16-a de julio
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
julio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 16-a de julio estas la 197-a tago de la jaro (la 198-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 168 tagoj restas.
Je la 16-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
- 622: La Heĝiro - komenco de la Islama kalendaro kaj la islama erao.
- 996: Venko de bizanca armeo super la bulgara en batalo en ravino de rivero Spercheios (en Ftiotido)
- 1050: Bavario: Nurenbergo iĝis urbo
- 1054: Orienta skismo komenciĝis - reprezentanto de papo Leono la 9-a ekskomunikis la patriarkon de Konstantinopolo - Mikaelo la 1-a Kerulario
- 1212: Hispana rekonkero: kristana armeo supervenkis la islaman en la Batalo de Las Navas de Tolosa
- 1228: Sankta Francisko el Asizo sanktuliĝis.
- 1439: Anglio: pro epidemio de pesto oni malpermesis kisadon
- 1627: Barbareskaj piratoj atakis islandan insularon Vestmannaeyjar sklavigante junajn kaj sanajn personojn kaj ceterajn mortigante
- 1641: Tridekjara milito: sieĝo de Dorsten komenciĝis
- 1661: En Svedio oni komencis uzi la unuajn en Eŭropo monbiletojn
- 1769: En Kalifornio oni fondis urbon San-Diego
- 1779: Usona Milito de Sendependeco: venko de usona armeo en batalo de Saint Point (Nov-Ĵerzejo)
- 1790: Vaŝingtono fondiĝis
- 1809: En La-Pazo en Bolivio eksplodis sange subpremita kontraŭhispana ribelo
- 1821: Papo Pio la 7-a eldonis buleon De salute animarum, kiu regulis statuson de Romkatolika Eklezio en Reĝlando Prusio
- 1909: Germana firmao Audi fondiĝis
- 1910: Joseph Helffrich malkovris asteroidon Alaŭdo
- 1915: Unua mondmilito: venko de aŭstra armeo super la rusa en batalo de Tuliłów (apud Międzyrzec Podlaski)
- 1918: Devigita abdiki pro februara revolucio caro Nikolao la 2-a estis kun la familio kaj triopo de geservistoj ekzekutita en Jekaterinburgo fare de bolŝevikoj
- 1919: Pola-ukraina milito finiĝis kun venko de la pola armeo
- 1922: En Katowice oni subskribis dokumenton pri kunligo de parto de Supra Silezio kun Pollando
- 1930: Usona flugkompanio Trans World Airlines ekfunkciis
- 1935: En Oklahomaurbo oni instalis la unuajn parkhorloĝojn
- 1937: En trajna katastrofo en barata urbo Patnao pereis 107 personoj
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Ministro pri scienco, edukado kaj instruado ordonis dispartigi lernejojn por polaj kaj germanaj infanoj; gestapo kaj protekta polico pafmortigis en Olkusz 20 personojn kaj en Piotrków Trybunalski deportis 121 polojn al koncentrejoj en Nazia Germanio; en distrikto de Śrem germanoj likvidis 5 bibliotekojn kun detruo de libroj
- 1941: Germana polico pafekzekutis en Bjalistoko ĉ. 300 loĝantojn kaj en Świdnik 12 enprizonigitojn de Lublin; Orienta Prusio: en Lupa kuŝejo okazis konsilio sub gvido de Adolf Hitler, dum kiu li informis, ke decidis terenojn de estinta Orienta Galicio ligi al Ĝenerala Gubernio, rezignante pri planoj krei ukrainan ŝtaton - oni ankaŭ fiksis administran dividon de okupataj teritorioj de Sovetunio
- Germana armeo konkeris Smolenskon; en la ĉirkaŭaĵoj de Vicebsko germanoj malliberigis la filon de Josif Stalin - Jakovon Ĝugaŝvili
- 1942: Germanoj establis en Przemyśl la duan geton; germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Bielcza (proksime al Brzesko 28 ciganojn kune kun infanoj, en Jodłowa (proksime al Dębica) 22 judojn kaj en Ponary (Vilno) 18 polojn; Volinia masakro: ukraina polico pafmortigis en nuna Rivna provinco dekkelkajn polojn
