121 Hermiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
121 Hermiono
asteroido
Oficiala nomo 121 Hermione
Aliaj nomoj 1970 VE
Historio
Malkovrinto James Craig Watson
Dato de malkovro
Loko de malkovro
12-a de majo 1872
Ann Arbor
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
517,179 Gm (3,933 AU)
446,029 Gm (2,982 UA)
588,328 Gm (3,933 UA))
Discentreco 0,138
Meza anomaliangulo 248,068°
Klinangulo 7,604°
Periodo 2 347,854 tagoj (6,43 jaroj)
Meza cirkulrapido 15,94 km /s
Longitudo de
suprenira nodo
73,209 °
Argum. de periapsido 296,215 °
Naturaj satelitoj S/2002 (121) 1
Fizikaj ecoj
Dimensioj
268 × 186 × 183 km[1]
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
(4,7 ± 0,2) × 1018 kg[1]
(1 370 ± 140) kg/m3[1]
0,022 m/s²[2]
0,075 km/s[2]
Rotacia periodo 0,2313 tago (5,551 horoj)
Aksa kliniteco 73°
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo
- Maksimuma
~ 152 K
231 K
Geometria albedo 0,0482 ± 0.002
Observaj ecoj
Spektroklaso C
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 7,31
v  d  r
Information icon.svg

121 Hermiono estas tre granda sed malhela C-tipa asteroido, ano de la Cibela grupo, kiu orbitas en la ekstera parto de la asteroida zono.

Malkovris ĝin, la 12-an de majo 1872, la usona astronomo James Craig Watson, elde la observejo de Ann Arbor en la Miĉigano (Usono). Ĝi ricevis la nomon de Hermiona, filino de Menelaso kaj Helena, en la helena mitologio.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Observo per sistemo de adaptiĝiva optiko de la observatorio W.M. Keck (la unua en decembro 2003) montris ĝian duloban formon. Ĝi similas "neĝhomon" [3] farita el du interpenetrantaj buloj de radiusoj 80 kaj 60 km, kies centroj estas separataj de 115 km.

La observo de la satelito permesis precizan mezuron de la maso de la centra korpo[4]. La modelo de "neĝhomo" donus denson de (1 800 ± 200) kg/m3. Tio kongruus kun poreco de ĉirkaŭ 20 %, kio indikus ke la korpo estas ne tre rompita, kaj ne formas rubamason.

Satelito[redakti | redakti fonton]

La 1-an de marto 2001, satelito de Hermiono estis malkovita per la teleskopo Keck II[5], ĝi ricevis la provizoran nomon S/2002 (121) 1. Por ĝi estis porponita la nomo de "LaFayette", honore al la markizo de La Fayette, franca batalanto en la Usona Milito de Sendependeco kiu veturis de Francio al Usono en la fregato Hermiona.

S/2002 (121) 1
natura satelito de 121 Hermiono
Speco asteroida luno
Oficiala nomo S/2002 (121) 1
Historio
Malkovrintoj W. J. Merline, P. M. Tamblyn, C. Dumas, L. M. Close, C. R. Chapman, F. Menard, W. M. Owen kaj D. C. Slater
Dato de malkovro 28-an de septembro 2002
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 768 ± 11 km
Discentreco 0.001 ± 0.001
Klinangulo 3 ± 2° (rilate al la ekvatora ebeno de Hermiono)
Periodo 2.582 ± 0.002 tagoj
Meza cirkulrapido 24,2 m/s
Fizikaj ecoj
Dimensioj
12 ± 4 km
Maso
- Liberiga rapido
~ 1,6 × 1015 kg
~ 6 m/s
Rotacia periodo verŝajne ligata rotacio
Observaj ecoj
Spektroklaso C
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 13,0
v  d  r
Information icon.svg


Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Recent Asteroid Mass Determinations maintained by Jim Baer last updated 27 December 2009
    (Recentaj determinoj de asteroidaj masoj tenitaj de Jim Baer ĝisdata 27-a de Decembro 2009)
    (angle)
  2. 2,0 2,1 Ĉe la finoj de la granda akso.
  3. IAUC 8264 : (121) ; C/2002 X7 , X8 , X9 , X10 , X11 , X12 (angle)
  4. "Mass and density of Asteroid 121 Hermione from an analysis of its companion orbit (Maso kaj denso de 121 Hermiono el analizo de la orbito de ĝia satelito) (angle)
  5. IAUC 7980: S/2001 U 1; S/2002 (121) 1 (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Listo de asteroidoj Poste:
120 Lakeso 121 Hermiono 122 Gerdo