12-a Kolombia Kongreso de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
panoramo de Pereira

La 12-a Kolombia Kongreso de Esperanto okazis la unuan longan semajnfinon de novembro, tio estas la 4-an, 5-an kaj 6-an de novembro 2006, en la altprestiĝa Teknologia Universitato de Pereira [Perejra], Kolombio, kaptante grandan atenton en la universitata medio.

Antaŭ la inaŭguro de la 12ª Kongreso profesoroj Luis Jorge Santos Morales kaj Carlos Castrillon gvidis prelegon pri Esperanto kaj Literaturo dum Kongreso de Profesoroj de Literaturo kiu okazis samtempe ĉe la sama universitato.

Ĉe la universitata radio kaj ĉe la lokaj ĵurnaloj "La Tarde" de Perejra okazis intervjuo por informi pri la Kongreso.

En la dua tago de la kongreso okazis pluraj kaj interesaj eventoj, inter ili prelegoj pri uzado de la reto kaj la lastaj novaĵoj pri Esperanto en ĝi, prezentado de la filmo Gerda Malperis, ludoj, ktp.

Ĉe la enirejo oni trovis librovendejon. Oni vendis librojn pri malsamaj temoj, vortarojn, kursojn, kasedojn, kompaktdiskojn kaj oni ekspoziciis revuojn, turismajn bultenojn, ktp.

Salutis la kongreson esperantistoj el Venezuelo, el Santamarta kaj Ibageo, kolombiaj urboj kiuj ne sukcesis sendi delegitojn al la Kongreso.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]