10-a de januaro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
januaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 10-a de januaro estas la 10-a tago de la jaro laŭ la Gregoria kalendaro. 355 tagoj restas (356 en superjaroj).
Je la 10-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- -49: Julio Cezaro transiris Rubikonon, per kio igis internan militon
- 236: Fabiano iĝis papo
- 976: Basileios la 2-a Bulgaroktonos iĝis bizanca imperiestro
- 1072: Normandoj konkeris, okupatan de araboj, Palermon
- 1430: Duko de Burgonjo Filipo la 3-a fondis en Bruĝo Ordenon de la Ora Lanfloko
- 1475: Moldavuja princo Stefano la 3-a venkis turkojn en la batalo de Vaslui
- 1569: Pollando: en la kastelo de Lublin komenciĝis kunsidoj de Sejmo kondukantaj al subskribo de la Lublina Unio
- 1654: Rusio deklaris militon kontraŭ la Respubliko de Ambaŭ Nacioj; preteksto estis ribelo de Bohdan Ĥmelnickij
- 1684: Proprietulo de la unua en Vieno kafejo, pola komercisto Jerzy Franciszek Kulczycki, estis nomumita imperiestra tradukisto de la turka lingvo
- 1776: Angla verkisto Thomas Paine publikigis politikan pamfleton, en kiu sin deklaris por kreo de Usono
- 1863: Metroo de Londono ekfunkciis kiel la unua en la mondo
- 1870: John D. Rockefeller fondis la firmaon Standard Oil
- 1889: Ebur-Bordo iĝis protektorato de Francio
- 1901: Teksaso: en Beaumont oni malkovris multe da nafto
- 1904: Usona astronomo Raymond Smith Dugan malkovris asteroidon Briksio kaj la germana Max Wolf - Helgo
- 1920: Traktato de Versajlo ekfunkciis
- 1920: Statuto de la Ligo de Nacioj ekvalidis
- 1923: Litova armeo eniris al Memel-regiono, administrata de Ligo de Nacioj
- 1927: Premiero de la filmo Metropolis
- 1938: Pola kantisto Jan Kiepura unuafoje enpaŝis scenejon de Metropola Operejo en Novjorko
- Dua mondmilito en Pollando:
- 1940: Kampanjo "Intelektularo": germana Selbstschutz faris lastan amasan ekzekuton en arbaro apud Toruń, kie ekde la 28-a de oktobro 1939 oni murdis 600-1200 reprezentantojn de pola intelektularo kune kun ekonomiaj kaj politikaj elitoj de la urbo kaj ĉirkaŭaĵoj; Aranĝo T4: germanoj murdis en Gniezno 9 polojn, kiuj sin kuracis en loka psikiatria malsanulejo; SS pafmortigis en koncentrejo polan profesoron pri fiziologio de besto-nutrado; en Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento militservis 31 409 personojn
- 1941: Al germana koncentrejo Aŭŝvico alvenis transporto de 271 malliberuloj de Krakovo kaj Tarnów
- 1942: En Varsovio aperis konspira satira revuo "Chochoł"
- 1943: Germanaj policaj taĉmentoj pafekzekutis en Ostrowiec Świętokrzyski ĉ. 300 kaj en Basznia Dolna apud Lubaczów 79 judojn, krome policanoj mortigis 44 polojn en du aliaj lokoj kaj arestis 30 personojn pro mortigo de ĝendarmo flanke de kontrabandisto; en distrikto Krakowski germanaj okupantoj sciigis ke provizora juĝo mortpunis 6 polojn pro sekreta buĉado
- Batalo ĉe Stalingrado: Ruĝa Armeo komencis decidan atakon al ĉirkaŭita germana armeo
