14-a jarcento a.K.
El Vikipedio
◄ | 3-a jarmilo a.K. | 2-a jarmilo a.K. | 1-a jarmilo a.K. | ►
◄ | 16-a jarcento a.K. | 15-a jarcento a.K. | 14-a jarcento a.K. | 13-a jarcento a.K. | 12-a jarcento a.K. | ►
La 14-a jarcento antaŭ Kristo komenciĝis la 1-an de januaro 1400 kaj finiĝis la 31-an de decembro 1301 antaŭ nia erao.
Enhavo |
[redakti] Epokoj
- Inter la jaroj -1469 kaj -1340 daŭris la imperio Mitano, la plej grava ŝtato de la Huritoj, inter la imperio de la Hititoj nordokcidente kaj Mezopotamio sudoriente.
- En antikva Ĉinio regis la dinastio Ŝang.
[redakti] Eventoj kaj evoluoj
- Dum la jaro -1338 kreiĝis la fama busto de Nefertito, la edzino de faraono Eĥnaton (Amenhotep la 4-a)
- Dum -1340 la hititoj konkeris kaj detruis la antikvan urbon Qatna en la nuna norda Sirio
- En antikva Grekio ekestis la sagao pri la Argonaŭtoj
[redakti] Personaĵoj
- Thutmosis la 4-a estis egipta faraono (* -1412, † -1364).
- Eĥnaton (aŭ Aĥnaton, origine Amenhotep la 4-a), estis egipta faraono de la 18-a dinastio kaj fondanto de la unua monoteisma religio.
- Tra la jarmiloj aparte konata ankaŭ restis Nefertito, lia ĉefa edzino.
- La verkisto Kikkuli el la kulturo Mitanni (vidu supre) skribis la unuan eseon pri bredado de ĉevaloj.
- Josuo estis la posteulo de Moseo - vidu la artikolon pri la libro Josuo de la torao.
- Pan Geng estis aparte bonfara reĝo de Ĉinio (-1402 ĝis -1374).
- Ankaŭ Xiao Xin (-1374 ĝis -1353),
- Xiao Yi (-1353 ĝis -1325) kaj
- Wu Ding estis reĝoj de Ĉinio ( -1325 ĝis -1266).