14-a parlamenta periodo de la kvina Franca Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konsisto de la parlamento ekde la 16-a de januaro 2013

La 14-a parlamenta periodo de la Kvina franca Respubliko estas parlamenta ciklo malfermita ekde la 20-an de junio 2012[1].

Konsisto de la ekzekutivo

Konsisto de la nacia Asembleo

155 virinoj estis elektitaj aŭ reelektitaj, t.e. 26,86 % el la 577 deputitoj :

Le dojeno estas François Scellier, radikala deputito ligita al la grupo UMP de la 6-a distrikto de Val-d'Oise, naskiĝinta la 7-an de majo 1936. La plej juna estas Marion Maréchal-Le Pen, deputito de Front National (FN) de la 3-a distrikto de Vaucluse, naskiĝinta la 10-an de decembro 1989.

Modifoj de la konsisto de la Asembleo

Pro nerajto okupi registaran kaj parlamentan oficojn, la ministroj disponas unu monaton por elekti unu el la oficoj. Por tiuj, kiuj decidis resti en la registaro, la artikolo 7 de la regularo de la Asembleo antaŭvidas ke la prezidanto petu de la registaro la nomon de la personoj elektitaj samtempe kiel ili, kaj deklaru ilian anstataŭiĝon.

La ministroj de la dua registaro de Jean-Marc Ayrault estintaj nomumitaj per dekreto de la 21-a de junio 2012, la 24 el ili, kiuj estis elektitaj la 10-an aŭ la 17-an de junio 2012, vidis sian mandaton finiĝi la 21-an de julio 2012. Iliaj anstataŭantoj anstataŭis ilin ekde la 22-a de julio 2012 je 0:00 horo.

La konsisto de la Asembleo estis modifita en 2012 kaj 2013 per vico da ok partaj parlamentaj balotoj sekve de balotaj kontencioj deciditaj de la Konstitucia Konsilio kaj de demisio de Jérôme Cahuzac. Ili konkludis al gajno de unu seĝo por la plejmulto kaj de kvar seĝoj por la opozicio.

Elekto de la prezidanto de la nacia Asembleo

La prezidanto de la nacia Asembleo estis elektita en la 26-a de junio 2012, okaze de malferma kunveno de la nova parlamento. Ĝi estis prezidata de la dojeno, François Scellier, helpata de anaro konsistanta el la ses plej junaj deputitoj, t.e. Marion Maréchal-Le Pen, Gérald Darmanin, Laurent Marcangeli, Damien Abad, Virginie Duby-Muller kaj Razzy Hammadi. La socialista grupo elektis Claude Bartolone kiel kandidaton per 127 voĉoj. Jean Glavany (59 voĉoj), Élisabeth Guigou (50 voĉoj) kaj Daniel Vaillant (22 voĉoj) estis ankaŭ kandidatoj. La nura alia kandidato estis la eliranta prezidanto, Bernard Accoyer. La dudek sep deputitoj nomumitaj ministroj, povis nek voĉdoni, nek esti anstaŭataj de siaj anstataŭantoj, kiuj sidos nur unu monaton post la nomumo de la registaro, t.e. la 22-an de julio 2012.

Kandidato Distrikto Politika
grupo
Voĉoj % Rezulto
Claude Bartolone Seine-Saint-Denis (9-a distrikto) SOC 298 61,44 Elektita
Bernard Accoyer Haute-Savoie (1-a distrikto) Grupo "Union pour un mouvement populaire" (Nacia Asembleo) (UMP) 185 38,15 Eliranta
Aliaj 2 0,41
Enskribitoj 550 100,00
Voĉdonantoj 540 98,18
Blankaj kaj nulaj 55 10,19
Esprimitaj 485 89,81

Parlamentaj grupoj

Parlamenta grupo]] anaro en la 9-a de junio 2013
(+ parencigitoj)
grup-prezidanto
GDR Gauche démocrate et républicaine (demokrata kaj respublika maldekstro)[2] 15 André Chassaigne
SRC Socialista, respublika kaj Civitana[3] 275 + 17 Bruno Le Roux
RRDP Radikala, respublika, demokrata kaj progresema[4] 16 Roger-Gérard Schwartzenberg
ÉCOLO Ekologista grupo[5] 17 François de Rugy
UDI Unuiĝo de la demokratoj kaj sendependantoj[6] 31 Jean-Louis Borloo
UMP Union pour un mouvement populaire[7] 187 + 10 Christian Jacob
NI Elektitoj apartenantaj al neniu grupo 8 Sen prezidanto

Rezultoj de la parlamentaj balotoj en 2012

Konsisto de la nova parlamento laŭ politika marko

Sinsekvaj registaroj

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