11-a de junio
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
junio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 11-a de junio estas la 162-a tago de la jaro (la 163-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 203 tagoj restas.
Je la 11-a de junio okazis, interalie:
Eventoj
- 1254: Nederlando: Alkmaar iĝis urbo
- 1429: Centjara milito: komenciĝis la batalo de Jargeau
- 1488: Jakobo la 4-a, iĝis reĝo de Skotlando
- 1509: Nupto de la angla reĝo Henriko la 8-a kun Katerino de Aragono
- 1557: Sebastiano la 1-a, iĝis reĝo de Portugalio
- 1661: En ĉefurbo de Venezuelo Karakaso dum tertremo pereis ĉ. 200 personoj
- 1727: Georgo la 2-a iĝis reĝo de Britio
- 1770: Angla navigisto James Cook atingis Grandan barilrifon
- 1775: Ludoviko la 16-a kroniĝis kiel reĝo de Francio
- 1798: Napoleona armeo konkeris Malton
- 1865: Milito de la Trilanda Alianco: venko de brazila ŝiparo super la paragvaja en batalo de Riachuelo sur rivero Parana
- 1900: Boksera ribelo: detruo de konstruaĵoj de la misio de Rusa Ortodoksa Eklezio en Pekino
- 1901: Nov-Zelando aneksis Kukinsulojn
- 1935: Franca pasaĝera ŝipo SS Normandie gajnis Bluan vimplon
- 1937: Granda Teroro: laŭ ordono de Josif Stalin oni mortkondamnis sovetan marŝalon Miĥail Tuĥaĉevskij kaj sep oficirojn akuzitajn pri perfido kaj spionado; post la verdikto estis veturigitaj al Lubjanka kaj samnokte pafmortigitaj.
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Pollando kaj Britio subskribis interkonsenton pri servo de polaj pilotoj en Royal Air Force; germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Raków 75 polojn, alveturigitaj de Piotrków Trybunalski
- Italio bombadis Malton
- 1941: En Varsovio okazis konsiliĝo de germanaj stabaj oficiroj, dum kiu generalo Muller diris, ke en alproksimiĝanta ofensivo sento de justeco devas cedi lokon al militaj bezonoj - temis pri anonco de murdoj sur okupotaj teritorioj de Sovetunio
- 1942: Germana polico pafekzekutis en Zbylitowska Góra (apud Tarnów) ĉ. 800, en Olszanica 132 judojn kaj en Drelów (proksime al Biała Podlaska) - 8 ukrainojn; germanaj entreprenistoj konstatis, ke rezulte de tro malgrandaj porcioj de nutraĵo malaltiĝis produktiveco de polaj ministoj en karbobaseno de Krakovo
- 1943: Heinrich Himmler decidis transformi malliberejon Pawiak en Varsovio al koncentrejo, kio ne estis realiĝinta; Nacisocialisma Germana Laborista Partio eldonis en Varta-Lando konfidencajn direktivojn, kie i.a. substrekis, ke germano estas sinjoro en sia pozicio kaj agado, kaj polo servisto; Himmler ordonis pretigi grandan agadon kontraŭ partizanoj sub kaŝnomo Homlupo
- 1944: Germana armeo kaj polico komencis ofensivon kontraŭ polaj kaj sovetaj partizanoj en arbaroj de Janów Lubelski kaj Stalowa Wola; germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Nieświn (apud Końskie) 25 kaj polico en Kozienice 9 personojn
- 1948: La unua israela araba milito: ekvalidis armistico altrudita de Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj
- 1962: La plej fama fuĝprovo de tri enprizonigitoj de Alcatraz
- 1963: Budhisma monaĥo Thích Quảng Ðức sinbruliĝis en Sajgono en la protesto kontraŭ religiaj reprezalioj flanke de katolika registaro de la prezidento de Suda Vjetnamio Ngô Đình Diệm
- 1980: La 6-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado komenciĝis en Italio
- 1987: Konservisma Partio gajnis parlamentan balotadon en Britio
- 1996: Metroo de Moskvo: en bomba atenco pereis 4 personoj, 12 vundiĝis
- 2004: Kosmosondilo Cassini-Huygens preterpasis proksime al Febo, la luno de Saturno
- 2004: Entombigo de Ronald Reagan; funebran ceremonion partoprenis pli ol 40 ŝtatgvidantojn de la mondo
- 2005: Ministroj pri financoj de la ŝtatoj de grupo G8 interkonsentis nuligi ŝuldojn al 18 plej malriĉaj landoj de la mondo
- 2009: Monda Organizaĵo pri Sano anoncis gripan pandemion (la unua pandemio de gripo post 41 jaroj)
- 2010: La 19-a Futbala Mondpokalo komenciĝis en Sud-Afriko
- 2012: 75 personoj pereis rezulte de tertremo en afgana Provinco Baglan
- 2013: Ĉina skipa misio Senzhou 10 komenciĝis
Naskiĝoj
- 1456: Anne Neville, edzino de Rikardo la 3-a (Anglio) (m. 1485)
- 1561: Luis de Góngora, hispana poeto de ora epoko (m. 1627)
- 1572: Ben Jonson, angla verkisto (m. 1637)
- 1776: John Constable, brita pentristo (m. 1837)
- 1780: Bernhard von Lindenau, germana politikisto kaj artkolektanto
- 1806: János Török, hungara instruisto, martiro de hungara libereco (m. 1854)
- 1832: Jules Vallès, franca ĵurnalisto, verkisto kaj politikisto (m. 1885)
- 1838: Mariano Fortuny, kataluna pentristo kaj grafikisto (m. 1874)
- 1846: Sándor Máté, hungara bibliotekisto (m. 1926)
- 1847: Millicent Fawcett, angla virina balotrajtistino (m. 1929)
- 1857: Antoni Grabowski, pola kemiisto kaj pioniro de Esperanto, tradukisto, poligloto (m. 1921)
- 1864: Richard Strauss, germana komponisto (m. 1949)
- 1871: Stjepan Radić, kroata politikisto (m. 1928)
- 1876: Alfred Kroeber, usona antropologo germandevena (m. 1960)
- 1877: Pierre Dejean, franca esperantisto (m. nekonata)
- 1877: Renée Vivien, brita franclingva poetino (m. 1909)
- 1880: Jeannette Rankin, usona politikistino kaj pacaktivistino (m. 1973)
- 1888: Adamo Zamenhof, pola kuracisto, oficiro kaj esperantisto, ekzekutita (m. 1940)
- 1888: Bartolomeo Vanzetti, itala anarkiisto (m. 1927)
- 1899: Kawabata Yasunari, japana nobelpremiita verkisto (m. 1972)
- 1910: Jacques-Yves Cousteau, franca oceanografisto (m. 1997)
- 1911: Irma Brósz, rumania hungara pentristino (m. 1976)
- 1911: László Ferencz, rumania hungara redaktoro, verkisto (m. ?)
