11264 Claudiomaccone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
11264 Claudiomaccone
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 11264 Claudiomaccone
Aliaj nomoj 1979 UC4; 1989 EC10 ;
1991 PD14
Nomita laŭ Claudio Maccone vd
Malkovro
Malkovrinto Nikolaj Ĉerniĥ
Dato de malkovro 16-a de oktobro 1979
Loko de malkovro Nauĉno (Rusio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
385,598 Gm (2,578 AU)
295,461 Gm (1,975 AU)
475,736 Gm (3,180 AU)
Discentreco 0,2338
Meza anomaliangulo 95,665°
Klinangulo 3,524°
Periodo 1511,518 tagoj (4,138 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
11,142°
Argum. de periapsido 57,985°
Terdistanco
- Minimuma

148,237 Gm (0,9909 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro 3,203 ± 0,295
Rotacia periodo 0,1328 tago (3,1872 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,432 ± 0,094
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 14,1
vdr

11264 Claudiomaccone estas tre malgranda, neordinare hela duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 16-an de oktobro 1979 de la rusa astronomo Nikolaj Stepanoviĉ Ĉerniĥ elde la Krimea astrofizika observatorio de Nauĉno, (en tiama Sovetunio, nun en Rusio).

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝia nomo honoras la italan astronomon Claudio Maccone, sciencan esploriston kaj teknikan spertulon ĉe Alenia Spazio en Torino. Li partoprenis en la planado de iuj sciencaj kosmaj misioj kaj prezentis proponon de kosma misio, kiu ekspluatas la pliintensigon de radioondoj estigita per la gravita lenso de la suno.[1]

Satelito[redakti | redakti fonton]

Ĝia satelito estis malkovrita de Yu. N. Krugly, Claudio Maccone, N. M. Gaftonyuk, D. F. Lupishkok, V. G. Shevchenko kaj F. P. Velichko per analizo de ĝia luma kurbo inter la 4-a de novembro kaj la 16-a de decembro 2004 elde la Stacio de Observo de Ĉuguevo kaj elde la Krimea Astrofizika Observatorio, kaj estis anoncita en decembro 2005.

Tiuj ĉi observoj lasis suspekti, ke la asteroido estus de spektra klaso "S" aŭ "Q", kun albedo taksita al 0,2, do kombinata diametro 4,2 km[2] (kvankam postaj mezuroj per NEOWISE donis diametron de 3,2 km por albedo de 0,432).

Laŭ tiu takso, la satelito havas diametron de almenaŭ 1,24 km, tie estas 31 % de tiu de la ĉefa korpo (4 km); ĝi orbitas kun granda duonakso de ĉirkaŭ 6 km kaj orbita periodo de 0,6296 ± 0,0004 tago (15,11 horoj). Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (11001 - 12000)Poste:
11263 Pesonen11264 Claudiomaccone(11265) 1981 EU34