, de kie ilia raporto pri la restado estis laŭtigita en Okcidento; germanaj soldatoj kaj ĝendarmoj pafekzekutis en Ciszewo 20 personojn; germanaj regopovoj establis en Nazia Germanio novan koncentrejon en Leonberg, al kiu ĉi tage direktis grupon de 398 malliberulojn, en tio 74 polojn - ĉiuj laboris pri produktado de aviadiloj; partizanoj atakis Tendaron de Konstrua Servo en Lublin akirante 7 fusilojn
- Ruĝa Armeo liberigis Odesa
- 1945: Prezidento Franklin D. Roosevelt turnis sin al ĉefministro Winston Churchill kun alvoko, ke li nenion publike deklaru pri Pollando; urbestraro de Rawicz transdonis al lokaj monaĥinoj 39 polajn infanojn, malliberigitajn de germanaj regopovoj en Wąsocz (distrikto Konecki); en gazetaro aperis informo, de Demokrata Komitato en Toronto kolektis 50 mil dolarojn por kuraca helpo por Pollando
- Ĉirkaŭ 900 personoj pereis rezulte de alianca bombaviadila atako al Plauen en Saksio
- 1947: Oksfordo: fondokongreso de Liberala Internacio komenciĝis
- 1953: Sveda politikisto Dag Hammarskjöld iĝis Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj
- 1957: Post solvo de la Sueza krizo komenciĝis akva transporto tra la Sueza kanalo
- 1970: Brita rokgrupo The Beatles malfondiĝis
- 1971: Kadre de tablotenisa diplomatio al Ĉinio alvenis usona skipo de tiu ĉi sporto
- 1972: Subskribo de Konvencio pri Biologiaj Armiloj
- 1972: Rezulte de tertremo en suda Irano pereis pli ol 5 mil personoj
- 1973: Pakistano akiris sian konstitucion (laŭ aliaj fontoj la 14-an de aŭgusto).
- 1977: 35 personoj pereis en akcidento de kolombia aviadilo DC-3 apud Bogoto
- 1979: Rezulte de uganda-tanzania milito kapitulacis uganda ĉefurbo Kampalo. Faligita prezidento Idi Amin fuĝis al Libio.
- 1991: Produktado de aŭtomobiloj Wartburg finiĝis
- 1992: Azera armeo masakris 145 armenojn en vilaĝo Maraghar en Montara Karabaĥo
- 1999: Pollando: en Lodzo oni malkovris la benkon de Julian Tuwim
- 2000: En ĉefurbo de Gambio Banĵulo sekurecaj sevoj pripafis studentan manifestacion mortigante 14 personojn
- 2003: Air France kaj British Airways anoncis retirigon de flugo aviadilojn Konkordo ĝis fino de la jaro
- 2007: La unuaj verdiktoj pri la Masakro de Srebrenico
- 2010: Registara aviadilo TU-154M kun membroj de la pola ŝtata delegitaro por celebrado de la 70-a datreveno de soveta krimo en Katin akcidentis dum alterigado en Smolensk - mortis ĉiuj 96 personoj kune kun prezidento de Pollando Lech Kaczyński, lia edzino Maria Kaczyńska kaj prezidento en ekzilo Ryszard Kaczorowski. Oni anoncis nacian funebron. Hipotezon pri atenco esploras parlamenta grupo gvidata de Antoni Macierewicz.
