12-a de februaro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
februaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 |
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 12-a de februaro estas la 43-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 322 tagoj restas (323 en superjaroj).
Je la 12-a de februaro okazis, interalie:
Eventoj
- 881: Papo Johano la 8-a kronigis frankan reĝon Karlo la 3-a la Dika kiel romian imperiestron
- 1049: Leono la 9-a iĝis papo
- 1214: La pola princo Henryk la 1-a Brodaty donis al la urbo Wleń urborajton.
- 1429: Centjara Milito: venko de angloj kontraŭ francoj en t.n. Batalo de la Haringoj apud Orleano
- 1502: Vasco da Gama komencis sian duan ŝipan vojaĝon al Barato
- 1541: Santiago de Chile fondiĝis
- 1554: En Turo de Londono oni ekzekutis laŭ ordono de Maria la 1-a naŭtagan reĝinon Jane Grey
- 1733: Usono: urbo Savannah fondiĝis
- 1742: Karolo la 7-a kroniĝis kiel romia-germana imperiestro
- 1771: Gustavo la 3-a ekreĝis en Svedio
- 1772: Oni malkovris insularon Kergelenoj sur suda Hinda Oceano
- 1814: Napoleonaj Militoj: venko de franca armeo super la prusa-rusa en batalo de Château-Thierry
- 1818: Ĉilio sendependiĝis (de Hispanio)
- 1831: Ekvadoro ekokupis la insularon Galapagoj
- 1891: Itala astronomo Elia Millosevich malkovris asteroidon Jozefino
- 1899: Hispanio vendis al Germanio siajn koloniojn en la Pacifika Oceano - Nord-Marianoj, Palaŭon
- 1912: Respubliko Ĉinio: enkonduko de gregoria kalendaro
- 1912: La lasta ĉina imperiestro Pu Yi abdikis
- 1931: Katolika stacio Radio Vatikana ekfunkciis
- 1938: Adolf Hitler dum renkonto kun aŭstra kanceliero ekpostulis aneksiĝon
- Dua mondmilito en Pollando:
- 1940: Gestapo de Radom pafekzekutis en Blizina ĉ. 300 personojn devenantajn de diversaj lokoj de Kielce-regiono kaj pli ol 500 polojn kaj judojn, plejparte malsanaj kaj maljunaj, en disktrikto Maków Mazowiecki, krome sur juda tombejo en Lublin germana polico murdis 180 judojn; gestapo arestis en Lodzo ĝis tiu ĉi tago ne malpli ol 1073 personojn, kies plimulton pafekzekutis; germanaj regopovoj enkondukis en Krasnik nutraĵajn aĉetrajtigilojn kaj en Krakovo komencis ŝanĝi strat-nomojn al la germanaj; de Szczecin foriris al Ĝenerala Gubernio transporto de 1200 judoj
- 1941: En Rzeszów fondiĝis germana librovendejo; gestapo malfondis en Konin ordenon de franciskanoj kaj fermis ilian preĝejon; germana generalo Erwin Rommel alvenis al Nord-Afriko
- 1942: Gestapo pafmortigis en Dukla 11 judojn; Albert Forster ordnonis konsciigi polojn, kiuj rifuzis en la areo Gdańsk-Okcidenta Prusio subskribi germanan naciecan liston, kion ilin atendos septembre; en Poznań fondiĝis maldekstrula konspira organizaĵo "Młot" (Martelo)
- 1943: En geto de Bjalistoko finiĝis armitaj kunpuŝiĝoj de judoj; germana polico pafmortigis en arbaro en distrikto Piaseczyński 70 virojn; gestapo arestis ĉ. 800 loĝantojn de sileziaj urboj; polico forveturigis de Hamburg 23 judojn al sia koncentrejo Aŭŝvico; Pola Enlanda Armeo sendis al germanoj erarigan sciigon pri elirblokado
- Ruĝa Armeo liberigis Krasnodar kaj Ŝaĥti
- 1944: Germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Piotrków Trybunalski 20 polojn; gestapo en Bjalistoko sendis 63 polojn al koncentrejo Stutthof (ene de Libera Urbo Dancigo); en Kastelo de Lublin estis 2521 malliberuloj; brita ministerio pri informado ĉesis doni paperon por eldonata en Londono pola revuo "Wiadomości" (Sciigoj) ĉar konsideris ĝin "malutila por alianca unueco" (ĝi kritikis Sovetunion)
- Hitler forigis de sia posteno ĉefon de Abwehr admiralon Wilhelm Canaris
