13-a arĉkvarteto (Beethoven)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beethoven-portreto de Johann Decker el la jaro 1824

Arĉkvarteto n-ro 13 B♭-maĵoro op. 130 estas arĉkvarteto de Ludwig van Beethoven.

La kvarteto komponita laŭ mendo de kaj dediĉita al la rusa princo Nikolaj Borisoviĉ Golicin, fervora violonĉelisto, enhavis en sia origina versio kiel finalmovimento la „Grandan fugon B♭-maĵoran“, kiu poste estis eldonita kiel memstara verko sub verknumero 133.

Ekesto[redakti | redakti fonton]

La arĉkvarteto ekestis laŭkomisie de la rusa princo Nikolaj Borisoviĉ Golicin el Sankt-Peterburgo, kiu mendis kvartetojn de Beethoven. La komisio atingis Beethoven-on dum tempo, en kiu li aparte de tio kovis la deziron, komponi denove por la ĝenro de arĉkvarteto. Tiel ekestis la kvarteto op. 130 en januaro de 1826 kiel lasta el la tri kvartetoj menditaj fare de la princo; la du unue ekestintaj kvartetoj estis la arĉkvarteto n-ro 12 E♭-maĵora op. 127 (januaron 1825) same kiel la arĉkvarteto n-ro 15 en a-minoro op. 132 (julion 1825).

Beethoven evoluigis tiom fervoron por la komponado de arĉkvartetoj, ke li post finfarado de la tri Golicin-kvartetoj komponis ankoraŭ du pluajn, nome la arĉkvarteto n-ron 14 (c♯-minora) op. 131 (julion 1826) kaj la n-ron 16 (F-maĵora) op. 135 (oktobron 1826), je kio ĉilasta samtempe fariĝis la lasta finfarita komponaĵo de Beethoven, ĉar li mortis malmultajn monatojn post la pretigo.

Laŭ propra noto Beethoven planis provizi sian »lastan kvarteton« (koncernis la lastan kvarteton destinitan por princo Golicin) »per serioza kaj malfacilmova enkonduko«[1]. Ĉi tio pruvas, ke Beethoven komencis per la komponado de la unua movimento samkiel de la finalo, por krei kadron por la kvarteto.

Movimentonomoj[redakti | redakti fonton]

  1. Adagio ma non troppo - Allegro (B♭-maĵoro)
  2. Presto (b-minoro)
  3. Andante con moto, ma non troppo (D♭-maĵoro)
  4. Alla danza tedesca. Allegro assai (G-maĵoro)
  5. Cavatina. Adagio molto espressivo - attacca (E♭-maĵoro)
  6. Finale. Allegro (B♭-maĵoro)

Pri la muziko[redakti | redakti fonton]

La tri kvartetoj komponitaj por princo Golicin surmontras paralelon al la „Razumovskij-kvartetoj“. Ambaŭkaze la pokaze meza kvarteto staras en minortonalo, dum kiam la aliaj du staras en maĵoro.[2][3]

Unua movimento[redakti | redakti fonton]

La movimento baziĝas, kiel la unuaj movimentoj de la arĉkvarteto n-ro 14 c♯-minora op. 131 kaj de la arĉkvarteto 15 en a-minoro op. 132, sur la kvartonaro g♯-a-f-e. Emil Platen opinias pri tio: »Dedukti tamen el tio, ke temas pri sencokunligo de la tri kvartetoj, pri unueco de pli alta ordo, ›giganta ciklo‹[4], kio do ankaŭ fakte estus prezentenda en neinterrompa sinsekvo, mi opinias malĝusta.«[5]. Lewis Lockwood montris sur tio, ke ĉi tiu temo similas al la temo de fugo n-ro 4 c♯-minora el la unua volumo de „Bontemperita klavarinstrumento“ de Johann Sebastian Bach.[6]

La unua movimento enhavas tri temojn: figuron en deksesonaj notoj, kontrapunkta voko laŭ speco de fanfaro, dum kiam la tria temo estas de elegia-lirika karaktero.

