12711 Tukmito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
12711 Tukmito
asteroido
Oficiala nomo 12711 Tukmit
Aliaj nomoj 1991 BB
Historio
Malkovrinto Jean Mueller
Dato de malkovro
Loko de malkovro
19-a de januaro 1991
Monto Palomar (Usono)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
177,477 Gm (1,186 AU)
129,166 Gm (0,8634 AU)
225,788 Gm (1,509 AU)
Discentreco 0,2722
Meza anomaliangulo 272,716°
Klinangulo 38,488°
Periodo 471,981 tagoj (1,292 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
294,995°
Argum. de periapsido 322,877°
Terdistanco
- Minimuma

16,696 Gm (0,1116 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 1,94 km
Rotacia periodo 0,1452 tago (3,4848 horoj)
Geometria albedo 0,19
Observaj ecoj
Spektroklaso Sr
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 15,8
v  d  r
Information icon.svg

12711 Tukmito estas tre malgranda, hela apolona asteroido, malkovrita la 19-an de januaro 1991 de la usona astronomino Jean Mueller elde la Observatorio de la Monto Palomar (Kantono San-Diego, Kalifornio, Usono).

Ĝia spektra klaso "Sr" indikas "ŝtonan" asteroidon, konsistanta ĉefe el silikatoj de fero kaj de magnezio.

Ĝi ricevis la nomon de Tukmit,[1] la Patro Ĉielo laŭ la mito pri kreado de la mitologio de la indianoj Luiseño.[2] Li estis kreita el nenio kaj, kun Tomaiyowit, generis la Unuan Genton, kiu iĝis ĉiuj bestoj, plantoj kaj aĵoj de Tero kaj bazo de la ekzisto de la Luisenjoj.

- La 17-an de julio 1938, ĝi pasis al 0,11468 AU (17,156 milionoj da km) de Tero
- La 13-an de julio 2053, ĝi pasos al 0,11096 AU (16,599 milionoj da km) de nia planedo.

Ĝia orbito ankaŭ interne tanĝas tiun de Marso.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Listo de asteroidoj (12001 - 13000) Poste:
12710 Breda 12711 Tukmito (12712) 1991 EY3