10 Higio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Higio
Asteroido
Oficiala nomo 10 Hygiea
Historio
Malkovrinto Annibale de Gasparis
Dato de malkovro
Loko de malkovro
12-a de aprilo 1849
Napolo
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
469,58 ×106 km (3,139 AU)
414,38 ×106 km (2,77 AU)
524,63 ×106 km (3,507 AU)
Discentreco 0,117
Meza anomaliangulo 197,96°
Klinangulo 3,842°
Periodo 2 031,815 t (5,56 j)
Meza cirkulrapido 16,76 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
283,45°
Argum. de periapsido 313,19°
Fizikaj ecoj
Dimensioj
530 × 407 × 370 km[1]
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
8,85 ×1019 kg [1]
(2 120 ± 110) kg/m3[1]
~ 0,091 m/s2
~ 0,21 km/s
Rotacia periodo 1,151 t (27,623h h)
Aksa kliniteco ~ 60°
Surfaca temperaturo
- Minimuma
- Maksimuma

164 K
247 K (-26 °C)
Geometria albedo 0,0717
Observaj ecoj
Spektroklaso C
Videbla magnitudo
- Minimuma
- Maksimuma

11,97
9
Absoluta magnitudo 5,43
Angula diametro
- Minimuma
- Maksimuma

0,133"
0,318"
v  d  r
Information icon.svg

10 Higio estas la kvara plej granda asteroido de la asteroida zono (post 1 Cereso, 4 Vesto kaj 2 Palaso) kun granda dimensio de 530 km kaj maso de ĉirkaŭ 2,9% el tiu de tiu zono, sed ĝia malheleco igas ĝin malfacile videbla.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Higio estis malkovrita far de la itala astronomo Annibale de Gasparis la 12-an de aprilo 1849. Ernesto Capocci, direktoro de la observatorio de Napolo unue nomis ĝin "Igea Borbonica" (la Higio de Burbono, reĝa familio de la Reĝlando de la du Sicilioj kie troviĝis Napolo). En 1852, John Russell Hind skribis ke "Higio estas internacia termino, kaj la neutilan apendaĵon Borbonica oni forlasu". La nomo venas de Higia, filino de Asklepio, helena diino de la sano (kies nomo donis ankaŭ la vorton "higienon").

Kiel la "grandaj" planedoj, la unue-trovataj asteroidoj ricevis astronomian simbolon. Tiu de Higio estas Serpento volvita ĉirkaŭ bastono.

Higia familio[redakti | redakti fonton]

Higio estas plej granda ano de la Higia familio, ĝi entenas 90% el la maso de tiu asteroida familio. Du aliaj mezgrandaj anoj estas 333 Badenio kaj 538 Frideriko. La cetero estas objektoj de malpli de 30 km.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

La surfaco de Higio komponiĝas de karbonata materialo similas al la ĥondritoj. Ĝi etas plej granda ano de la klaso de C-tipaj asteroidoj, kiu plej abundas en la ekstera parto de la ĉefa asteroida zono.

Ĝia denso estas relative malgranda, kaj proksimiĝas de tiu de la glaciaj naturaj satelitoj de Jupitero kaj de Saturno

La analizo de ĝia luma kurbo estis malfacila pro ĝia malrapida rotacio (22 horoj kaj 37 minutoj, kiam la rotaci-periodo de la ordinara grandaj asteroidoj estas inter 6 kaj 12 horoj). Ĝi lasas pensi ke Higio havus retrogradan rotacion[2], en ambaŭ okazoj, la (absoluta) kliniteco estus proksima de 60°.

La kosmoteleskopo Hubble kapablis vidigi la neregulan formon de Higio[3], sed nenia luno estis trovita.

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Recent Asteroid Mass Determinations maintained by Jim Baer last updated 27 December 2009
    (Recentaj determinoj de asteroidaj masoj tenitaj de Jim Baer ĝisdata 27-a de Decembro 2009)
    (angle)
  2. 10 Hygiea: ISO Infrared Observations (Infraruĝa observo de 10 Higio) (angle)
  3. Imaging Observations of Asteroids with Hubble Space Telescope (Bildigaj observoij de asteroidoj per kosmoteleskopo Hubble) (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Listo de asteroidoj (1 - 1000) Poste:
9 Metiso 10 Higio 11 Partenopo