La sonatmovimenta karaktero de la movimento estas nur aludita, ĉar ĝia alegro plurfoje estas interrompata per la adaĝo enkondukanta la movimenton. La movimento entenas entute 15 ŝanĝiĝojn de la 3/4-takto de la adaĝo al la 4/4-takto de la alegro. Alie ol la andanto de ĉi tiu movimento la alegro estas de indiferenta karaktero, ĉar ĝia motivsubstanco aperas modesta kaj laŭkutima kaj estas valorigata nur per la intelekta formado de la movimento.[7] Ĉi-lasta estas komparebla kun la kapmovimento de la arĉkvarteto n-ro 9 C-maĵora op. 59,3 de Beethoven.

Dua movimento[redakti | redakti fonton]

La dua movimento, presto, havas la funkcion de skerco. La kun dufoje ok taktoj mallongega skercoparto enhavas simplan, kvartonan motivon laŭ speco de populara melodio. Ĉi tiu temo estas kontraŭstarigata al temo konsistanta el sforzatoj.

Tria movimento[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ la tempoindiko „andante“ la tria movimento ne havas la saman seriozan, solenan profundecon kiel la andante-movimentoj de la unuaj du Golicin-kvartetoj, kiel akcentas Beethoven per la tempoindiko „skercozo“.

La movimento konstistanta el tri partoj kombinas variacian kaj sonatan movimenton. Kiel Beethoven esprimis al sia amiko Karl Holz, kiu ankaŭ ludis en la Schuppanzigh-kvarteto proksima al Beethoven kiel 2-a violonisto, ĉi tiu movimento estas verkita laŭ »trarompita stilo«. Karl Holz opinias, ke tio »celas la dispartigon de la roloj«[8], kiam Beethoven diris al li: »Vi rimarkos novan specon de kontrapunkto.«[8]

En la unua parto de la movimento melankolia motivo antaŭiras la poste komencantan skercando-humoron. La dua parto de la movimento staras en D♭-maĵoro kaj estas variita reekprenado de la unua parto. La tria parto estas kodo kun elementoj de tralaborado kaj ŝanĝiĝas inter sereneco kaj melankolio. La enkonduka motivo de la movimento denove eksonas kaj estas sekvata de tritono-intervaloj kaj etaj melankoliaj sekundoj, antaŭ ol la movimento finiĝas serena.

Kvara movimento[redakti | redakti fonton]

La kvara movimento origine estis destinata por la arĉkvarteto n-ro 15 en a-minoro op. 132. Ĝi estas verkita laŭ stilo de »germana danco«, praformo de valso. La popularan modestan humoron de la movimento ĝenas ekzemple maltrankvila dinamiko same kiel kresĉendoj kun subitopiano-finaĵo. Ĉi tiu evidentiĝas ankaŭ per kodo en disfaloprocezo, ĝis kiam nur je la fino de la movimento pene revenas la idilio.

Kvina movimento[redakti | redakti fonton]

La kvina movimento estas lirike, esprimplene kaj kantece formita kavatino. Karl Holz raportis, ke ĉi tiu movimento por Beethoven estis la »krono de ĉiuj kvartetmovimentoj kaj lia plej ŝatata peco«: »Li vere komponis ĝin kun larmoj de malĝojo kaj konfesis al mi, ke neniam lia propra muziko kaŭzis al li tian impreson kaj ke eĉ la resentado de ĉi tiu peco kostas al li ĉiam novajn larmojn«.[8]

Kiel ankaŭ en la antaŭaj kvartetoj Beethoven jen aplikis, kiel kutime en lia malfrua verkaro, kantajn teknikojn, por atingi rektan kaj modestan esprimon. Tio montriĝas en tio, ke la 1-a violono dum la tuta movimento restas en la tonamplekso de la homa voĉo.

La movimento estas dividita en tri partojn: la ĉefan parton sekvas, kiel Beethoven nomis tion, »prema« mezparto, antaŭ ol en la ripetado de la ĉefparto revenas la kantableco de la movimentkomenco.