- 1945: Ruĝa Armeo okupis polajn urbojn: Czechowice (nun Czechowice-Dziedzice), Drawno kaj Kalisz Pomorski, taĉmentoj de la 1-a Pola Armeo konkeris vilaĝon en distrikto Wałcz; germanaj soldatoj pafmortigis en distrikto Tucholski 10 polojn; britaj regopovoj transdonis al pola registaro en ekzilo parton de komunikaĵo pri la konferenco de Jalto
- 1949: Fondinto de Islama Frataro estis murdita en Kairo fare de registaraj funkciuloj
- 1950: Eŭropa Radio kaj Televido Unio fondiĝis
- 1951: Tehrano: la lasta ŝaĥo de Irano Mohamed Reza Pahlavi edziĝis al 19-aĝa Soraja Esfandijari Baĥtijari
- 1958: Popola Respubliko de Ĉinio: Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio komencis ekbatali kun kvar plagoj: ratoj, muŝoj, moskitoj kaj paseroj
- 1974: Rusia verkisto, historiisto kaj defendanto de homrajtoj Aleksandr Solĵenicin estis arestita kaj venontan tagon ekziligita eksterlanden
- 1982: Fluganta de Varsovio ĝis Vroclavo aviadilo An-24 de Polaj Aviadilaj Linioj estis forkaptita al Okcidenta Berlino de pola kapitano Czesław Kudłek, kiu sukcesis elmigri al Usono
- 1994: La 17-a Vintra Olimpiko komenciĝis en Lillehammer
- 1996: Jaser Arafat iĝis la unua prezidento de Palestina Aŭtonomio
- 2001: Usona kosmosondilo NEAR Shoemaker grundiĝis sur la asteroido 433 Eroso
- 2002: Hago: antaŭ Militkrima tribunalo de UN pri eksa Jugoslavio komenciĝis proceso kontraŭ Slobodan Miloŝeviĉ
- 2009: Zillur Rahman iĝis prezidento de Bangladeŝo
- 2010: La 21-a Vintra Olimpiko komenciĝis en Vankuvero
- 2013: Nord-Koreio testis subtere atombombon en sia armea spaco
Naskiĝoj
- 1585 : Caspar Bartholin, la Maljuna, dana teologo, kuracisto kaj anatomisto (m. 1629)
- 1663: Cotton Mather, usona protestanta teologo, historiisto kaj verkisto (m. 1728)
- 1692: Joseph Süß Oppenheimer, germana juda bankisto (m. 1738)
- 1760: Jan Ladislav Dusík, ĉeĥa komponisto kaj pianisto (m. 1812)
- 1768: Francisko la 1-a, la unua imperiestro de Aŭstrio kaj la lasta de la germana Sankta Romia Imperio (m. 1835)
- 1788: Karl von Reichenbach, germana kemiisto kaj filozofo (m. 1869)
- 1809: Charles Darwin, angla sciencisto kaj fondinto de teorio de evoluismo (m. 1882)
- 1809: Abraham Lincoln, usona prezidento (m. 1865)
- 1813: Otto Ludwig, germana verkisto
- 1814: Jenny Marx, edzino de Karlo Markso (m. 1881)
- 1816: Gyula Sárosi, hungara poeto (m. 1861)
- 1826: Valentin Oswald Ottendorfer, usona ĵurnalisto germandevena, mecenato de arto en Ĉeĥio (m. 1900)
- 1838: Aristides Lobo, brazila juristo, politikisto, respublikana ĵurnalisto kaj aboliciisto (m. 1896)
- 1857: Eugène Atget, franca fotisto (m. 1927)
- 1859: Sándor Mika, hungara historiisto (m. 1912)
- 1861: József Bokor, hungara komponisto, dirigento (m. 1911)
- 1876: Thubten Gyatso, 13-a Dalai-lamao (m. 1933)
- 1881: Anna Pavlova, rusa baletistino (m. 1931)
- 1892: Vlado Jukl, ĉeĥoslavia profesoro, esperantisto (m. nekonata)
- 1900: Vasilij Ivanoviĉ Ĉujkov, sovetia generalo kaj marŝalo (m. 1982)
- 1903: Sándor Rideg, hungara verkisto (m. 1966)
- 1911: Cearbhall Ó Dálaigh, prezidento de Irlando (m. 1978)
- 1912: Imre Naphegyi, hungara verkisto, pentristo, skulptisto (m. 1997)
- 1922: Gizella B. Fejér, rumania hungara tradukistino (m. 1990)
- 1932: József László, rumania hungara kuracisto
- 1937: Sándor Albert, rumania hungara ceramikisto, grafikisto
- 1937: Jenő Zágoni, hungara historiisto, bibliotekisto, esperantisto
- 1914: Pál Morvay, hungara etnografo (m. 1990)
- 1942: Ehud Barak, ĉefministro de Israelo
- 1945: David Friedman, usona ekonomikisto
- 1947: Jarnail Singh Bhindranwale, panĝaba gvidanto de sika organizaĵo, murdita (m. 1984)
- 1954: Philip Zimmermann, usona ĉifristo
- 1961: Michel Martelly, haitia muzikisto, entreprenisto kaj politikisto
- 1976: Sylvia Saint, ĉeĥa pornoaktorino.