- 2010: Dum politika protestado en Tajlando pereis 25 personoj
- 2011: En Peruo okazis prezidenta baloto, kiun en la unua etapo kungajnis Ollanta Humala; en la dua iĝis prezidento
Naskiĝoj
- 1480: Filiberto la 2-a de Savojo, Duko de Savojo (m. 1504)
- 1512: Jakobo la 5-a, reĝo de Skotlando (m. 1542)
- 1583: Hugo Grotius, nederlanda filozofo, juristo, diplomato (m. 1645)
- 1713: John Whitehurst, angla horloĝisto kaj sciencisto (m. 1788)
- 1755: Samuel Hahnemann, kuracisto kaj iniciatinto de homeopatio (m. 1843)
- 1756: Giacomo Antonio Perti, itala komponisto (m. 1756)
- 1778: William Hazlitt, angla verkisto (m. 1830)
- 1826: Konstanty Borzęcki, pola soldato, turka nacia heroo, generalo kaj verkisto (m. 1876)
- 1847: Joseph Pulitzer, usona ĵurnalisto kaj eldonisto hungardevena (m. 1911)
- 1861: Elek Hints hungara kuracisto (m. 1919)
- 1964: György Bernády, hungara/rumania hungara politkisto (m. 1938)
- 1864: Eugen d'Albert, germana komponisto kaj pianisto (m. 1932)
- 1864: Michael Mayr, aŭstra historiisto kaj politikisto
- 1873: Kyösti Kallio, ĉefministro kaj prezidento de Finnlando (m. 1940)
- 1877: Alfred Kubin, aŭstra artisto
- 1878: Eduard Štorch, ĉeĥa arkeologo (m. 1956)
- 1881: István Kováts, hungara fotisto (m. 1942)
- 1885: Domokos Olajos, hungara redaktoro, politikisto (?)
- 1905: Elemér Jancsó, hungara literaturhistoriisto, universitata profesoro (m. 1971)
- 1913: Stefan Heym, germana verkisto (m. 2001)
- 1924: Ilona Borsai, hungara muzikhistoriistino (m. 1982)
- 1925: András Ádám, hungara pentristo (m. 1985)
- 1926: Attila Demjén, hungara pentristo (m. 1973)
- 1929: Adolf Burkhardt, germana luterana pastro, esperantisto (m. 2004)
- 1929: Max von Sydow, sveda aktoro
- 1932: Omar Sharif, egipta aktoro
- 1934: Zsolt Durkó, hungara komponisto (m. 1997)
- 1937: Bella Aĥmadulina, rusa poetino, novelistino kaj tradukistino (m. 2010)
- 1939: Claudio Magris, itala verkisto kaj tradukisto
- 1941: János Szász-Fejér, hungara biologo rumandevena
- 1946: Éva Kovács, rumania hungara aktorino
- 1951: Steven Seagal, usona aktoro
- 1972: Emőke Sántha, rumania hungara redaktorino, etnografino
- 1973: Kinga Choszcz, pola vojaĝistino (m. 2006)
- 1975: Dénes Tamás, rumania hungara sociologo, eseisto
- 1979: Sophie Ellis-Bextor, angla kantistino kaj kantaŭtorino
- 1984: Mandy Moore, usona kantistino kaj aktorino
Mortoj
- 879: Ludoviko la 2-a, reĝo de Frankio (n. 846)
- 1533: Frederiko la 1-a, eĝo de Danio-Norvegio (n. 1471)
- 1575: Anna Bijns, flandra poetino (n. 1493)
- 1576: Péter Károlyi, hungara verkisto (n. 1543)
- 1585: Gregorio la 13-a, papo (n. 1502)
- 1635: Helena Snakenborg, favoratino de Elizabeto la 1-a (Anglio) (n. ĉ. 1549)
- 1640: Agostino Agazzari, itala komponisto (m. 1578)
- 1806: Horatio Gates, usona generalo (n. 1727)
- 1813: Joseph-Louis de Lagrange, franca matematikisto kaj astronomo italdevena (n. 1736)
- 1876: Alexander Turney Stewart, usona vendeja magnato (n. 1803)
- 1892: János Paget, hungara bienulo, anglalingva verkisto (n. 1808)
