12-a de marto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
marto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 12-a de marto estas la 71-a tago de la jaro (la 72-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 294 tagoj restas.
Je la 12-a de marto okazis, interalie:
Eventoj
- -515: Jerusalemo: post reveno de judoj el ekzilo babilona dum regado de la persa reĝo Dario la 1-a oni finkonstruis la Templon de Jerusalemo
- 538: Ostrogotoj rezignis plu sieĝi Romon
- 1088: Urbano la 2-a iĝis papo
- 1144: Lucio la 2-a iĝis papo
- 1365: Universitato de Vieno fondiĝis
- 1550: Hispanoj supervenkis indianojn de la tribo mapuĉoj en Ĉilio
- 1560: Ŝiparo de Ĝenovo kokeris apartenantan al Turkio insulon Ĝerbao
- 1600: Pola reĝo Sigismondo la 3-a Vasa anoncis aligon de Estonio al la Respubliko de Ambaŭ Nacioj, kio estis kaŭzo de invado de sveda armeo al Latgalio - la teritorio estis pola dum 29 jaroj
- 1622: Romkatolika Eklezio: Ignaco Lojola, Francisco Xavier, Tereza el Avilo, Isidro Labrador kaj Filipo Neri kanoniziĝis
- 1679: Pola reĝo Johano la 3-a Sobieski donis al tataroj kvar vilaĝojn, 3 en distrikto Sokólski kaj 1 en distrikto Białostocki
- 1689: Albordiĝo de reĝo de Anglio kaj Skotlando Jakobo la 2-a al irlanda graflando Cork komencis jakobitan militon dum regado de monarko Vilhelmo la 3-a
- 1794: Insurekcio de Kościuszko kontraŭ Rusia Imperio komenciĝis - generalo Antoni Madaliński fronte de Grandpoluja Brigado de Nacia Kavalerio ekmarŝis de Ostrołęka tra polaj teritorioj, aneksitaj de Reĝlando Prusio, direkte al Krakovo
- 1799: Aŭstrio deklaris militon al Francio
- 1821: Karlo Felikso de Savojo iĝis reĝo de Sardio
- 1849: Karlo Alberto de Savojo rompis armisticon kun Aŭstrio
- 1854: Krimea milito: Francio kaj Britio kontraktis kontraŭrusan aliancon kun Turkio
- 1879: Venko de zuluoj kontraŭ brita armeo en batalo de Intombe (nun Sud-Afriko)
- 1894: Misisipio: en Vicksburg oni komencis vendi Koka-kolaon en boteloj
- 1913: La ĉefurbo de Aŭstralio dum konstruado ricevis nomon Kanbero
- 1921: Himno de Turkio oficialiĝis
- 1922: Transkaŭkaza Federacia Soveta Socialisma Respubliko kreiĝis
- 1930: Germana parlamento akceptis Young-planon pri militaj reparacioj
- 1930: Salomarŝo, organizata de Mohandas Karamchand Gandhi, komenciĝis
- 1937: Aimo Cajander la trian fojon iĝis ĉefministro de Finnlando
- 1938: Germana armeo Wehrmacht sen pafo aneksis Aŭstrion
- 1939: Pio la 12-a iĝis papo
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Germanaj regopovoj deportis de Piła al Ĝenerala Gubernio 160 judojn
- Moskvo: subskribo de packontrakto finanta la Vintran militon inter Sovetunio kaj Finnlando
- 1941: Germana polico pafmortigis en geto de Lodzo 13-jaran knabon; gestapo malkovris en Poznań konspiran multobligejon kaj radiostacion de Nacia Partio
- 1942: Gestapo pendumis en distrikto Oberbarnim polan trudlaboriston pro intima rilato kun germanino; germana polico transportis de Varsovia malliberejo Pawiak 62 personoj al germana koncentrejo Aŭŝvico; en Lodzo polico fondis trudlaborejon por poloj
- Japana armeo venkis en la batalo pri Javo
- 1943: Partizana taĉmento "Jędrusie" kaj loka gardejo de Pola Enlanda Armeo frakasis malliberejon en Opatów liberigante ĉ. 80 malliberulojn; rabenoj de Usono kaj Kanado sendis memorialon al Usono pri reprezalioj de judoj en Pollando; Volinia masakro: ukrainaj naciistoj bruligis en distrikto Lucko 3 polajn vilaĝojn Teraż, Marianówka, Hołodnica murdante ties loĝantaron; regopovoj de ĜG sekrete ordonis devigan trudlaboron de pola junularo lernanta en fakaj lernejoj
- 1944: Volinia masakro: 365 polojn estis murditaj en vilaĝo Palikrowy (proksime al Brodi) fare de taĉmento de la 4-a Polica Regimento de SS kune kun Ukraina Ribela Armeo; en Główno apud Radzyń Podlaski germana polico pafmortigis 10 personojn, revenĝe pro plenumo de mortpuno fare de Pola Subtera Ŝtato kontraŭ kunlaborantoj kun okupantoj
- 1945: Provizora registaro de Pollando dekretis pri deviga persona kontribuo al rekonstruo de Varsovio - ĝi koncernis fizikan aŭ intelektan laboron dum maksimume 3 monatoj jare por 16-60 jaruloj; Ruĝa Armeo okupis tri polajn urbojn Reda, Tczew kaj Wejherowo
- 1947: Prezidento de Usono Harry S. Truman vokis Usonana Kongreson por doni tujan ekonomian kaj militistan helpon al Grekio kaj Turkio por rebati komunismon
- 1956: Bolesław Bierut, komunista gvidanto de Pollando, la unua sekretario de Pola Unuiĝinta Laborista Partio, mortis en Moskvo en nekonataj cirkonstancoj
- 1958: La 3-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Hilversum en Nederlando
- 1967: Suharto iĝis prezidento de Indonezio
- 1968: Maŭricio fariĝis sendependa de Britio.