- 1982: Bálint Zágoni, rumania hungara filmreĝisoro, produktisto, maneĝero
Mortoj
- 1538: Albrecht Altdorfer, germana gravuristo, pentristo kaj arkitekto. (n. 1480)
- 1554: Jane Grey, reĝino de Anglio (m. ĉ. 1537)
- 1576: Johano Alberto la 1-a, Duko de Mecklenburgo (n. 1525)
- 1579: Laurentius Petri Gothus, ĉefepiskopo de Upsalo (1573-1579) (n. 1529)
- 1673: Johann Philipp von Schönborn, romkatolika episkopo el Germanujo
- 1728: Agostino Steffani, itala komponisto kaj titulara episkopo (n. 1654)
- 1771: Adolfo Frederiko, reĝo de Svedio (n. 1710)
- 1798: Stanislao Aŭgusto Poniatowski, reĝo de Pollando kaj granda duko de Litovio (n. 1732)
- 1804: Immanuel Kant, germana filozofo (n. 1724)
- 1834: Friedrich Schleiermacher, germana filozofo
- 1837: Ludwig Börne, germana verkisto kaj ĵurnalisto de Antaŭmarto
- 1844: Jan Nepomuk Štěpánek, ĉeĥa verkisto (n. 1783)
- 1880: Miklós Papp, hungara ĵurnalisto (n. 1837)
- 1894: Hans von Bülow, germana dirigento, virtuozo-pianisto kaj komponisto (n. 1930)
- 1896: Ambroise Thomas, franca operkomponisto (n. 1811)
- 1898: Miklós Barabás, hungara pentristo (n. 1810)
- 1916: Julius Wilhelm Richard Dedekind, germana matematikisto (n. 1831)
- 1933: László Gopcsa, hungara armenologo, stenografiisto (n. 1865)
- 1937: Róbert Braun, hungara bibliografoj (n. 1879)
- 1939: József Kádár, hungara historiisto (n. 1850)
- 1952: Ernst Zahn, svisa verkisto
- 1954: Dziga Vertov, rusia kinoreĝisoro, dokumentisto (n. 1896)
- 1966: Elio Vittorini, itala verkisto
- 1970: Zoltán Török, hungara sportisto, (boatisto) (n. 1899)
- 1980: Kálmán F. Rácz, hungara verkisto (n. 1910)
- 1980: Benjámin Zörgő, hungara psikologo (n. 1916)
- 1984: Julio Cortázar, argentina verkisto (n. 1914)
- 1989: Thomas Bernhard, aŭstra verkisto (n. 1931)
- 1996: Vladimir Gaglojev, oseta verkisto (n. 1927)
- 2000: Charles M. Schulz, usona bildliteraturisto (n. 1922)
- 2008: William O'Ryan, usona lingvisto, esperantisto kaj vikipediisto (n. 1944)
- 2010: Nodar Kumaritaŝvili, kartvela luĝisto (n. 1988)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romkatolika Eklezio: Meletios de Antioĥio, greka ekleziano de Malgranda Armenio
- Tago de Darwin - internacia festo
- Internacia Batal-Tago kontraŭ Ekspluatado de Infanoj kiel Soldatoj - de 2002
Tagoj de semajno
La 12-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Lundo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095.