- 1944: Komandanto de la areo de Lvovo ordonis "neniukaze, eĉ en la plej malfacila, permesi okupadon de Lvovo fare de ukrainoj": germana polico murdis en Szczeka (distrikto Staszowski) 7 personojn; gestapo de Vroclavo transportis 10 polojn al koncentrejo Gross-Rosen; rezista movado eksplodigis fervojan trakon inter Kalisz kaj Lodzo; germanaj regopovoj altigis aĝlimon por polaj trudlaboristoj en Nazia Germanio - por polinoj ĝis 25 kaj por poloj ĝis 28 jaroj
- 1945: Germanaj regopovoj decidis forigi de Rogoźno polon kun la familio pro kontaktado en la urbo kun familanoj de germana nacieco; en koncentrejo Bergen-Belsen ĉi tage estis 336 poloj
- 1946: Londono: malfermo de la unua kunsido de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj kun partopreno de 51 membroŝtatoj
- 1969: Svedio kiel la unua okcidenteŭropa ŝtato agnoskis Nordan Vjetnamion
- 1979: Kamboĝo ŝanĝis nomon al Popola Kampuĉea Respubliko
- 1981: Intercivitana Milito de Salvadoro: ofensivo de parizanoj el FMLN komenciĝis
- 1982: Milita stato en Pollando: oni restarigis telefonan interligitecon en urboj
- 1984: Post 117 jaroj Usono denove fiksis diplomatiajn rilatojn kun Apostola Seĝo
- 1985: Daniel Ortega iĝis la unua prezidento de Nikaragvo
- 1989: Evakuo de kuba armeo de Angolo komenciĝis
- 1989: Malfondita de komunistoj pola pionira organizaĵo pri korpa edukado kaj sporto Pola Gimnastika Asocio "Sokół" (Falko) denove ekfunkciis
- 1990: Ĉina registaro nuligis krizostaton enkondukitan maje 1989
- 1990: Testoflugo de la usona aviadilo McDonnell Douglas MD-11
- 1991: Ĉefministrino de Litovio Kazimiera Prunskienė demisiis
- 2000: America Online aĉetis Time Warner
- 2006: Airbus A380 dum testado transflugis la Atlantikan Oceanon
- 2007: Kerim Mesimov iĝis ĉefministro de Kazaĥio
- 2008: 19 personoj pereis, en tio 16 policanoj, dum memmortiga bombatenco en pakistana urbo Lahore
Naskiĝoj
- 1480: Margareto de Aŭstrio, arkidukino de Aŭstrio (m. 1530)
- 1493: Miklós Oláh, hungara historiisto kaj poeto valaĥi-devena (m. 1568)
- 1573: Simon Marius, germana astronomo (m. 1624)
- 1745: Isaac Titsingh, nederlanda kirurgo, komercisto kaj ambasadoro (m. 1812)
- 1797: Annette von Droste-Hülshoff, germana verkistino (m. 1848)
- 1823: Antal Ligeti, hungara pentristo (m. 1890)
- 1834: Vince Melka, hungara pentristo (m. 1911)
- 1865: László Gopcsa, hungara armenologo, stenografo (m. 1933)
- 1865: Karl Florenz, germana japanologo
- 1868: Miklós Betegh, hungara politikisto, memuaristo (m. 1945)
- 1869: Grigorij Rasputin, rusa monaĥo (m. 1916)
- 1875: Ferenc Martos, hungara verkisto (m. 1938)
- 1880: Manuel Azaña, prezidento de la Dua Hispana Respubliko (m. 1940)
- 1882: Eugène Joseph Delporte, belga astronomo (m. 1955)
- 1883: Aleksej Nikolajeviĉ Tolstoj, rusa verkisto kaj mistikulo (m. 1945)
- 1892: Melchior Wańkowicz, pola verkisto, ĵurnalisto, raportisto kaj publicisto (m. 1974)
- 1893: Vicente Huidobro, ĉilia poeto (m. 1948)
- 1897: Lajos Pánczél, hungara ĵurnalisto (m. 1971)
- 1905: Paul Henreid, usona aktoro kaj reĝisoro aŭstradevena (m. 1992)
- 1913: Gustáv Husák, ĉeĥoslovaka prezidento 1975-1989 (m. 1991)
- 1915: Borbála Adonyi, hungara porinfana verkistino (m. ?)