- 1972: Lastaj barataj taĉmentoj forlasis Bangladeŝon
- 1975: Etiopio iĝis respubliko
- 1983: Ribelantoj de Nacia Kuniĝo por la Tuta Sendependeco de Angolo forkondukis 66 civitanojn de Ĉeĥoslovakio
- 1987: En Okcidenta Germanio kreiĝis la tria registaro de Helmut Kohl
- 1992: Ĉeĉena parlamento proklamis konstitucion de Ĉeĉena Respubliko Iĉkerio
- 1993: Barato: pli ol 250 personoj pereis en serio de bombaj atencoj en Bombajo
- 1999: Ĉeĥio, Hungario kaj Pollando aliĝis al NATO
- 2003: Monda Organizaĵo pri Sano anoncis alarmon pri monda epidemio de netipa pneŭmonio
- 2007: Parlamento de Hungario elektis la 23-an de marto Tago de Pola-Hungara Amikeco
- 2008: Pola pastro Michał Heller iĝis laŭreato de la Premio Templeton
- 2009: En Latvio la unua registaro de Valdis Dombrovskis estis ĵurigita
- 2011: Niĝero: Mahamadou Issoufou gajnis prezidentan balotadon
- 2013: Komenco de konklavo post rezigno de la papo Benedikto la 16-a
Naskiĝoj
- 1541: Ipacij Pacej, ukraina teologo kaj verkisto (m. 1613)
- 1607: Paul Gerhardt, germana evangelia-lutera teologo kaj poeto (m. 1676)
- 1613: André Le Nôtre, ĝardenisto de franca reĝo Ludoviko la 14-a (m. 1700)
- 1626: John Aubrey, angla antikvaĵisto, filozofo, verkisto (m. 1697)
- 1703: László Amade, hungara poeto (m. 1764)
- 1728: Anton Raphael Mengs, germana pentristo kaj artologo (m. 1779)
- 1732: Joseph Gärtner, germana kuracisto kaj botanikisto (m. 1791)
- 1737: Vasilij Baĵenov, rusa arkitekto kaj artisto (m. 1799)
- 1784: William Buckland, angla geologo kaj paleontologo, kiu kiel la unua science priskribis dinosaŭron (m. 1856)
- 1824: Gustav Robert Kirchhoff, germana fizikisto (m. 1887)
- 1831: Clement Studebaker, usona industriisto (m. 1901)
- 1832: Alfred Fournier, franca kuracisto (m. 1914)
- 1835: Simon Newcomb, kanada-usona astronomo kaj matematikisto (m. 1909)
- 1837: Alexandre Guilmant, franca orgenisto kaj komponisto (m. 1911)
- 1845: Gergely Moldován, hungara etnografo, universitata profesoro (m. 1930)
- 1858: Josef Eiselt, ĉeĥa gimnazia direktoro, esperantisto (m. 1936)
- 1860: Bernát Munkácsi, hungara lingvisto (m. 1937)
- 1863: Vladimir Vernadskij, rusia biologo, geologo kaj kemiisto (m. 1945)
- 1865: Anna Tutsek, hungara verkistino (m. 1944)
- 1875: Giacomo Bianchini, itala pastro, esperantisto (m. 1954)
- 1877: Julius Glück, germana inĝeniero kaj fabrik-direktoro, esperantisto (m. 1942)
- 1881: Mustafa Kemal Atatürk, ĉefministro kaj la unua prezidento de Turkio (m. 1938)
- 1888: Þórbergur Þórðarson, islanda verkisto kaj esperantisto (m. 1974)
- 1889: Wacław Niżyński, pola-rusa dancisto kaj koreografo (m. 1950)
- 1890: Idris, reĝo de la reĝlando Libio (m. 1930)
- 1910: Zygmunt Szendzielarz, pola oficiro, anatemita soldato, murdita (m. 1951)
- 1911: Manyi Kiss, hungara aktorino (m. 1971)
- 1915: Jiří Mucha, ĉeĥa romanisto (m. 1991)
- 1919: Erzsébet Kékedy, rumania hungara kemiistino
- 1921: András Ney, rumania hungara-israela matematikisto (m. 2010)
- 1922: Jack Kerouac, usona verkisto de franckanada deveno (m. 1969)
- 1925: Harry Harrison, usona scienc-fikcia verkisto, esperantisto
- 1928: Edward Albee, usona dramisto
- 1930: Ryszard Badowski, pola ĵurnalisto, verkisto, raportisto, publicisto, vojaĝisto
- 1931: Józef Tischner, pola filozofo, etikisto, katolika kleriko (m. 2000)
