13-a de septembro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
septembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | ||||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 13-a de septembro estas la 256-a tago de la jaro (la 257-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 109 tagoj restas.
Je la 13-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
- 533: Armeo de Bizanca Imperio venkis vandalojn en batalo de Ad Decimum (regiono de Kartago)
- 604: Sabiniano fariĝis papo
- 1015: 7 mil membra armeo gvidata de pola duko Mjeŝko la 2-a transiris Elbon kaj eksieĝis Miśnia; la murzonigitan urbon savis elfluo de la rivero
- 1189: Abatejo Westminster: Rikardo la 1-a kroniĝis kiel reĝo de Anglio
- 1309: En Myślibórz ordeno de germanaj kavaliroj subskribis interkonsenton kun Brandenburgio, laŭ kiu aĉetis kontraŭ 10 mil hrivnoj fikcian rajton al Pomerio de Gdańsk, akiritan por Brandenburgio de la reĝo de Hungario kaj Ĉeĥio kaj titola reĝo de Pollando Venceslao la 3-a (Bohemio)
- 1353: Pollando: Nowe Miasto Lubawskie ricevis urborajton
- 1376: Papo Gregorio la 11-a forlasis Avignon
- 1438: Alfonso la 5-a iĝis reĝo de Portugalio
- 1443: Pollando: Koniecpol iĝis urbo
- 1501: Mikelanĝelo komencis skulpti Davidon
- 1515: Batalo de Marignano (Italio), inter la francoj kaj la svisoj
- 1584: Konstruo de Eskorialo apud Madrido finiĝis
- 1598: Filipo la 3-a iĝis reĝo de Hispanio kaj Portugalio
- 1691: Venko de pola armeo gvidata de la reĝo Johano la 3-a Sobieski en batalo de Pereryta apud Prut dum moldava militiro, kadre de pola-turka milito (1683-1699)
- 1745: Francisko la 1-a Stefano fariĝis imperiestro de la Sankta Romia Imperio
- 1759: Sepjara milito: venko de brita armeo super la franca en batalo de Ebenaĵo de Abraham en Kebekio
- 1791: Reĝo de Francio Ludoviko la 16-a subskribis novan konstitucion
- 1814: Venko de usona armeo super la brita en batalo de Baltimore
- 1847: Meksika-usona milito: venko de usona armeo en batalo de Ĉapultepeko
- 1850: Brita astronomo John Russell Hind malkovris asteroidon Viktorio
- 1868: Usona astronomo James Craig Watson malkovris asteroidon Klimeno
- 1880: Pacifika Milito: ĉilia militŝipo estis sinkigita de perua eksplodiga boato
- 1890: Britoj establis fortikaĵon Salisbury, nun la ĉefurbo de Zimbabvo - Harareo
- 1898: Germanaj astronomoj Friedrich Karl Arnold Schwassmann kaj Max Wolf malkovis asteroidon Patricio
- 1899: Brita geografo Halford John Mackinder kiel la unua grimpis Monton Kenja
- 1922: Greka-turka milito: post konkero de Izmir turkoj kaŭzis grandan incendion de la urbo, kie bruliĝis kristanaj kvartaloj
- 1923: Miguel Primo de Rivera organizis sensangan puĉon en Hispanio
- 1931: Szilveszter Matuska, hungara teroristo, eksplodigas viadukton kun fervojo mortigante 22 homojn. Oni false akuzis komunistojn kaj ekzekutis kelkajn el ili.