- 1920: Jiří Karen, ĉeĥa poeto, interlingvisto kaj esperantlingva verkisto (m. 2000)
- 1925: William Styron, usona verkisto (m. 2006)
- 1926: Lajos Varga, rumania hungara radio- kaj libroredaktoro (m. 2007)
- 1930: Loránd Horváth, rumania hungara reformita pastro, poeto
- 1933: Gene Wilder, usona aktoro
- 1937: Robin Warren, aŭstrala nobelpremiita kuracisto kaj patologiisto
- 1941: Árpád Muzsnay, rumania hungara ĵurnalisto, studaĵverkisto
- 1942: Mihály Ráday, hungara reĝisoro, kameristo, verkisto
- 1950: Bjarne Stroustrup, dana-usona informadikisto, profesoro
- 1951: Mark Siljander, usona politikisto
- 1952: Bronisław Wildstein, pola ĵurnalisto kaj verkisto
- 1953: José Bové, franca politikisto
- 1955: Duncan I. Steel, brita-aŭstralia astronomo kaj verkisto
- 1959: Hugh Laurie, brita aktoro
- 1965: Manuel Uribe, meksika rekorde peza homo
- 1978: Joshua Jackson, kanada aktoro
- 1986: Shia LaBeouf, usona aktoro
Mortoj
- 1183: Henriko la Juna Reĝo, filo de Henriko la 2-a (Anglio) (n. 1155)
- 1557: Johano la 3-a, reĝo de Portugalio (n. 1502)
- 1605: Fedor Borisoviĉ Godunov, caro de Rusio (n. 1589)
- 1665: Kenelm Digby, angla diplomato kaj sciencisto (n. 1603)
- 1727: Georgo la 1-a, reĝo de Britio kaj Irlando (n. 1660)
- 1738: Caspar Bartholin, la Juna, dana kuracisto kaj anatomiisto (n. 1655)
- 1749: Johann Bernhard Bach (la pli maljuna), germana komponisto (n. 1676)
- 1775: Egidio Romualdo Duni, itala-franca opera komponisto (n. 1708)
- 1847: John Franklin, brita admiralo, esploristo de Arkto (n. 1786)
- 1852: Karl Brjulov, rusa pentristo (n. 1799)
- 1858: Klemens von Metternich, aŭstria politikisto (n. 1773)
- 1881: Károly Hodor, hungara historiisto (n. 1796)
- 1911: James Curtis Hepburn, usona kurcisto, misiisto kaj kreinto de latinigo de la japana lingvo (n. 1815)
- 1936: Robert Ervin Howard, usona verkisto (n. 1906)
- 1963: Thích Quảng Ðức, vjetnama budhana monaĥo, sinbruliĝinto (n. 1897)
- 1968: Kálmán P. Szentmártoni, hungara folkloristo (n. 1879)
- 1970: Aleksandr Kerenskij, rusia politikisto (n. 1881)
- 1971: Sándor Cseresznyés, rumania hungara ĵurnalisto (n. 1909)
- 1973: Béla Jávor, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto (n. 1894)
- 1974: Eurico Gaspar Dutra, prezidento de Brazilo (n. 1883)
- 1979: John Wayne, usona aktoro (n. 1907)
- 1981: Albert Márkos, rumania hungara komponisto (n. 1914)
- 1981: Maria Czapska, pola historiistino pri literaturo (n. 1922)
- 1984: Enrico Berlinguer, itala politikisto (n. 1922)
- 1984: Edith Schranz-Kunovits, rumania hungara scenejdekoraciistino kaj kostumdizajnistino (n. 1922)
- 1987: Frigyes Mojszesz, rumania hungara sporthistoriisto (n. 1931)
- 1988: Giuseppe Saragat, itala politikisto
- 1989: János Gergely, rumania hungara botanikisto (n. 1928)
- 1991: Carl David Anderson, usona fizikisto (n. 1905)
- 2001: Timothy McVeigh, usona bombisto kaj amasmurdisto (n. 1968)
- 2010: András Kós, rumania hungara skulptisto, universitata instruisto (n. 1914)
- 2011: Eliyahu M. Goldratt, israela fizikisto (n. 1948)
- 2012: Héctor Bianciotti, argentina verkisto kaj literatura kritikisto (n. 1930)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romkatolika Kalendaro: Memoro de la sankta apostolo Barnabaso
Tagoj de semajno
La 11-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.