- 1934: György Moldova, hungara verkisto
- 1935: Ede Terényi, rumania hungara komponisto
- 1936: Michał Heller, pola kosmologo, romkatolika pastro, ricevinto de la Premio Templeton
- 1940: M. A. Numminen, finna muzikisto kaj verkisto
- 1942: Ratko Mladić, serba generalo
- 1946: Petr Chrdle, ĉeĥa entreprenisto kaj esperantisto, posedanto de libro-agentejo KAVA-PECH
- 1946: Liza Minnelli, usona aktorino kaj kantistino
- 1946: Ádám Szabó T., hungara lingvisto (m. 1995)
- 1947: Mitt Romney, usona politikisto
- 1958: Baciro Dabó, politikisto de Gvineo Bisaŭa (m. 2009)
- 1965: Liza Umarova, ĉeĉena kantistino kaj aktorino
- 1971: Szabolcs Borsos, rumania hungara filozofo, teologo, fakulo pri mentalhigieno
- 1977: Erika Mihálycsa, rumania hungara verkistino, tradukistino
Mortoj
- 415: Hipatia, greka filozofino kaj matematikistino (n. ĉ. 370)
- 417: Inocento la 1-a, papo, sanktulo
- 604: Gregorio la 1-a, papo (n. ĉ. 540)
- 1507: Cezaro Borgia, itala politikisto, princo de Romanjo (n. 1475)
- 1648: Tirso de Molina, hispana dram-verkisto (n. 1579)
- 1673: Margareta Teresa de Hispanio, hispana princino (n. 1651)
- 1790: Andreo Hadik, hungara generalo kaj militestro (n. 1710)
- 1809: György Méhes hungara instruisto, verkisto (n. 1746)
- 1832: Friedrich Kuhlau, germana-dana komponisto (n. 1786)
- 1839: Frederiko la 6-a, reĝo de Danio kaj Norvegio (n. 1768)
- 1887: Sándor Péterfi, hungara unitariisma pastro (n. 1817)
- 1894: August Cieszkowski, pola filozofo, ekonomikisto, reprezentanto de pola mesianismo kaj politika filozofio (n. 1814)
- 1916: Marie von Ebner-Eschenbach, aŭstra verkistino (n. 1830)
- 1925: Sun Jatsen, ĉina politikisto, gvidanto de Kuomintango (n. 1866)
- 1928: Daniel Ozro Smith Lowell, usona edukisto, esperantisto (n. 1851)
- 1930: Alois Jirásek, ĉeĥa verkisto (n. 1851)
- 1940: Luiso Orione, itala kleriko, fondino de katolika ordeno (n. 1872)
- 1946: Ferenc Szálasi, faŝisma politikisto, ĉefministro de Hungario, ekzekutita (n. 1897)
- 1950: Bertalan Bagossy, hungara historiisto (n. 1869)
- 1950: Heinrich Mann, germana verkisto (n. 1871)
- 1953: Nándor Kóra-Korber, rumania hungara grafikisto, pentristo (n. 1897)
- 1955: Charlie Parker, usona ĵaza saksofonisto (n. 1920)
- 1962: Miklós Nagy, hungara bibliotekisto (n. 1881)
- 1979: Viktor Vaszy, hungara komponisto, dirigento (n. 1903)
- 1980: Ernő Gerő, hungara politikisto (n. 1898)
- 1982: György Belia, hungara literaturhistoriisto (n. 1923)
- 1985: Jenő Ormándy, hungara-usona violonisto kaj muzikisto (n. 1899)
- 1996: László Sztojka, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto (n. 1909)
- 1991: William Heinesen, feroa poeto, komponisto kaj pentristo (n. 1900)
- 1999: Yehudi Menuhin, usona violonisto kaj dirigento juddevena (n. 1916)
- 2008: Erwin Geschonneck, germana aktoro (n. 1906)
- 2010: Miguel Delibes, hispana verkisto (n. 1920)
- 2010: Zádor Tordai, hungara filozofo (n. 1924)
- 2014: Věra Chytilová, ĉeĥa filma reĝisorino (n. 1929)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romkatolika Eklezio:
- Inocento la 1-a, papo
- Gregorio la 1-a, papo, teologo kaj reformisto
- Nacia tago en Maŭricio, tago de la sendependiĝo (1968)
Tagoj de semajno
La 12-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.