- 1938: Prezidento de Pollando Ignacy Mościcki malfondis Sejmon kaj Senaton
- Dua mondmilito:
- 1939: La 13-a tago de la germana-pola milito: polaj taĉmentoj rekonkeris Kałuszyn; generalo Władysław Anders sukcese atakis germanojn en Mińsk Mazowiecki, sed pro ilia supereco devus poste retiriĝi; polaj ŝipetoj faris baraĵon kun maraj minoj sude de Hel; rezulte de eksperimenta bombado de Frampol, fare de Luftwaffe, bruliĝis ne malpli ol 60% de konstruaĵoj; nokte de la 12/13-a de septembro Wehrmacht militkrimis en Zambrów kontraŭ 200 polaj soldatoj - militkaptitoj, aliaj 100 vundiĝis; dum germana bombado de Stryj (nun en Lviva provinco) polaj soldatoj retiriĝis kaj la urbon okupis Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj kun lokaj ukrainoj - poste la poloj revenis kaj venkis ilin dum kelktaga batalo; germana polico pafmortigis en Bydgoszcz ĉ. 100 polojn kaj en Serock 29 personojn, krome al germana koncentrejo en Dachau alveturigis la unuan polan pastron de Gniezno-diocezo; gestapo en Opole anoncis likvidon de pola malplimulto; soldatoj de Wehrmacht pafmorigis 152 civilulojn en 5 lokoj (en tio 13 judojn)
- 1940: Nord-Afrika kampanjo: Italio atakis Egiptujon; Batalo de Anglio: germanaj bomboj detruis la Palacon Buckingham en Londono; Pollando: okupaciaj regopovoj Statistikan Oficejon por Ĝenerala Gubernio
- 1941: Pollando: en Brahiń apud Homel germanoj murdis ĉ. 300 judojn; germana polico pafmortigis en Stary Sącz 20 judinojn
- 1942: Pollando: germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Radogoszcz (vojevodio Tarnów) 3 polojn pro kaŝigo de judo
- 1943: Pollando: gestapo pafmortigis en Zemborzyn 5-personan familion; polico forveturigis de Varsovio al germana koncentrejo en Aŭŝvico 132 virojn; taĉmento de Popola Gvardio haltigis en Głosków du trajnojn kun greno kaj disdonis ilin
- 1944: Royal Air Force bombadis Osnabrukon - la malnova urbo bruliĝis; Ribelo de Varsovio: sovetaj aviadiloj unuafoje ĵetis por ribelantoj super Mezurbo nutraĵon kaj armilojn, Ruĝa Armeo konkeris Łomża kaj okupis apudvistulan kvartalon Praga, germanoj eksplodigis 4 pontojn super Vistulo, en ribela malsanulejo vivbruliĝis 60 personoj, ceterajn vunditojn germanoj murdis; de Koncentrejo Ravensbrück gestapo translokigis 500 polinojn al la alia en Buchenwald
- 1945: Kapitulaco de japanaj armeoj en Birmo kaj Nauro
- 1950: Miguel Itzigsohn malkovris la asteroidon Fanatiko
- 1959: Heinrich Lübke iĝis prezidento de Federacia Respubliko Germanio
- 1975: En muzeo de Amsterdamo furiozulo detruis la pentraĵon de Rembranto La noktaj gardistoj
- 1979: Bantustano Venda sendependiĝis; revenis al Sud-Afriko en 1994
- 1982: Soveta-afgana milito: 105 vilaĝanoj el Podkvab-e Ŝana estis vivbruligitaj de sovetaj soldatoj
- 1984: Ŝimon Peres iĝis duafoje ĉefministro de Israelo
- 1993: Jaser Arafat kaj Jicĥak Rabin subskribis en Vaŝingtono interkonsenton pri fondo de planota Palestina Aŭtonomio
- 1999: Moskvo: en bomba atenco kontraŭ loĝbloko pereis 119 personoj
- 2008: 30 personoj pereis kaj 90 vundiĝis en serio de bombaj atencoj en Nov-Delhio
Naskiĝoj
- 1087: Johano la 2-a Komneno, imperiestro de la Bizanca Imperio (m. 1143)
- 1475: Cezaro Borgia, itala dungosoldatestro, eksterleĝa filo de la onta papo Aleksandro la 6-a (m. 1507)
- 1506: John Leland, angla poeto kaj antikvaĵisto (m. 1552)
- 1521: William Cecil, angla politikisto (m. 1598)
- 1581: Ferenc Nagy Szabó, hungara tajlomajstro, memuaristo (m. 1658)
- 1630: Olof Rudbeck, sveda klerulo (m. 1702)
- 1693: Joseph Emanuel Fischer von Erlach, aŭstra arkitekto (m. 1742)
- 1797: Sándor Aranyosrákosi Székely, hungara verkisto (m. 1854)
- 1814: Nicolaas Beets, nederlanda verkisto (m. 1903)
- 1819: Clara Schumann, germana pianistino kaj komponistino (m. 1896)
- 1830: Marie von Ebner-Eschenbach, aŭstra verkistino (m. 1916)
- 1852: István Petelei, hungara verkisto, ĵurnalisto (m. 1910)
- 1854: Napoleon Cybulski, pola fiziologo, malkovrinto de adrenalino, kunkreinto de endokrinologio, pioniro de elektroencefalografio (m. 1919)
- 1857: Michał Drzymała, pola kamparano, simbolo de la batalo pri poleco en prusa aneksaĵo (m. 1937)
- 1857: Károly Deme, hungra verkisto (m. 1926)
- 1857: Milton Hershey, usona ĉokolada magnato (n. 1945)
- 1860: John Pershing, usona generalo (m. 1948)
- 1874: Ernő Desbordes, hungara, rumania hungara politikisto, publicisto (m. 1939)
- 1874: Arnold Schönberg, aŭstra-usona komponisto (m. 1951)
- 1877: Wilhelm Filchner, germana esploristo (m. 1957)
- 1880: Zoltán Zsögön, hungara, rumania hungara poeto, verkisto (m. 1951)
- 1881: Ramón Grau San Martín, prezidento de Kubo (m. 1969)
- 1883: August Zaleski, pola politikisto, diplomato, framasono, prezidento de pola registaro en ekzilo (m. 1972)
- 1891: Dezső Bürger,rumania hungara kemiisto, verkisto (m. 1944)
- 1893: Antono Llinás Bellvehi, hispana esperantisto (m. nekonata)
- 1894: László Fémes, hungara, rumania hungara dramisto, ĵurnalisto (m.?)
