14-a de januaro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
januaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 14-a de januaro estas la 14-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 351 tagoj restas (352 en superjaroj).
Je la 14-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- 1129: Sinodo en Troyes sub gvido de Bernardo de Clairvaux validigis fondon de la Ordeno de Templanoj
- 1236: Angla reĝo Henriko la 3-a edziĝis al Eleanora de Provenco
- 1301: Kun morto de hungara reĝo Andreo la 3-a formortis Árpád-dinastio
- 1392: Pola reĝo Ladislao la 2-a Jogajlo donis urborajton al Chełm
- 1539: Hispanio aneksis Kubon
- 1701: Unua Mara Lernejo en Rusio fondiĝis
- 1724: Reĝo de Hispanio Filipo la 5-a abdikis favore al sia filo Ludoviko la 1-a
- 1761: Afgana armeo venkis Marathan Imperion en la tria batalo de Panipat (en Harjano)
- 1797: Napoleonaj Militoj: venko de franca armeo kontrŭ la aŭstra en batalo de Rivoli Veronese
- 1814: Danio-Norvegio kun Svedio kontraktis Traktaton de Kiel rezulte de kiu Svedio ricevis Norvegion kaj Napoleonaj militoj en Skandinavio finiĝis
- 1863: Kongresa Pollando: rusoj organizis devigan militservon, kies celo estis malhelpi aranĝon de Januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio
- 1866: Milito de Ĉilio kaj Peruo kun Hispanio komenciĝis
- 1900: Premiero de la opero Tosca
- 1916: Rezulte de tempestego super la golfo Zuiderzee subakviĝis marbordo de Nederlando, kio kaŭzis decidon de la parlamento konstrui fermdigon kaj polderojn en regiono de elfluejo de IJssel
- 1919: Ĉarlota iĝis granddukino de Luksemburgo
- 1930: Berlino: morta vundigo de Horst Wessel, aŭtoro de teksto al germana-nazia himno
- 1933: Alexandru Vaida-Voevod la trian fojon iĝis ĉefministro de Rumanio
- 1938: Norvegio ekpostulis la teritorion Lando de Maud sur Antarkto
- Dua mondmilito:
- 1940: Pollando: ministro pri eksteraj aferoj August Zaleski finis en Londono interŝtatan parolon polan-britan, dum kiu anoncis flanke de polaj regopovoj militan helpon al Finnlando batalanta kontraŭ Sovetunio; en oficira germana militkaptitejo en Arnswald estis 2010 polaj oficiroj kaj 328 servosoldatoj; litovaj regopovoj komencis eldoni por poloj ĵurnalon "Nowe Słowo" (Nova Vorto)
- 1941: Pollando: en Poznań germanoj ekzekutis 11 polojn; en Britio aperis la unua numero de "Przegląd Literatury Polskiej" (Trarigardo de Pola Literaturo)
- 1942: Pollando: germana polico publike pendumis en Szczakowa 21 polojn kaj judon pro sabotado
- 1943: Franklin D. Roosevelt, Winston Churchill kaj Charles de Gaulle komencis konferencon de Kazablanko por prilabori strategion de Aliancanoj; Pollando: en Brańszczyk (distrikto Wyszkowski) ĝendarmoj kaj gestapo pafekzekutis 16 judojn kaj 5 sovetajn militkaptitojn; en Poznań germanoj ekzekutis 6 polojn