- En Parizo komenciĝis la Rastado de la Vintra Ciklodromo, la plej granda arestado de la francaj judoj - entute 13 152 personojn oni deportis al germana koncentreja komplekso Aŭŝvico-Birkenau; en Francio aperis la lasta numero de konspira pollingva gazeto "Służba" (Servo)
- 1943: En Newark-on-Trent estis entombigita generalo Władysław Sikorski; germana polico pafmortigis en ruinoj de Varsovia geto 130 virojn, en distrikto de Iłża 7 personojn, en Skuły (proksime al Grodzisk) 5 polojn pro kaŝo de partizanoj; sur juda tombejo en Częstochowa germanoj pafekzekutis ĉ. 400 judojn el fabriko "Hasag"; Volinia masakro: ukrainoj murdis ĉiujn polojn en vilaĝoj Wiktorówka kaj Łowiszcze, proksime al Kovel (Volina provinco) kaj taĉmentoj de Ukraina Ribela Armeo en vilaĝo kaj bieno Pułhany (distrikto Horochów) murdis ĉ. 120 polojn, en Kupowalce (samdistrikte) ĉ. 150, krome ne mapli ol 155, kaj povas esti eĉ 600 polojn, kiuj propravole forlasis Huta Stepańska (distrikto Kostopol), la centron de pola memdefendejo
- 1944: Sovetaj regopovoj arestis polajn oficirojn de la taĉmentoj de Pola Enlanda Armeo en Vilno-regiono; germanaj regopovoj ordonis evakuon de germana loĝantaro de Lublin-regiono; germanoj likvidis punlaborejon en Bielsk Podlaski
- 1945: Projekto Manhattan: la unua testo de atombombo en Nov-Meksiko (Usono) en la armea spaco de Alamogordo
- 1948: La unua araba-israela milito: israela armeo sen batalo aneksis Nazareton
- 1948: Apartenanta al flugkompanio Cathay Pacific aviadilo Consolidated PBY Catalina estis forkaptita dum flugo de Makao ĝis Honkongo - la unua forkapto de pasaĝera flugmaŝino en la historio. Finfine la aviadilo falis Pacifikon en riverdelto de Perlorivero proksime al urbo Ĝuhaj, mortigante 26 pasaĝerojn kaj la skipon, kaj unusola persono, kiu travivis la akcidenton estis la homforkaptisto
- 1951: Baldueno la 1-a iĝis reĝo de Belgio
- 1951: En Usono aperis la romano La Gardisto en la Sekalo de Jerome David Salinger
- 1951: Apartenanta al aŭstralia flugkompanio Qantas aviadilo de Havilland DHA-3 falis maron ĉe la marbordo de Papuo-Nov-Gvineo pro paneo de helico; ĉiuj 7 personoj mortis
- 1956: Karelo-finna Soveta Socialisma Respubliko malfondiĝis kaj kiel Karelia ASSR estis kunligita kun Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko
- 1965: Malfermo de tunelo sub la Blanka Monto liganta Francion kun Italio (Courmayeur kun la Aosta Valo) longan je 11,6 km
- 1968: Ŝtatoj de Varsovia Kontrakto sendis ultimaton kontraŭ Ĉeĥoslovakio
- 1969: La kvina homportanta luna misio de Apollo 11 estis lanĉita en Kabo Canaveral (Florido) kadre de la Projekto Apollo - gvidata de Neil Armstrong
- 1971: Hispana diktatoro Francisco Franco anoncis sia posteulo princon (nun la reĝo Johano Karlo la 1-a)
- 1975: De aviadilejo en Gawłówek (proksime al Bochnia) per aviadilo Antonov An-2, kun celo fuĝi al Aŭstrio forflugis Dionizy Bielański, kiun kelke da horoj pli poste, 8 km de aŭstra landlimo, pafalterigis ĉeĥoslovaka armea aviadilo
- 1979: Saddam Hussein iĝis prezidento de Irako.
- 1990: Dissolvo de Sovetunio: ukraina parlamento anoncis deklaron pri suvereneco
- 1990: Oni malkovris Pajnon, la lunon de Saturno.
- 1994: La kometo Shoemaker-Levy 9 koliziis en Jupiteron.