- 1894: Katalin Pataky, hungara pentristino (m. 1946)
- 1894: Julian Tuwim, pola poeto juddevena, tradukisto de la rusa poezio, esperantisto (m. 1953)
- 1897: Árpád Kovács, rumania hungara juristo (m. 1946)
- 1899: Georgo Peradze, kartvela sciencisto, poligloto, teologo kaj orientalisto, ortodoksisma sanktulo, murdita (m. 1942)
- 1912: József Szamosi, hungara ĵurnalisto, reĝisoro (2010)
- 1913: Győző Mátéffy, rumania hungara pedagogo, publicisto (m. ?)
- 1914: Leonard Feather, brita ĵazmuzikisto (m. 1994)
- 1916: Géza Benedek, rumania hungara kuracisto (m. 2010)
- 1916: Dick Haymes, argentina kantisto kaj aktoro (m. 1980)
- 1922: Yma Sumac, perua-usona kantistino (soprano) kaj aktorino (m. 2008)
- 1928: Robert Indiana, usona artisto
- 1941: Óscar Arias, nobelpremiita prezidento de Kostariko
- 1941: Zoltán Bogáthy, rumania hungara psikologo
- 1942: Judit Szabó, rumania hungara etnografino, muzeologino
- 1946: Sławomir Petelicki, pola generalo, diplomato, komandanto de kontraŭterorisma militista unuo GROM, murdita (m. 2012)
- 1949: Giorgio Silfer, itala esperantisto
- 1950: Włodzimierz Cimoszewicz, pola politikisto kaj juristo
- 1953: Ludger Schméink, germana esperantisto
- 1960: Béla Finta, rumania hungara matematikisto
- 1964: Rafał A. Ziemkiewicz, pola sciencfikcia verkisto
- 1971: Goran Ivanišević, kroata tenisisto
- 1989: Thomas Müller, germana futbalisto
Mortoj
- 81: Tito, imperiestro de la Romia Imperio (n. 30)
- 1321: Dante Alighieri, itala poeto (n. 1265)
- 1506: Andrea Mantegna. itala pentristo (n. 1431)
- 1557: John Cheke, angla klerulo kaj politikisto (n. 1514)
- 1592: Michel de Montaigne, franca humanisma verkisto (n. 1533)
- 1598: Filipo la 2-a, reĝo de Hispanio (n. 1527)
- 1705: Emeriko Thököly, hungara ŝtatestro (n. 1657)
- 1806: Charles James Fox, brita politikisto (n. 1749)
- 1885: Friedrich Kiel, germana komponisto (n. 1821)
- 1894: Emmanuel Chabrier, franca komponisto kaj pianisto (n. 1841)
- 1913: Albert Szaniszló, hungara agrikulturisto (n. 1844)
- 1921: Béla Jánosi, hungara filozofo (n. 1857)
- 1928: Italo Svevo, itala verkisto (n. 1861)
- 1932: Dezső Járosy, hungara muzikestetikisto, orgenisto, kapelestro (n. 1882)
- 1944: Dezső Bürger,rumania hungara kemiisto, verkisto (n. 1891)
- 1958: Charles Crane, urbestro de Honolulu (n. 1869)
- 1978: Ádám Réz, hungara tradukisto (n. 1926)
- 1983: Boris Palotai, hungara verkistino (n. 1904)
- 1984: István Juhász, rumanuhungara historiisto (n. 1915)
- 1989: Géza Frid, hungara-nederlanda komponisto (n. 1904)
- 1989: Jenő Horváth, hungara verkisto (n. 1900)
- 1995: Győző Csorba, hungara poeto (n. 1916)
- 1996: Tupac Shakur, usona repmuzikisto, murdita (n. 1971)
- 2006: Ann W. Richards, usona politikistino (n. 1933)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romkatolika Kalendaro: memoro de Sankta Johano Krizostomo, episkopo kaj doktoro de la eklezio
- Tago de programisto (krom superjaro)
Tagoj de semajno
La 13-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.