- 1944: Pollando: guberniestro de Ĝenerala Gubernio diris: Post nia venko en la milito laŭ mia opinio ni povos fari kun poloj, ukrainoj kaj aliaj vagabondoj hakaĵon, fari ĉion laŭ nia volo; diversaj policoj pafekzekutis: en ruinoj de Varsovia geto 60 virojn kaj kelke da virinoj, en Leokadiów 32 enprizonigitojn de Radom (revenĝe pro helpo al partizanoj), en Lvovo pli ol 20 polojn, en tio 13 oficirojn kaj soldatojn de Pola Enlanda Armeo, en Ostrowiec Świętokrzyski 10 personojn (revenĝe pro mortigo de germana oficiro), en Stara Huta 7 polojn; en Varsovio germanoj murdis profesoron pri neorganika kemio Walenty Dominik; funkciulo de germana sekura polico proponis al komandata en Vilno-regiono de Zygmunt Szendzielarz brigado armisticon kaj komunan batalon kontraŭ sovetaj partizanoj
- 1945: Pollando: germanaj regopovoj likvidis en Płaszów apud Krakovo trudlaborejon kaj perpiede pelis lastajn malliberulojn al sia koncentrejo Aŭŝvico; en Wieprz ĝendarmoj pafmortigis 5 personojn
- 1953: Josip Broz Tito iĝis prezidento de Jugoslavio
- 1954: En San-Francisko okazis nupto de Marilyn Monroe kun Joe DiMaggio
- 1961: Portugala Barato estis aligita al Barato
- 1962: Eŭropa Ekonomia Komunumo akceptis la unuajn principojn de Komuna Agrikultura Politiko
- 1965: La unua post 44 jaroj renkonto inter ĉefministroj de Irlando kaj Nord-Irlando
- 1967: Komenco de la hipia movado
- 1972: Margareta la 2-a iĝis reĝino de Danio
- 1978: En San-Francisko okazis la lasta, antaŭ 18-jara paŭzo,koncerto de brita punka muzikbando Sex Pistols
- 1980: Barata Nacia Kongreso transprenis regopovon en Barato
- 1982: Pollando: la unua numero de registara gazeto Rzeczpospolita aperis
- 1996: Jorge Sampaio gajnis prezidentan balotadon en Portugalio
- 2004: Parlamento de Kartvelio oficialigis novan flagon
- 2005: Sondilo Huygens sendis unuajn fotojn desur Titano, la plej granda luno de Saturno
- 2005: La unua vintra grimpo al Shishapangma farita de pol-itala paro
- 2008: Álvaro Colom Caballeros iĝis prezidento de Gvatemalo
- 2008: Usona kosmosondilo MESSENGER alproksimiĝis al Merkuro je la distanco de 200 kilometrojn
- 2010: Aeroflot rezignis pri utiligado de Tupolev Tu-154
- 2010: Hor-montriloj ĉe la simbola apokalipsa horloĝo en la Universitato de Ĉikago estis delokitaj de 11:55 al 11:54
- 2011: Tunizia ribelo: oficanta prezidento Zine El Abidine Ben Ali fuĝis kun sia familio al Sauda Arabio
Naskiĝoj
- -83: Marko Antonio, romia politikisto kaj militisto (m. -30)
- -38: Nero Claudius Drusus, romia politikisto kaj militisto (m. -9)
- 1659: Jacob Roggeveen, nederlanda mar-esploristo (m. 1729)
- 1683: Gottfried Silbermann, germana konstruisto de orgenoj (m. 1753)
- 1699: Jakob Adlung, germana orgenisto
- 1751: Corona Schröter, germana aktorino kaj kantistino
- 1770: Adam Jerzy Czartoryski, pola verkisto kaj politikisto, meceno de arto kaj kulturo, gvidanto de pola elmigrantaro (m. 1861)
- 1792: Áron Benedek, hungara reformita pastro, poeto (m. 1879)
- 1800: Ludoviko de Köchel, aŭstra muzikologo (m. 1877)
- 1829: Ottília Wass, grafino, hungara poetino, mecenatino (m. 1917)
- 1836: Henri Fantin-Latour, franca pentristo (m. 1904)
- 1850: Pierre Loti, franca verkisto (m. 1923)
- 1857: Alice Pike Barney, usona pentristino (m. 1931)
- 1875: Albert Schweitzer, franca-germana filozofo kaj kuracisto, gajninto de la Premio Nobel de Paco (m. 1965)
- 1881: István Kiss, hungara historiisto (m. 1957)
- 1887: Hugo Steinhaus, pola matematikisto (m. 1972)
- 1891: Leo Blaas, aŭstra-germana help-juĝisto, esperantisto (m. 1951)
- 1892: Martin Niemöller, germana teologo (m. 1984)
