135 Herto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Herto
asteroido
Oficiala nomo 135 Hertha
Historio
Malkovrinto Christian H. F. Peters
Dato de malkovro
Loko de malkovro
18-a de februaro 1874
Clinton
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
363,269 Gm (2,428 AU)
338,780 Gm (2,265 AU)
438,264 Gm (2,930 AU)
Discentreco 0,206
Meza anomaliangulo 16,445°
Klinangulo 2,305°
Periodo 1 380,645 tagoj (3,78 jaroj)
Meza cirkulrapido 18,91 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
343,843°
Argum. de periapsido 339,912°
Fizikaj ecoj
Diametro 79,24 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
2,0 × 1018 kg
~ 2 000 kg/m3 ?
0,0345 m/s²
0,0652 km/s
Rotacia periodo 0,35 tago (8,401 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 174 K
Geometria albedo 0,144
Observaj ecoj
Spektroklaso M (W ?)
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 8,23
v  d  r
Information icon.svg

135 Herto estas mezgranda asteroido de la asteroida zono, malkovrita de la usona astronomo Christian Heinrich Friedrich Peters, la 18-an de februaro 1874, en la observatorio de Clinton (Nov-Jorkio).

Ĝi ricevis la nomon de Herto (oficiale : Hertha) alia nomo de Nerto, diino de la fekundeco de la nord-ĝermana mitologio.

Ĝiaj orbitaj parametroj similas tiujn de la Nisa familio, tamen, ĝia M-tipo, kiu ne kongruas kun la F-tipaj asteroidoj de tiu asteroida familio, pensigas ke ĝi povus esti entrudulo[1].

Spektra analizo montras ĉeeston de silikataj hidroksidoj, tio kiu indikas, ke la asteroido estus eble ne M-tipa sed W-tipa ( "malseka M-tipa") kiu povus enteni inter 0,14 % kaj 0,24 % da akvo. La luma kurbo montras platigitan korpon[2], kaj radaraj observo indikas, ke 135 Herto estas ne metala.

Plej freŝa studo montras variojn de spektro laŭ la rotacio de la asteroido, tio, kio sugestas heterogenan surfacon, kie miksiĝas "hidrataj" kaj sekaj regionoj.

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Asteroid 'clans': Super-families or multiple events? (Asteroidaj "klanoj" : superfamilioj aŭ pluropaj eventoj ?) (angle)
  2. Shapes and rotational properties of thirty asteroids from photometric data (Formo kaj rotaciaj ecoj de tridek asteroidoj elde fotometraj datenoj) (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]