La ĉefparto konsistas el du alineoj, kiuj ambaŭ ripetiĝas. Je tio la ripetado de la unua ĉefparta alineo, parto A, estas multe pli libera ol la ripetado de la dua ĉefparta alineo, parto B. La mezparto de la movimento estas recitativa kaj staras en pianissimo. Paŭzoj kaj transligitaj notoj kondukas al tio, ke nur kvarfoje kunfalas unu noto kaj unu akompantrioleto. Sekvas la ripetado de la ĉefparto, la ĉefparta reekpreno. Ĉi tiu reekprenado ripetas la parton A preskaŭ neŝanĝita. Ĝin sekvas kodo, kiu estas ankoraŭ pli libere verkita ol la ripetado de parto B en la unua ĉefparto de la movimento.

Sesa movimento[redakti | redakti fonton]

La fugon, komence formanta la finalon de la kvarteto, Beethoven publikigis duonjaron post la komponado de la kvarteto kiel »Granda Fugo op. 133 B♭-maĵoro« (por kromaj informoj pri »Granda fugo« vidu tie). Anstataŭis la »Grandan fugon« rondelofinalo laŭ popularmelodia karaktero.

La ĉeftemo de la ekspozicio, tenata en popularstilo, estas akompanata per simplaj Murky-basoj. Dumpase de la ekspozicio multaj skercando-elementoj estas izolite vicigitaj unu post la alia. En la tralaborado enrompas enmeze de la prilaborado de la ĉeftemo kantebla temo en A♭-maĵoro. La reekprenado distingiĝas de la ekspozicio per kelkaj detaloj, ekz. per la interŝanĝitaj voĉoj. La kodo pli intense prilaboras la temon ol la tralaboraĵo, tiel ke ĝi formas la pezocentron de la movimento.

Efiko[redakti | redakti fonton]

En januaro de 1826 la Schuppanzigh-kvarteto komencis per la proboj cele al la unua prezentado planita por la 21-a de marto 1826. Jam baldaŭ Karl Holz raportis al la komponisto: »Ĉio iros facile krom la fugo. La kantileno (en Cavatina) estas la plej facila, senrigarde la prezentadon, sed tio estas afero de Schuppanzigh. Lia moŝto petas ŝanĝi nenion en la Cavatine«.[9] Post kiam Beethoven montris rilate la ludaj malfacilaĵoj relativan komplezemon, Schuppanzigh okupiĝis fundamente pri la fugo.

Komence la kvarteto estis destinita por vendo al la berlina eldonisto Adolf Martin Schlesinger, iris tamen dumpase de la januaro 1826 je prezo de okdek dukatoj al Mathias Artaria en Vieno, kiu publikigis ĝin unuafoje duonjaron poste kun voĉoj kaj partituro (ankoraŭ kun la origina fugofinalo).

Marton la Schuppanzigh-kvarteto ankoraŭ penegis pri la fugo, tiel ke oni semajnon antaŭ la unua prezentado fiksis probon sub kontrolo de Beethoven en ties loĝejo: »Merkrede je la 7-a horo vespere la beethovena persona kvarteto kun tamburoj kaj fajfiloj almarŝos kaj manovros«[10]. Pri ĉi tiu probo raportis Karl Holz: »Beethoven sidis [...] inter Schuppanzigh kaj mi, ĉar la altaj tonoj ankoraŭ trafis sian aŭdsenson, dum kiam li ne plu aŭdis la malaltajn. Beethoven indikis la tempojn, la ritardandoj ktp, ankaŭ antaŭludis al ni kelkajn lokojn sur la piano. [...] Schuppanzigh foje devis forte lukti kun la malfacilaj prenoj de la 1-a violono, pri kio Beethoven eksplodis en homeran ridadon«[11].

