14 Ireno
| Ireno | |
| Asteroido | |
| Oficiala nomo | 14 Irene |
| Aliaj nomoj | 1952 TM, A906 QC, A913 EA |
| Historio | |
| Malkovrinto | John Russell Hind |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
19-a de majo 1851 Reĝa Observatorio de Greenwich |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
386,730 ×106 km (2,585 AU) 321,602 ×106 km (2,150 AU) 451,858 ×106 km (3,020 AU) |
| Discentreco | 0,168 |
| Meza anomaliangulo | 326,489° |
| Klinangulo | 9,106° |
| Periodo | 1 518,176 t (4,16j) |
| Meza cirkulrapido | 18,36 km/s |
| Longitudo de suprenira nodo |
86,493° |
| Argum. de periapsido | 96,473° |
| Fizikaj ecoj | |
| Dimensioj |
167 x 153 x 139 km[1] |
| Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
(8,21 ± 1,45) ×1018 kg [1] (4 420 ± 1 590) kg/m3[1] ~ 0,051 m/s2 ~ 0,096 km/s |
| Rotacia periodo | 0,6275 t (15,06 h) |
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
| Surfaca temperaturo | ~ 170 K |
| Geometria albedo | 0,159 |
| Observaj ecoj | |
| Spektroklaso | S |
| Videbla magnitudo - Minimuma - Maksimuma |
12,30 8,85 |
| Absoluta magnitudo | 6,30 |
| Angula diametro - Minimuma - Maksimuma |
0,052" 0,17" |
14 Ireno estas granda, sufiĉe hela asteroido de la asteroida zono.
Enhavo |
Malkovro [redakti]
Ireno estis malkovrita de la brita astronomo John Russell Hind la 19-an de majo 1851 en la Reĝa Observatorio de Greenwich.
Ĝi ricevis la nomon "Ireno", ina antaŭnomo inspirita de tiu de unu el la Horoj de la helena mitologio: Ejreno (greke Εἰρήνη), personiĝo de la paco. Tiun nomon sugestis John Herschel, ĉar jus komencis la Granda Ekspozicio de la Laboroj kaj Industrio, la internacia ekspozicio de 1851.
Kiel la "grandaj" planedoj, la unue-trovataj asteroidoj ricevis astronomian simbolon. Por Ireno, Hind sugestis kolombon portanta olivarbobranĉon, kun stelo supre de la kapo. Sed oni neniam uzis ĝin : la astronomiaj simboloj eksmodiĝis.
Ecoj [redakti]
Ĝi estas riĉa je metaloj (fero, nikelo). La analizo de ĝia luma kurbo, glata, montras objekton pli malpli sfera.
Noto kaj referencoj [redakti]
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Recent Asteroid Mass Determinations maintained by Jim Baer last updated 27 December 2009
(Recentaj determinoj de asteroidaj masoj tenitaj de Jim Baer ĝisdata 27-a de Decembro 2009) (angle)
Eksteraj ligiloj [redakti]
- angle Nova planedo
- angle JPL Small-Body Database Browser: 14 Irene
- angle Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)
| Antaŭe: | Listo de asteroidoj | Poste: | |
|---|---|---|---|
| 13 Egeria | 14 Ireno | 15 Eŭnomio |