129 Antigono
El Vikipedio
| Antigono | |
| asteroido | |
| Oficiala nomo | 129 Antigone |
| Aliaj nomoj | A878 CA ; A907 BA |
| Historio | |
| Malkovrinto | Christian H. F. Peters |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
5-a de februaro 1873 Clinton |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
429,045 Gm (2,868 AU) 337,731 Gm (2,258 AU) 520,360 Gm (3,478 AU) |
| Discentreco | 0,213 |
| Meza anomaliangulo | 110,610° |
| Klinangulo | 12,218° |
| Periodo | 1 774,045 tagoj (4,86 jaroj) |
| Meza cirkulrapido | 17,39 km/s |
| Longitudo de suprenira nodo |
136,437° |
| Argum. de periapsido | 108,207° |
| Naturaj satelitoj | ? |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | 125,0 km |
| Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
2 × 1018 kg ~ 2 000 kg/m3 ? 0,0349 m/s² 0,0611 km/s |
| Rotacia periodo | 0,2066 tago (4,957 horoj) |
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
| Surfaca temperaturo | ~ 164 K |
| Geometria albedo | 0,164 |
| Observaj ecoj | |
| Spektroklaso | M |
| Videbla magnitudo - Maksimuma |
9,71 |
| Absoluta magnitudo | 7,07 |
129 Antigono estas granda kaj hela asteroido de la asteroida zono, kiun la usona astronomo Christian Heinrich Friedrich Peters malkovris la 5-an de februaro 1873, en la observatorio de Clinton (Nov-Jorkio).
Ĝi ricevis la nomon de Antigona, filino de Edipo en la helena mitologio.
Ecoj [redakti]
Radaraj observoj montras, ke ĝi komponiĝas el preskaŭ puraj fero kaj nikelo. Ĝi estas verŝajne ero de la kerno de frakasita diferenciĝinta korpo de grando komparebla kun tiu de 4 Vesto.
En 1979 la analizo de ĝia luma kurbo suspektigas la ĉeeston de satelito. Modelo de Antigono konstruita laŭ tiu hipotezo montras ke la asteroido havas regulan formon.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- angle 129 Antigone: Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)