Je la unua prezentado, dum kiu krom la kvarteto ankaŭ eksonis kelkaj pli facilaj pecoj, i. a. la lido de Beethoven „Adelaide“, nur la 2-a kaj 4-a movimentoj de la kvarteto estis sukcesaj; ili tuj devis esti ripetataj. Karl Holz raportis pri la ĉagrenita reago de Beethoven, kiu forestis la unuan prezentadon: »Beethoven atendis min post la prezentado en la plej proksima gastejo. Mi rakontis al li, ke la du [mezaj] partoj devis esti ripetataj. ›Jes!‹, li diris je tio ĉagrenite, ĉi tiuj frandaĵoj! Kial ne la fugo?‹ «.[12]. Karl Holz opiniis la kvarteton n-ro 13 la plej gravan el la tri Golicin-kvartetoj, je kio Beethoven respondis »Ĉiu laŭ sia maniero!«[8].

La fugo tamen tuj trafis sur unuvoĉa rifuzo. Konforme al tio „Allgemeine Musikalische Zeitung“ skribis:

La unua, tria kaj kvina movimentoj estas seriozaj, malgajaj, mistikaj, ja ankaŭ foje strange abruptaj kaj kapriĉaj; la dua kaj kvara plenaj je petolemo, gajeco kaj ruzemo [...] Per furioza aplaŭdo estis postulata la ripetado de ambaŭ movimentoj. Sed la sencon de la fugita finalo la raportanto ne kuraĝas interpreti: Por li ĝi estis nekomprenebla, kiel la ĉina [„Allgemeine Musikalische Zeitung“, 1826][13]

Eldonisto Mathias Artaria - kiu staris en neniu rilato al firmao Artaria & Comp. - celis produkti aparte imponan eldonon de la kvarteto kun elegante gravurita nototeksto kaj kiel grandformato; ankaŭ por la farado de la titolpaĝo la kuprogravuristo estis zorge elektata. Karl Holz iniciatis kaj flegis la kontakton inter Beethoven kaj la eldonisto kaj prizorgis la korektadon de eraroj per tio, ke li korektlegis kaj plurfoje traludis la kvarteton kune kun siaj kolegoj el la Schuppanzigh-kvarteto.

Samtiel tre frue ekestis laŭ propono de Artaria pianoversio de la fugo; ĉi tiun verkis Beethoven post finfarado de la arĉkvarteto n-ro 14 (c♯-minora) op. 131, post kiam al li malplaĉis la pianoversio pretigita fare de pianisto Anton Halm.

Titolpaĝo de Arĉkvarteto op. 130 je sia berlina publikigo la 2-an de junio 1827

En ĉi tiu fazo Beethoven sentis sin devigita pro la negativa reago pri la fugo, publikigi tiun ĉi duonjaron poste aparte kiel „Granda fugo B♭-maĵora“ kaj komponi novan finalon por op. 130. Ĉi-lasta okazis dum la restado de Beethoven sur la bienego de sia frato Johann van Beethoven en Gneixendorf; la nova finalo estis krom la arĉkvarteto n-ro 16 (F-maĵora) op. 135 estonta la lasta kompletkomponaĵo de Beethoven, la lasta verko de la komponisto antaŭ lia morto. Al novkomponado de la finalo Beethoven-on kuraĝigis Karl Holz, kiu jam antaŭ la forvojaĝo de Beethoven al Gneixendorf diris: »Post unu horo vi estos preta«.[14]. Ankaŭ kun la nova finalo op. 130 ankoraŭ estus »kvarteto de Beethoven, kaj al la eldonisto la eldono kostus ne tiom multe«[15]; krome ĝi rezultigis »pli da mono«[15].

La viena unua eldono de la arĉkvarteto op. 130 (kun nova finalo) okazis la 10-an de majo 1827, mallonge post la morto de Beethoven, fare de Mathias Artaria kune kun la »Granda fugo« kiel op. 133 same kiel ties pianaranĝaĵo (op. 134). La 2-an de junio 1827 okazis la unua publikigo en Berlino.