- 2004: Tim Berners-Lee estis distingita de la Ordeno de Brita imperio pro kreo kaj disvolvo de la servo TTT
- 2006: Israela-Libana konflikto: 8 israelanoj pereis en raketa atako de Hizbulaho kontraŭ Ĥajfo
- 2007: Kirkuk: 86 personoj mortis kaj pli ol 180 vundiĝis dum sinmortiga bombatenco de kamionŝoforo kontraŭ oficejo de Patriota Unuiĝo de Kurdistano
- 2008: En Bosnio kaj Hercegovino oni oficialigis la himnon de Serba Respubliko
Naskiĝoj
- -239: Kvinto Ennio, roma poeto kaj verkisto (n. -169)
- 1194: Klara el Asizo, itala sanktulino (m. 1253)
- 1723: Joshua Reynolds, angla pentristo kaj portretisto, prezidanto de Reĝa Akademio de Artoj (m. 1792)
- 1746: Giuseppe Piazzi, itala astronomo, matematikisto, presbitero (m. 1826)
- 1773: Josef Jungmann, ĉeĥa lingvisto kaj leksikografo, reprezentanto de ĉeĥa nacia renaskiĝo (m. 1847)
- 1813: Sándor Rózsa, hungara rabisto (m. 1878)
- 1862: Ida Wells, usona virina kaj civilrajta aktivulino (m. 1931)
- 1869: Aurél Váradi, hungara, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (m. 1931)
- 1872: Roald Amundsen, norvega esploristo de la suda poluso (m. 1928)
- 1877: Henri Favrel, franca esperantisto (m. nekonata)
- 1883: Franz Nabl, aŭstra verkisto (m. 1974)
- 1887: Anatolo Koch, ukraina esperantisto (m. nekonata)
- 1888: Frits Zernike, nederlanda nobelpremiita fizikisto (m. 1966)
- 1896: Trygve Lie, norvega politikisto, la unua ĝenerala sekretario de UN (m. 1968)
- 1902: Stanislav Neumann, ĉeĥa aktoro (m. 1975)
- 1907: Barbara Stanwyck, usona aktorino (m. 1990)
- 1908: Vasil Barka, ukraina verkisto (m. 2005)
- 1911: Béla Cselényi, rumania hungara historiisto (m. 1999)
- 1911: Ginger Rogers, usona aktorino kaj dancistino (m. 1995)
- 1919: Choe Gyuha, prezidento de Sud-Koreio (m. 2006)
- 1926: Irwin Rose, usona nobelpremiita biokemiisto
- 1928: Andrzej Zawada, pola montogrimpisto kaj himalajisto (m. 2000)
- 1930: Guy Béart, franca kanzonisto (esperantigata)
- 1931: Tibor Toró, rumania hungara fizikisto (m. 2010)
- 1934: Tuomo Pekkanen, finna latinisto
- 1936: Fukuda Yasuo, ĉefministro de Japanio
- 1941: Desmond Dekker, jamajka kantisto (m. 2006)
- 1944: László Kovács, rumania hungara fotisto, ĵurnalisto.
- 1945: Mária Hunyadi, rumania hungara industriartistino
- 1952: Stewart Copeland, usona muzikisto kaj komponisto
- 1954: Edit Róth, rumania hungara lokhistoriistino
- 1958: Michael Flatley, usona dancisto irlanddevena
- 1961: Béla Visky S., rumania hungara teologo
- 1964: Miguel Indurain, hispana biciklisto
- 1970: Zsolt Gyarmati, historiisto, muzeestro
- 1976: Imola Csillag, rumania hungara tekstilartistino
Mortoj
- 1216: Inocento la 3-a, papo (n. ĉ. 1160)
- 1342: Karolo la 1-a, reĝo de Hungario (n. 1288)
- 1557: Anna de Kleve, kvara edzino de Henriko la 8-a (Anglio) (n. 1515)
- 1594: Thomas Kyd, angla dramisto (n. 1558)
- 1647: Masaniello, itala fiŝisto kaj revoluciulo (n. 1620)
- 1664: Andreas Gryphius, germana verkisto (n. 1616)
- 1691: François Michel Le Tellier de Louvois, franca ministro (n. 1641)
- 1764: Ivano la 6-a, rusa caro (n. 1740)
- 1866: Sándor Ujfalvy, hungara bienulo, verkisto (n. 1792
- 1896: Edmond de Goncourt, franca verkisto, fondinto de la premio Goncourt (n. 1822)
- 1915: Ellen G. White, usona fondintino de adventismo, vegetaristino (n. 1827)
- 1919: Árpád Berczik, hungara verkisto (n. 1842)
- 1920: Gyula Benczúr. hungara pentristo (n. 1844)
- 1920: Tobias Rabelo Leite, portugala esperantisto (n. nekonata)
- 1922: János Sándor, hungara ministro (m. 1860)
- 1923: Karel Klostermann, ĉeĥa verkisto (n. 1848)
- 1945: Vilmos Czunft, hungara kuracisto (n. 1897)
- 1953: Hilaire Belloc, brita verkisto (n. 1870)
- 1956: Géza P. Kováts, rumania hungara pentristo, grafikisto (n. 1908)
- 1961: Márton Roska, hungara arkeologo (n. 1880)
- 1967: Lajos Bíró, hungara publicisto (n. 1877)
- 1980: Hubert Jedin germana historiisto pri ekleziaĵoj
- 1985: Heinrich Böll, germana verkisto (n. 1917)
- 1989: Herbert von Karajan, aŭstra dirigento (n. 1908)
- 1991: Imre Baász, rumania hungara grafikisto (n. 1941)
- 1998: Mahbub ul Haq, pakistana ekonomikisto, kreanto de la indekso de homa disvolviĝo (n. 1934)
- 2001: Morris, belga desegnisto de bildrakontoj (n. 1923)
- 2003: Celia Cruz, kuba salsa kantistino (n. 1925)
- 2010: Kazimierz Imieliński, pola kuracisto kaj seksologo (n. 1929)
Specialaj tagoj kaj festoj
Tagoj de semajno
La 16-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.