10 Higia
Higio | |
Asteroido | |
astronomia simbolo
| |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 10 Hygiea |
Aliaj nomoj | A900 GA, A849 GA, 1900 GA vd |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Higia vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Annibale de Gasparis |
Dato de malkovro | 12-a de aprilo 1849 |
Loko de malkovro | Napolo |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
469,58 ×106 km (3,139 AU) 414,38 ×106 km (2,77 AU) 524,63 ×106 km (3,507 AU) |
Discentreco | 0,117 |
Meza anomaliangulo | 197,96° |
Klinangulo | 3,842° |
Periodo | 2 031,815 t (5,56 j) |
Meza cirkulrapido | 16,76 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
283,45° |
Argum. de periapsido | 313,19° |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
530 × 407 × 370 km[1] 407,12 km vd |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
8,85 ×1019 kg [1] (2 120 ± 110) kg/m3[1] ~ 0,091 m/s2 ~ 0,21 km/s |
Rotacia periodo | 1,151 t (27,623h h) |
Aksa kliniteco | ~ 60° |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo - Minimuma - Maksimuma |
164 K 247 K (-26 °C) |
Geometria albedo | 0,0717 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | C |
Absoluta magnitudo | 5,43 |
Videbla magnitudo - Minimuma - Maksimuma |
11,97 9 |
Angula diametro - Minimuma - Maksimuma |
0,133" 0,318" |
10 Higio estas la kvara plej granda asteroido de la asteroida zono (post 1 Cereso, 4 Vesto kaj 2 Palaso) kun granda dimensio de 530 km kaj maso de ĉirkaŭ 2,9% el tiu de tiu zono, sed ĝia malheleco igas ĝin malfacile videbla.
Malkovro
Higio estis malkovrita far de la itala astronomo Annibale de Gasparis la 12-an de aprilo 1849. Ernesto Capocci, direktoro de la observatorio de Napolo unue nomis ĝin "Igea Borbonica" (la Higio de Burbono, reĝa familio de la Reĝlando de la du Sicilioj kie troviĝis Napolo). En 1852, John Russell Hind skribis ke "Higio estas internacia termino, kaj la neutilan apendaĵon Borbonica oni forlasu". La nomo venas de Higia, filino de Asklepio, helena diino de la sano (kies nomo donis ankaŭ la vorton "higienon").
Kiel la "grandaj" planedoj, la unue-trovataj asteroidoj ricevis astronomian simbolon. Tiu de Higio estas .
Higia familio
Higio estas plej granda ano de la Higia familio, ĝi entenas 90% el la maso de tiu asteroida familio. Du aliaj mezgrandaj anoj estas 333 Badenio kaj 538 Frideriko. La cetero estas objektoj de malpli de 30 km.
Ecoj
La surfaco de Higio komponiĝas de karbonata materialo similas al la ĥondritoj. Ĝi etas plej granda ano de la klaso de C-tipaj asteroidoj, kiu plej abundas en la ekstera parto de la ĉefa asteroida zono.
Ĝia denso estas relative malgranda, kaj proksimiĝas de tiu de la glaciaj naturaj satelitoj de Jupitero kaj de Saturno
La analizo de ĝia luma kurbo estis malfacila pro ĝia malrapida rotacio (22 horoj kaj 37 minutoj, kiam la rotaci-periodo de la ordinara grandaj asteroidoj estas inter 6 kaj 12 horoj). Ĝi lasas pensi ke Higio havus retrogradan rotacion[2], en ambaŭ okazoj, la (absoluta) kliniteco estus proksima de 60°.
La kosmoteleskopo Hubble kapablis vidigi la neregulan formon de Higio[3], sed nenia luno estis trovita.
Noto kaj referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Recent Asteroid Mass Determinations maintained by Jim Baer last updated 27 December 2009
(Recentaj determinoj de asteroidaj masoj tenitaj de Jim Baer ĝisdata 27-a de Decembro 2009) (angle) - ↑ 10 Hygiea: ISO Infrared Observations (Infraruĝa observo de 10 Higio) (angle)
- ↑ Imaging Observations of Asteroids with Hubble Space Telescope (Bildigaj observoij de asteroidoj per kosmoteleskopo Hubble) (angle)
Eksteraj ligiloj
- angle Slipo de 10 Hygiea (de IAU Minor Planet Center)
- angle JPL Small-Body Database Browser: 10 Hygiea : Parametroj kaj simulado de orbito (Java necesa)
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1 - 1000) | Poste: |
---|---|---|
9 Metiso | 10 Higio | 11 Partenopo |