Kun la nova finalo la kvarteto estis prezentata dum la unuaj 50 jaroj post sia ekesto 214-foje, kiel rezultis statikisto de korfakulo kaj amatorkvartetisto Ivan Mahaim. La „Granda fugo“ tamen travivis en ĉi tiu tempospaco nur 14 prezentadojn.[16]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Harenberg Kulturführer Kammermusik, Bibliographisches Institut & F. A. Brockhaus AG, Mannheim, 2008, ISBN 978-3-411-07093-0
  • Matthias Moosdorf: Ludwig van Beethoven. Die Streichquartette Bärenreiter; 1. Aufl. 26. Juni 2007, ISBN 978-3-7618-2108-4.
  • Gerd Indorf: Beethovens Streichquartette: Kulturgeschichtliche Aspekte und Werkinterpretation Rombach; 2. Auflage 31. Mai 2007, ISBN 978-3-7930-9491-3.Einzelnachweise

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Klaus Kropfinger: Das gespaltene Werk. Beethovens Streichquartett Op. 130/133, in: Beiträge zu Beethovens Kammermusik, hrsg. von Sieghard Brandenburg und Helmut Loos, München 1987 (S. 296 - 335), S. 305
  2. Gerd Indorf: Beethovens Streichquartette: Kulturgeschichtliche Aspekte und Werkinterpretation Rombach; 2. Auflage 31. Mai 2007, S. 384
  3. Matthias Moosdorf: Ludwig van Beethoven. Die Streichquartette. Bärenreiter; 1., Aufl. 26. Juni 2007, S. 96
  4. Hans Mersmann: Die Kammermusik, Band 2: Beethoven, Leipzig 1930, S. 165
  5. Emil Platen: Über Bach Kuhlau und die thematisch-motivische Einheit der letzten Quartette Beethovens, in: Beiträge zu Beethovens Kammermusik, Symposion Bonn 1984 (Veröffentlichungen des Beethoven-Hauses Bonn, Neue Folge, 4. Reihe, Band 10, hrsg. von Sieghard Brandenburg und Helmut Loos), München 1987, (S. 152-164), S. 163
  6. Lewis Lockwood: Beethoven: Seine Musik - Sein Leben, Metzler 2009, S. 371
  7. Matthias Moosdorf: Ludwig van Beethoven. Die Streichquartette. Bärenreiter; 1., Aufl. 26. Juni 2007, S. 102
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 Wilhelm von Lenz: Beethoven. Eine Kunststudie, 5 Bände, Kassel 1855 (Bd. 1-2), Hamburg (Bd. 3-5), Band 5, S. 217
  9. Ludwig van Beethoven, Konversationshefte, hrsg. von Karl-Heinz Köhler, Grita Herre, Dagmar Beck, u. a., 11 Bände, Leipzig 1968-2001, Band 8, S. 245f.
  10. Ludwig van Beethoven, Konversationshefte, hrsg. von Karl-Heinz Köhler, Grita Herre, Dagmar Beck u. a., 11 Bände, Leipzig 1968-2001, Band 9, S. 103
  11. Wilhelm von Lenz: Beethoven. Eine Kunststudie, 5 Bände, Kassel 1855 (Bd. 1-2), Hamburg (Bd. 3-5), Band 5, S. 218
  12. Wilhelm von Lenz: Beethoven. Eine Kunststudie, 5 Bände, Kassel 1855 (Bd. 1-2), Hamburg (Bd. 3-5), Band 5, S. 218f.
  13. „Allgemeine Musikalische Zeitung“, 28 [1826], S. 310; zitiert nach Konzertberichte, S. 559f.
  14. Alexander Wheelock Thayer: Ludwig van Beethoven's Leben., Nach dem Originalmanuskripten deutsch bearbeitet von Hermann Deiters, Revision der von H. von Deiters bewirkten Neubearbeitung (1901) von Hugo Riemann, 5 Bände, Leipzig 1907-1919, Band 5, S. 405
  15. 15,0 15,1 Ludwig van Beethoven, Konversationshefte, hrsg. von Karl-Heinz Köhler, Grita Herre, Dagmar Beck u. a., 11 Bände, Leipzig 1968-2001, Band 10, S. 107
  16. Ivan Mahaim: Naissance et Renaissance des Derniers Quartuors, Bd. I., Paris 1964, S. 206
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Streichquartett Nr. 13 (Beethoven) » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3357345 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)