13-a de majo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
majo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 13-a de majo estas la 133-a tago de la jaro (la 134-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 232 tagoj restas.
Je la 13-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
- 535: Agapeto la 1-a iĝis papo
- 1239: Franca dominikano kaj inkviziciisto Robert le Bougre ordonis ŝtiparumi 183 katarojn
- 1497: Papo Aleksandro la 6-a ekskomunikis religi-politikan reformiston Girolamo Savonarola
- 1572: Gregorio la 13-a iĝis papo
- 1647: Tertremo detruis Santiagon de Chile; pereis 12 mil personoj
- 1657: "Sveda diluvo" kontraŭ Respubliko de Ambaŭ Nacioj: sveda armeo kaj transilvania konkeris Breston
- 1710: En Berlino oni fondis universitatan klinikaron Charité, nun la plej grandan en Eŭropo
- 1779: Packontrakto de Teŝinio finis militon de bavara sukcedo
- 1783: Batalintoj de la Usona Milito de Sendependeco fondis Societon de la Cincinatuloj
- 1830: Ekvadoro eksiĝis de la Granda Kolombio
- 1831: Novembra ribelo kontraŭ Rusia Imperio: venko de ribelantoj en batalo de Jędrzejów (apud Kałuszyn) kaj malvenko en tritaga batalo de Palanga
- 1844: En Hispanio per reĝa dekreto estis fondita Guardia Civil
- 1846: Usona Kongreso deklaris militon kontraŭ Meksiko; rezulte de la Meksika-Usona Milito Usono ekhavis teron norde de la rivero Rio Grande del Norte
- 1848: Publika prezento de la himno de Finnlando - Maamme
- 1888: Abolicio de sklaveco en Brazilo
- 1894: Budapeŝto: publika prezento de la rundpentraĵo Landokupo de la madjaroj
- 1899: Brazila futbalteamo EC Vitória fondiĝis
- 1909: La unua biciklista konkurso Giro d'Italia komenciĝis
- 1912: Britio: Royal Flying Corps fondiĝis; nun Royal Air Force
- 1913: Igor Sikorski unuafoje ekflugis per kvarmotora aviadilo
- 1917: Eugenio Pacelli igixs episkopo (posta papo)
- 1917: Portugalio: tri infanoj de vilaĝo apud Fátima spektis revelacion de Dipatrino
- 1937: Pollando: en Bresto post murdo de pola policano flanke de juda buĉisto eksplodis kontraŭjuda tumulto
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Germanoj komencis en Varsovio dutagan surstratan homkaptadon por devigaj laboroj en Nazia Germanio; okupaciaj regopovoj malpermesis geedziĝojn inter poloj kaj germanoj; de germana militkaptitejo en Choszczno fuĝis 22 polaj oficiroj; oni kaptis 17, sed 5 sukcesis trairi ĝis Varsovio
- Germana armeo rompis francan defendlinion laŭ rivero Mozo
- 1941: En malliberejo de Poznań ĉe la str. Młyńska germanoj senkapigis 11 polojn
- Kampa marŝalo Wilhelm Keitel ordonis je la nomo de Hitler kondut-principojn por Wehrmacht sur teritorioj de venonta germana okupado de Sovetunio
- 1942: Pun-Ĉambro de Supera Landa Juĝejo en Poznań kondamnis 12 polojn al mortpuno pro apartaneco al konspira organizaĵo en Gostyń "Czarny Legion" (Nigra Legio) aŭ pro neinformado de la regopovoj pri ĝia ekzisto; Organizaĵo de Malgranda Sabotado "Wawer" faris en Varsovio en la tagoj de la 11-a ĝis la 13-a de majo propagandan kampanjon kontraŭ forveturoj de poloj por trudlaboro en Nazia Germanio