- 1896: John Dos Passos, usona verkisto kaj ĵurnalisto portugaldevena (m. 1970)
- 1900: Jenő Barcsay, hungara pentristo (m. 1988)
- 1901: József Bihari, hungara aktoro (m. 1981)
- 1901: Alfred Tarski, pola filozofo, matematikisto kaj logikisto (m. 1983)
- 1919: Giulio Andreotti, ĉefministro de Italio
- 1925: Mishima Yukio, japana verkisto, aktoro, reĝisoro (m. 1970)
- 1927: Magda Győri, rumania hungara redaktorino
- 1932: Ernő Albert, rumania hungara etnografo
- 1934: Marek Hłasko, pola verkisto (m. 1969)
- 1941: Faye Dunaway, usona aktorino
- 1941: Milan Kučan, prezidento de Slovenio
- 1943: Ralph Marvin Steinman, kanada biologo, nobelpremiita postmorte (m. 2011)
- 1952: Dénes Máthé, rumania hungara studaĵverkisto, redaktoro
- 1952: Călin Popescu Tăriceanu, ĉefministro de Rumanio
- 1953: Attila Ara-Kovács, hungara ĵurnalisto
- 1955: Zoltán Biró A., rumania hungara sociesploristo, universitata profesoro
- 1963: Zsolt Balázs, rumania hungara alpa skiisto, trejnisto
- 1963: Steven Soderbergh, usona reĝisoro, scenariisto, filmproduktoro
- 1965: Ŝamil Basajev, gvidanto de ĉeĉenaj ribelantoj (m. 2006)
- 1982: Víctor Valdés, kataluna golulo
Mortoj
- 1092: Vratislav la 2-a, reĝo de Ĉeĥio (n. post 1032)
- 1163: Ladislao la 2-a, reĝo de Hungario (n. 1131)
- 1235: Sankta Savao, unua ĉefepiskopo de Serbio (n. ĉ. 1175/1976)
- 1301: Andreo la 3-a, reĝo de Hungario (n. ĉ. 1265)
- 1676: Francesco Cavalli, itala komponisto (n. 1602)
- 1742: Edmond Halley, angla astronomo, terfizikisto, matematikisto, meteologo kaj demografo (n. 1656)
- 1867: Jean Auguste Dominique Ingres, franca pentristo (n. 1780)
- 1874: Philipp Reis, germana instruisto kaj inventisto (n. 1834)
- 1887: Friedrich von Amerling, aŭstra pentristo (n. 1803)
- 1894: Jób Sebesi, hungara poeto, ĵurnalisto (n. 1860)
- 1898: Lewis Carroll, angla verkisto, matematikisto kaj logikisto (n. 1832)
- 1905: Ernst Abbe, germana fizikisto
- 1926: August Sedláček, ĉeĥa historiisto (n. 1843)
- 1954: József Sándor Vitalis, rumania hungara franciskano (n. 1884)
- 1957: Humphrey Bogart, usona aktoro (n. 1899)
- 1959: Béla Entz, hungara kuracisto (n. 1877)
- 1960: Ralph Chubb, brita poeto (n. 1892)
- 1966: Sergej Korolov, soveta inĝeniero, organizisto de la raketa-kosma industrio (n. 1907)
- 1967: Miklós Kállay, ĉefministro de Hungario (n. 1887)
- 1972: Frederiko la 9-a, reĝo de Danio (n. 1899)
- 1972: István Kovács, hungara historiisto (n. 1899)
- 1974: Cassiano Ricardo, brazila verkisto (n. 1895)
- 1977: Anthony Eden, ĉefministro de Britio (n. 1897)
- 1978: Kurt Gödel, aŭstra matematikisto (n. 1906)
- 1981: János Fodor, hungara verkisto (n. 1909)
- 1986: Daniel Balavoine, franca kantisto (n. 1952)
- 1987: György Ürögdi, hungara historiisto (n. 1904)
- 1988: Georgij Malenkov, ĉefministro de Sovetunio, proksima kunlaboranto de Stalin (n. 1902)
- 1999: Jerzy Grotowski, pola teatro-reformisto kaj reĝisoro (m. 1933)
- 2002: József Mátyás, rumania hungara pentristo (n. 1930)
- 2008: Ervin Béla Schnedarek, rumania hungara filmfakulo (n. 1920)
- 2013: Conrad Bain, kanada aktoro (n. 1923)
Specialaj tagoj kaj festoj
Tagoj de semajno
La 14-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096.