- 1882: Dante Gabriel Rossetti, brita poeto, pentristo (n. 1828)
- 1904: Isabel la 2-a, reĝono de Hispanio (n. 1830)
- 1909: Algernon Charles Swinburne, angla poeto (n. 1837)
- 1911: Mikalojus Konstantinas Čiurlionis, litova komponisto kaj pentristo (n. 1875)
- 1919: Emiliano Zapata, meksika revoluciulo (n. 1879)
- 1931: Ĝibran Ĥalil Ĝibran, libana poeto kaj artisto (n. 1883)
- 1939: Alfredo Panzini, itala verkisto (n. 1863)
- 1949: Lajos Nagy, hungara eklezia verkisto (n. 1884)
- 1954: Auguste Lumière, franca pioniro de kino (n. 1862)
- 1955: Pierre Teilhard de Chardin, franca jezuito, filozofo, paleontologo (n. 1881)
- 1962: Stuart Sutcliffe, brita pentristo, originala basisto por The Beatles (n. 1940)
- 1962: Michael Curtiz, hungara filmreĝisoro (n. 1866)
- 1966: Evelyn Waugh, angla verkisto (n. 1903)
- 1974: Géza Inczefi, hungara lingvisto (n. 1906)
- 1979: Nino Rota, itala komponisto (n. 1911)
- 1982: Lajos Puskás, rumania hungara historiisto (n. 1901)
- 1995: Morarji Desai, barata ĉefministro (n.1896)
- 2004: Jacek Kaczmarski, pola poeto kaj kantisto, bardo de Solidareco (n. 1957)
- 2007: György Méhes, hungara verkisto (n. 1916)
- 2010: Viktimoj de la kraŝo de pola aviadilo Tu-154M en Smolensk (pereis 96 homoj)
- Andrzej Błasik, armea generalo (n. 1962)
- Franciszek Gągor, ĉefo de la Ĝenerala Stabo de Pola Militistaro (n. 1051)
- Grażyna Gęsicka, sociologino kaj deputito al Sejmo (n. 1951)
- Paweł Janeczek, ĉefo de Protekto-Oficejo de Registaro (n. 1973)
- Maria Kaczyńska, la unua damo de Pollando, edzino de prezidento Lech Kaczyński (n. 1943)
- Lech Kaczyński, prezidento de Pollando (n. 1949)
- Ryszard Kaczorowski, la lasta prezidento de ekzila registaro (n. 1919)
- Mariusz Kazana, ŝtata oficisto kaj diplomato (n. 1960)
- Janusz Kochanowski, ombudsmano (n. 1940)
- Stanisław Komornicki, brigada generalo, soldato de Pola Enlanda Armeo, historiisto pri militistaro (n. 1924)
- Zdzisław Król, pastro-mitrulo, kapelano de Varsovia Katina Familio (n. 1935)
- Janusz Kurtyka, historiisto, prezidanto de Instituto pri Nacia Memoro (n. 1960)
- Bożena Mamontowicz-Łojek, historiistino kaj teatrologo (n. 1937)
- Barbara Maciejczyk, stevardino (n. 1981)
- Stefan Melak, prezidanto de Komitato de Katin (n. 1946)
- Stanisław Mikke, pola juĝisto de Ŝtata Tribunalo, verkisto, ĉefredaktoro de monatrevuo Palestra (n. 1947)
- Miron, brigada generalo, ortodoksisma ĉefepiskopo (n. 1957)
- Izabela Jaruga-Nowacka, politikistino kaj feministino (n. 1950)
- Katarzyna Piskorska, artistino-skulptistino (n. 1937)
- Arkadiusz Protasiuk, aviadisto, kapitano (n. 1974)
- Andrzej Przewoźnik, historiisto (n. 1963)
- Andrzej Sariusz-Skąpski, prezidanto de Federacio de Katinaj Familioj (n. 1937)
- Władysław Stasiak, ŝtatulo kaj aŭtonomia oficisto (n. 1966)
- Jerzy Szmajdziński, politikisto (n. 1952)
- Anna Walentynowicz, la patrino de sendependiga movado Solidareco (n. 1929)
- 2013: Aĥsarbek Galazov, prezidento de Nord-Osetio (n. 1929)
Specialaj tagoj kaj festoj
Tagoj de semajno
La 10-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.