- 1919: István Fényi, hungara poeto, tradukisto (m. 1994)
- 1924: Max Roach, usona komponisto (m. 2007)
- 1925: Judit Winkler, rumania hungara historiistino, numismatikistino (m. 1985)
- 1931: Irén Fodor, rumania hungara redaktorino
- 1933: Jacques Tuinder, nederlanda sociala helpisto, esperantisto
- 1934: Leonid Kravĉuk, prezidento de Ukrainio
- 1938: Donald Knuth, usona pioniro de komputado, kreinto de la sistemo de kompostado - TeX
- 1939: László Ipó, rumania hungara geologo
- 1945: Gunther von Hagens, germana anatomo
- 1945: Izolda Macskássy, hungara pentristino
- 1945: Rod Stewart, brita kantisto kaj komponisto
- 1956: Antonio Muñoz Molina, hispana verkisto
- 1960: Brian Cowen, ĉefministro de Irlando
- 1966: Edith González, meksika aktorino
- 1974: Ottó Bodó A., rumania hungara dramaturgo, teatrokritikisto
- 1980: Sarah Shahi, usona aktorino
- 1982: Eszter Túros, rumania hungara arthistoriistino
Mortoj
- 681: Agatono, papo, sanktulo, grekdevena siciliano
- 1055: Břetislav la 1-a, duko de Bohemio (n. inter 1002 kaj 1005)
- 1276: Gregorio la 10-a, papo (n. ĉ. 1210)
- 1321: Maria de Brabanto, reĝino de Francio (n. 1254)
- 1658: István Bethlen, duko de Transilvanio (n. ĉ. 1580)
- 1703: Johannes Georgius Graevius, nederlanda germandevena historiisto, juristo kaj klasika filologo (n. 1632)
- 1754: Edward Cave, brita presisto, eldonisto, ĵurnalisto (n. 1691)
- 1778: Linnaeus (Carl von Linné), sveda kuracisto, botanikisto, kaj zoologo, kreinto de la sistemo de biologia klasado (n. 1707)
- 1794: Georg Forster, pola-germana natursciencisto skotdevena, etnologo, vojaĝisto kaj verkisto (n. 1754)
- 1824: Viktoro Emanuelo la 1-a de Savojo, reĝo de Sardio kaj duko de Savojo (n. 1759)
- 1862: Samuel Colt, usona armilfabrikisto, inventinto de revolvero (n. 1814)
- 1909: György Joannovics, hungara politikisto, lingvisto (n. 1821)
- 1917: Viktor Madarász, hungara pentristo (n. 1840)
- 1917: Buffalo Bill, usona ĉasisto, heroo de Sovaĝa Okcidento (n. 1846)
- 1932: Robert Sterl, germana impresionisma pentristo (n. 1867)
- 1934: Marinus van der Lubbe, nederlanda komunisto, ekzekutita (n. 1909)
- 1933: Ödön Kacziány, hungara pentristo (n. 1852)
- 1935: Miklós Putnoky, hungara lingvisto (n. 1852)
- 1941: Joe Penner, usona komediisto kaj vodevilisto (n. 1904)
- 1946: Timotheus Trefán P., rumania hungara eklezia verkisto (n. 1880)
- 1947: Verda Majo (pseŭdonimo de Hasegawa Teru), japan-devena ĉina esperantistino (n. 1912)
- 1950: Jaroslav Kvapil, ĉeĥa reĝisoro, dramaturgo kaj verkisto (n. 1868)
- 1951: Sinclair Lewis, usona nobelpremiita verkisto (n. 1885)
- 1957: Gabriela Mistral, ĉilia nobelpremiita poetino (n. 1889)
- 1961: Dashiell Hammett, usona verkisto (n. 1894)
- 1973: László Földes, rumania hungara redaktoro, literaturkritikisto (n. 1922)
- 1979: Béla Gözsy, hungara-kanadana farmaciisto (n. 1903)
- 1983: Ilona Vén, rumania hungara lingvistino (n. 1895)
- 1984: Souvanna Phouma, princo kaj ĉefministro de Laoso (n. 1901)
- 1986: Jaroslav Seifert, ĉeĥa nobelpremiita poeto (n. 1901)
- 1997: István Molnár, rumania hungara muzeologo, etnografo, lokhistoriisto (n. 1910)
- 2004: Katalin Kemény, hungara arthistoriistino, verkistino (n. 1909)
- 2007: Carlo Ponti, itala filmproduktoro (n. 1912)
- 2010: Mano Solo, franca kanzonisto (n. 1963)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romkatolika Eklezio:
- Gregorio la 10-a, papo
- Gregorio de Nyssa, greka kristana filozofo kaj mistikulo
Tagoj de semajno
La 10-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Merkredo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099.