- 1943: Soveta nokta aeratako al Varsovio de la 12-a/13-a de majo - krom militistaj celoj oni bombadis loĝkvartalojn mortigante pli ol 150 personojn; en Londono proteste kontraŭ indiferenteco de la mondo pri holokaŭsto sinmortigis Szmul Zygielbojm, membro de Nacia Konsilio de Pollando en ekzilo; germanaj ĝendarmoj mortigis en distrikto Chojnicki 7 virojn, kaŝantaj sin en arbara bunkro; de Varsovio foriris transporto kun 337viroj kaj 119 virinoj al germana koncentrejo Aŭŝvico
- Nord-Afrika kampanjo: la lastaj germanaj-italaj taĉmentoj kapitulacis
- 1944: Batalo de Murowana Oszmianka (Grodna regiono) komenciĝis; Pola Enlanda Armeo venkis, kunlaborantan kun germanaj nazioj, Litovan Lokan Korpuson; gestapo en Poznań direktis 24 polojn al koncentrejo apud Luboń por "semajnfina instruo"; 215 usonaj bombaviadiloj aeratakis Szczecin
- 1953: En malliberejo de Varsovio komunistoj murdis pastron Zygmunt Kaczyński, papan altrangulon kaj estintan ministron en pola ekzila registaro en Londono
- 1960: Himalajo: la unua grimpo al Dhaulagiri
- 1976: Pol Pot iĝis ĉefministro de Kamboĝo
- 1981: Mehmet Ali Ağca faris malsukcesan atencon kontraŭ la papo Johano Paŭlo la 2-a sur Placo Sankta Petro, kiun grave vundigis
- 1982: Kosmodromo Bajkonur: lanĉo de kosmoŝipo Sojuz T-5 al la kosmostacio Salut 7
- 1992: Papo Johano Paŭlo la 2-a fiksis Mondan Malsanul-Tagon okaziĝantan en Romkatolika Eklezio la 11-an de februaro
- 1992: Ĉangĉuno: la unua publika instruado de Falun Gong
- 1995: La 40-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Dublino
- 2000: La 45-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Stokholmo
- 2005: Papo Benedikto la 16-a anoncis beatig-proceson de Johano Paŭlo la 2-a
- 2007: Danubo: konstruado de Ponto Vidin–Kalafat komenciĝis
- 2008: 80 personoj pereis kaj 216 vundiĝis en serio da 7 bombaj atencoj en barata urbo Ĝajpuro
- 2011: 98 personoj pereis kaj 140 vundiĝis en du bombaj atencoj en la norda distrikto Charsadda de pakistana provinco Ĥajber-Paŝtulando
Naskiĝoj
- 1254: Maria de Brabanto, reĝino de Francio (m. 1321)
- 1655: Inocento la 13-a, papo (m. 1724)
- 1699: Markizo de Pombal, ĉefministro de Portugalio (m. 1782)
- 1717: Maria Teresia, imperiestrino de Sankta Romia Imperio (m. 1780)
- 1767: Johano la 6-a, reĝo de Portugalio (m. 1826)
- 1792: Pio la 9-a, papo (m. 1878)
- 1795: Pavel Jozef Šafárik, slovaka verkisto kaj historiisto (m. 1861)
- 1840: Alphonse Daudet, franca verkisto (m. 1897)
- 1842: Arthur Sullivan, komponisto de operetoj (m. 1900)
- 1876: Károly Sebestyén, hungara etnografo (m. 1956)
- 1881: Lima Barreto, brazila verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1922)
- 1882: Georges Braque, franca pentristo (m. 1963)
- 1890: Sándor Makkai, hungara reformita episkopo, verkisto (m. 1951)
- 1894: Ásgeir Ásgeirsson, prezidento kaj ĉefministro de Islando (m. 1972)
- 1887: Janka Olejnik, rumania hungara pentritino (m. 1954)
- 1901: Witold Pilecki, pola soldato, organizanto de la rezista movado en Aŭŝvico, aŭtoro de la unuaj raportoj pri holokaŭsto, ekzekutita (m. 1948)
- 1901: Sándor Reményi, hungara ĵurnalisto (m. 1963)
- 1907: Daphne du Maurier, angla verkistino (m. 1989)
- 1913: Gil Evans, usona ĵazmuzikisto (m. 1988)
- 1923: Ferenc Gábor, rumania hungara poeto, memuaristo (m. 2006)
- 1926: Annamária Ferenczy, rumania hungara aktorino
- 1930: Manuel Marulanda, kolombia gerilestro, fondinto de FARK (m. 2008)
- 1930: Mike Gravel, usona politikisto
- 1934: Adolf Muschg, verkisto kaj literatursciencisto
- 1936: Ferenc Bárányi, rumania hungara kuracisto, verkisto, politikisto
- 1936: Ferenc Csomafáy, hungara fotisto
- 1941: Ritchie Valens, usona muzikisto meksikdevena (m. 1959)
- 1941: Senta Berger, aŭstra aktorino
- 1942: Pál Schmitt, hungara skermisto, diplomato kaj prezidento de Hungario
- 1950: Stevie Wonder, usona komponisto, kantisto kaj produktoro
- 1953: Ferenc Szélyes, rumania hungara aktoro
- 1963: Andrzej Przewoźnik, pola historiisto, sekretario de la Konsilio de Memor-Protekto pri Bataloj kaj Martireco (m. 2010)
- 1967: Chuck Schuldiner, usona muzikisto (m. 2001)
- 1968: Miguel Ángel Blanco, atencita eŭska politikisto (m. 1997)
- 1974: Regina Szilágyi, rumania hungara reĝisorino
- 1983: Grégory Lemarchal, franca kantisto
- 1986: Aleksander Ribak, norvega kantisto, violonisto, komponisto kaj aktoro belarusdevena
- 1987: Kurokawa Mei, japana aktorino
Mortoj
- 1162: Géza la 2-a, reĝo de Hungario (n. 1130)
- 1573: Takeda Shingen, japana daimio (n. 1521)
- 1619: Johan van Oldenbarnevelt, nederlanda politikisto, batalanto por sendependigo (n. 1547)
- 1818: Ludoviko la 5-a Jozefo de Bourbon-Condé, franca generalo (n. 1763)
- 1826: Christian Kramp, franca matematikisto okupiĝanta pri teorio de faktorialo (n. 1760)
- 1932: Georges Cuvier, franca bestosciencisto kaj paleontologo (n. 1769)
- 1871: Daniel-François-Esprit Auber, franca komponisto (n. 1782)
- 1878: Andrzej Towiański, pola juristo, mistikulo, religia filozofo kaj mesianisto (n. 1799)
- 1878: Joseph Henry, usona fizikisto (n. 1797)
- 1901: Leopoldo Alas, hispana verkisto, publicisto kaj literatura kritikisto (n. 1852)
- 1916: Ŝolom Alejĥem, juda verkisto (n. 1859)
- 1921: Eduard Pfeiffer, germana sociala aktivulo (n. 1835)
- 1923: Charlotta Garrigue-Masaryková, edzino de la unua ĉeĥoslovaka prezidento (n. 1850)
- 1930: Fridtjof Nansen, norvega esploristo (n. 1861)
- 1938: Charles Édouard Guillaume, svisa nobelpremiita fizikisto (n. 1861)
- 1939: Stanisław Leśniewski, pola filozofo kaj logikisto (n. 1886)
- 1944: Pál Gulyás, hungara poeto (m. 1899)
- 1956: Aleksandr Fadejev, rusa verkisto kaj revoluciisto (n. 1901)
- 1961: Gary Cooper, usona aktoro (n. 1901)
- 1964: László Tompa, hungara poeto (n. 1883)
- 1970: Márton Moyses, rumania hungara poeto, viktimo de komunista diktaturo (n. 1941)
- 1971: János Bányai, rumania hungara geologo (n. 1886)
- 1984: Stanisław Ulam, pola-usona matematikisto, kunkreinto de hidrogena bombo (n. 1909)
- 1985: Aleksandr Mikulin, rusia inĝeniero (n. 1895)
- 1992: Wanda Rutkiewicz, pola montgrimpistino (n. 1943)
- 2005: Eddie Barclay, franca muzikproduktoro (n. 1921)
Specialaj tagoj kaj festoj
Tagoj de semajno
La 13-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.